sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Sonĝo en sonĝo

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Sonĝo en sonĝo

En sonĝo mi eksonĝis,
ke sonĝas mi en val’.
Mi en la sonĝon plonĝis
rokoken post la fal’.


La homoj tie dancis,
en park’ dum karnaval’.
Ĉe damoj mi bonŝancis
ĝis krakis pafa knal’.

Mi tuj en puton saltis
ensonĝe en la val’.
El lago mi forsaltis,
sed jam sub luna pal’.


Sed kiam mi min vidis,
mi ploris pro la ŝok’.
Mi, kiu sonĝojn fidis,
fariĝis nun ezok’.

Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren