Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Papilia fantazio

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Papilia fantazio

Papilia fantazio
estas ĉie, kaj je ĉio,
se atentas vi pri tio,
ĉu Viene aŭ en Rio.

Se vi ĝin neniam vidas,
mi al vi ne vere fidas.
Al vi mankus grava eco
en la lud’ de l’ eterneco.


PS : Mi faris la poemon iam pro instigo de Ŭel Roŝa, kiu rimarkis, ke la ritmo de mia poemo "Voko de l’ papilio" kvazaŭ redonas la flirtadon de papilio. Mi ne konsciis pri tio, sed la papilio estas ankaŭ por mi simbolo pri beleco, kaj ankaŭ kolora mistero en la mistera eterneco. Eble la bela papilio ekzistas por ni por memori nin, ke krom morto, neceso kaj pereo ankaŭ alia grava afero ekzistas : belo.

Belo ne estas tute komprenebla, ĝi estas antaŭ ĉio sentebla. Kaj belo estas ligita al amo, kaj amo al vero. Belo, amo kaj ankaŭ la vero estas en certa senco unu afero, oni ne povas disigi ilin sen perforti kaj detrui ilin. Henriko Heine sciis tion, kaj mi estas de mia juneco admiranto de la granda poeto Heine.

Papilioj kaj belo en ĉiu kazo ekzistis jam, kiam la homo surtere ankoraŭ ne ekzistis. Ie en la reto mi vidis foton kun orangutanga geo, ili rigardis kune rozon, kiun la "viro" mantenis. Ambaŭ homsimioj kontente ridetis. Tio montras, ke ankaŭ tielnomataj hombestoj sentas belon, tio do ne estas nur homa afero, belo estas certe kosma fenomeno. Eksterterulo, kiu ne sentas belon, kaj kiu ne ekzemple cerbumas pri la simetrio en la naturo, estas por mi neimagebla. (HGK)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio