Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce B.Traven : La Mortula Ŝipo (romantraduko, paperlibro + Ebook)
puce Citaĵoj el la romano "Mortula Ŝipo" de B.Traven
puce La Mortula Ŝipo (Resumo de la B.Traven-romano)
puce Pieter Brueghel : "La triumfo de l’ morto"
puce Pri la Mortula Ŝipo
puce Surskribo super la ŝipanaraj kajutoj de la Mortula Ŝipo (roman-eltiraĵo)

B.Traven : La Mortula Ŝipo (romantraduko, paperlibro + Ebook)

 


Kovrilo de la romano ĉe BoD (books on demand)

B.Traven :
La Mortula Ŝipo


(versio aŭgusto 2022)

BoD- Legoprovo (Leseprobe)

La romano : "La Mortula Ŝipo" de B.Traven de nun mend-eblas paperforme kaj kiel eBook en Esperanto. Ĉe amazon aĉeteblas nur la paperlibro. kaj ĉe ses mil aliaj librovendejoj aĉeteblas la eBook kaj la paperlibro.

paperlibro

ISBN 978 3 75623 6503

Bookshop BoD
amazon

eBook
ISBN-13 : 9783756863983

BoD Buchshop Bookshop BoD


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser



B.TRAVEN, sub tiu pseŭdonomo la verkisto prezentis sin je la la unua fojo en la jaro 1926 per la romano "La Mortula Ŝipo". Jam tiam li rifuzis informojn pri sia biografio. Traven skribis al sia eldonisto : "Se la homo ne rekoneblas en siaj verkoj aŭ la homo aŭ la verko taŭgas nenion."

La marista romano estas tute libera de marromantiko, sed plena de spirrabaj aventuroj. Traven rakontas tute memkonscie kaj parte tre gaje, sed kun socie akuzanta forto, pri neimageblaj travivaĵoj de homoj el la tuta mondo, kiuj perdis kun siaj identigiloj ankaŭ sian nomon, sian patrion, ja sian vivorajton antaŭ la nova dio nomata : "Ŝtato" La mortulaj ŝipoj estis iliaj lastaj rifuĝejoj.

La usona maristo Gale, unu el la senpasportaj herooj de la romano, retrovis sin post longa vico de nelibervolaj aventuroj en kelkaj landoj de Europo fine sur la mortula ŝipo "Jorike". Antaŭe preskau glitis la fiŝkaptilo el la mano de Gale, kiam li ekvidis la terure aspektantan Jorike je la unuua fojo ĉe hispana kajo.

Sed pro marista superstiĉo li fine lasis dungi sin sur la stranga Jorike. Kiel subhejtisto li estas destinita perei kun la tuta maristaro por esti la predo de la ŝarkoj, por ke la asekurpremio ne estu minacata pro atestantoj. Sed atendis ilin ankoraŭ kelkaj inferecaj submondaj semajnoj sur Jorike ; dum kiuj Gale kaj la maristaj kamaradoj estas senkompate ekspluatataj, ĝis kiam la maro fine voris la mortulan ŝipon - evidente pro kompato kaj naŭzo.

Tamen Gale kaj ties kamarado Koslovski, kiel ununuraj, transvivis - kaj post kiam oni ŝanhajis ilin unuope, ili re-vidis sin sur tute nova belaspekta "bankuvo", kiu tute ne aspektis kiel mortula ŝipo, kaj kiu havis la pompan nomon "Imperiestrino de Madagaskaro" ; sed estis miskonstruo kaj tiel ĝi do tuj dekomence estis destinita por sinki maren, por ke la kompanio povu enkasigi la grasan, abundan asekurpremion.

Ĉu Gale kaj Koslovski transvivis ankaŭ tiun novan mortul-an "keston" ? Kio fariĝis el Stansilav ? Bonvolu eltrovi tion mem ! Vi legos majstroverkon de la mondoliteraturo, kiu vin certe amuzos kaj fascinos, sed eble ankaŭ pripensigos, kaj kondukos al tute novaj mondkonceptaj horizontoj.

La traduko entenas krom la romano DU ENKONDUKOJ-n, unu el ili de B.Traven mem kaj la alia de la tradukinto, krome MARISTA TERMINARO-n, GLOSARO-n kaj detalajn, pliprofundigajn RIMARKOJ—n pri la chapitroj, pri la verk-isto, pri literaturo kaj verkistoj, kiuj influis la verkon de B.Traven. (HG-K)



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio