sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kaiser : La azeno kaj Esperanto

(kelkaj rimarkoj pri karikaturo)



La azeno certe estas iu profesoro de lingvistiko, kiu kondamnas Esperanton, jen lia "plej konvinka" argumento, kial E-o ne taŭgas : Ĝi estas artefarita. Li ne komprenas kaj neniam vere pensis pri tio, ke ankaŭ liaj dentoj estas artefaritaj kaj tamen taŭgas. La ĉiutaga realeco ne interesas lin, tiu estas por li nur fabelo el post sep montoj. Li sidas en sia lakita ebona turo kaj scias ĉion pli bone ol ĉiuj aliaj ekstere de la turo. Tial li ja estas universitatprofesoro... kaj tial Esperanto estas laŭ li kripleca idiotaĵo, sed tion li nur pensas, ne diras...pro azena ruzeco. Tamen lia lango perfidas lin, ĝi estas simple nur venenigita per orgojlo...kaj kompreneble li ankoraŭ neniam disipis tempon almenaŭ iomete lerni E-on antaŭ ol kondamni ĝin. Li estas kiel malica azeno, kiu fekas sur ĉion, kion li ne konas. (HGK)

Sama rubriko :


puce La fino proksimas

puce Kaiser : La azeno kaj Esperanto




Supren