La KI kondamnas la barbaran atencon en Parizo, ĉe kiu pli ol 130 homoj
estis murditaj kaj pli ol 350 vunditaj.
Nia kunsento kaj nia solidareco estas por la viktimoj.
Samtempe la KI kondamnas ankaŭ la spiritajn kaŭzintojn de tiu antenco.
Dum jardekoj ĝihadistaj teroristoj estis de okcidentaj ŝtatoj
financataj kaj armataj, por faligi ĝenajn registarojn. Ekde la jaro
2011 okazas en Sirio ĉiutage tiaj atakoj, sen ke la okcidenta
komunikilaro notis tion. La paraleloj al la 11-a de septembro 2001
fariĝas klaraj. Pli ol 3000 mil homoj mortis en 2001 ĉe la atencoj en
Usono, kiuj estis supozeble faritaj de Al-Kajda-teroristoj. Ankaŭ tiu
terorista grupo estis antaŭe armita de Usono kontraŭ la porsovetia
afgana registaro, por alkonduki reĝimŝanĝon.
La UCK-batalantoj aplikitaj kontraŭ Jugoslavio aŭ la teror-milicoj en
Libio servis la saman celon.
En tagoj kiel tiu ĉi ankaŭ klariĝas la cinika logiko de la komunikilaj
ideologiistoj. Dum la IŜ- kaj Al-Kajda-marionetoj murdis per
okcidentaj armiloj en Sirio kaj en Irako, tio apenaŭ meritis mencion
en la raportado de la okcidentaj komunikiloj. Ankaŭ kiam en Ukrainujo
dekoj da homoj estis vive bruligitaj de faŝistoj en la sindikata domo,
la okcidentaj komunikiloj apenaŭ interesiĝis pri tio. Ĝenerale la
konsterno estas granda nur kiam eblas propagande uzi la okazaĵon, kiel
nun ĉe la teruraj murdoj en Parizo.
Oni devas timi, ke tiuj ĉi atencoj estos denove uzataj kiel preteksto
por pravigi kroman superrigardon kaj spionadon de la loĝantaro kaj
prepari kromajn atak-militojn. Faŝistaj grupoj kiel la Nacia Fronto en
Francujo aŭ PEGIDA en Germanujo same profitos de la per tio pli
aktrigita histerio kontraŭ la islamo.
La faŝismo kiel rezervo de la imperiismo uzas tiujn sentojn por agi
ĝuste kontraŭ tiuj, kiuj antaŭ tiu teroro devis fuĝi al Eŭropo. Ĉe tio
devus esti klara, ke malantaŭ la IŜ, Al-Kajdo aŭ Al-Nusra kaj similaj
grupoj staras ĉiam la imperiismo mem. Ankaŭ la germana imperiismo
estas rekte aŭ malrekte tra siaj aliancanoj Turkujo, Saud-Arabujo,
Kataro ktp ligita kun ili. Kun ĉia indigno oni ne forgesu, ke la
ĝihadistaj troristoj estas daŭre marionetoj de la okcidentaj
imperiistoj. Sed kiu volas vere neniigi la ĝihadistan teroron, tiu
devas ankaŭ disbati la imperiismon !
Dum la registaro ĵus dekretis la urĝostaton, nepre necesas fortigi la
rimedojn de la polico kaj de la justico. La ŝtato devas por la daûro
trovi la taûgajn rimedojn por garantii la sekurecon de ĉiuj.
Tiu alineo estas maltrankviliga. La teroratako ne estis iu spontana
atako de stultaj frenezuloj, sed ege kompleksa kaj detale planita atako de profesiuloj. Evidente ili antaŭvidis la konsekvencojn de tia atako.
La antaŭvideblaj konsekvencoj estas :
1. militserva transpreno de Francio.
2. preteksto bombi Sirion, almenaŭ por la brita registaro, kiu serĉas
tian pretekston.
3. preteksto por subpremi homojn kiuj suspektas ŝtatan komplicon en
ataŭaj teroratakoj.
Ĝuste tio okazas. Oni devas do pensi, ke tio verŝajne estis ĝuste
tio, kion la teroristoj volis inciti.
Elgermanigita el la retpaĝo de la Komunista Iniciato (KI) :
http://kommunistische-initiative.de/index.php/nachrichten/international/1968-erklaerung-der-kommunistischen-initiative-zu-den-anschlaegen-in-paris
Vilhelmo Lutermano.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.