Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949

Liberpensula Frakcio

Esperanto kaj la 20a arondismento de Parizo

N° 43 - 3-a kvarono 2009

elŝuti :


eo - drezen, ernest - zamenhof
PDF - 414.5 kio, 0 x 0 pixels
Espéranto-Dépliant approche générale :

Estas franclingve


PDF - 88.5 kio, 0 x 0 pixels
Espéranto-Dépliant leçon d\’essai :

Estas franclingve


PDF - 873.6 kio, 0 x 0 pixels
esperanto1
JPEG - 19.1 kio, 200 x 284 pixels

Bonan tagon, gesinjoroj

Bellevilloise Estas la salono de la prelego kie Jean Jaurès prelegis antaŭ la unua mondmilitkomenco

Mi estas Dominique Simeone, Prezidanto de Sat-Amikaro kaj mi dediĉas tempon en du esplor-centroj, la Instituto de Esplorado kaj la Studadejo de la Liberpenso (franclingve IRELP). Mi ne povas hodiaŭ prezenti la tutan historion de Esperanto kaj de la esperantista movado. Ĉar ni estas en "La Bellevilloise", malnova laborista kunlaborejo, mi konigos al vi historiajn kaj apartajn momentojn de la laborista historio de la esperantista movado.

Bulteno AHAV Esperanto 2009

1) Historio de Esperanto laŭ la Nacia Federacio de la Liberpenso.

Kiel vi scias, la iniciatinto de Esperanto, aŭ de la internacia lingvo estas LL Zamenhof. Li eldonis la unuan gramatikan libron en 1887, kiu enhavas 16 regulojn entute, kio neniam ŝanĝiĝis ĝis hodiaŭ. Ĝia facileco kaj alireblo ebligis al la unuaj esperantistoj disvastiĝintaj tra la mondo, ke ili retrovos sin en la unua monda kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, en 1905. Sed, en 1904 la monda kongreso de la Liberpenso en Romo voĉdonis favore al Esperanto kiel lingvo por ligi kaj liberigi homojn. Kaj denove en 1905, dum estis oficialigota la leĝo de la disiĝo inter la religioj kaj la ŝtatoj (kies centjariĝon ni festis en decembro 2005 kaj la reprenon de la origina teksto por reklami pri ĝi en Francujo kaj tra la mondo), la monda kongreso de la Liberpenso kunvenis en Trokadero (Parizo) favore voĉdonis por Esperanto kaj ĝia lernado. Kiel mi reliefigis, la unua universala kongreso de Esperanto estis trairata de porrepublika debato kaj neklerikaj francaj esperantistoj forigis klerikan strofon kiun Zamenhof intenci legi en la Kongreso de Bulonjo-ĉe-Maro.

Sed en la monda kongreso de la Liberpenso en Buenos-Aires (Argentino), oni decidis fondi la Internacian Societon de la Liberpensuloj. En la universala kongreso de Kembridĝo en 1907, tiu societo estis fondata de tiuepokaj esperantistoj de progresemaj movadoj kies Moch, kaj Fi-Blango. Ĝi ekzistis ĝis 1914 kun ĝia ĵurnalo "La Libera Penso". En 1923, ĝi reaperis en Internacia Ligo de Liberpensuloj kaj la liberpensulo-ĵurnalo, dum en 1925 estis fondata la Internacio de la Proletaraj Liberpensuloj.

1905 Defendo kaj Disfamigo de la Leĝo pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato.

1.1) La Internacia Esperantista Societo de la Liberpensuloj.

Léon Courtinat prezentas en sia libro "Historio de Esperanto" paroladon de Zamenhof dum la malfermo de la tria kongreso en 1907 en Kembridĝo "Esperanto havas celojn kaj internan ideon. Kaj pere de tio, ĝi ebligas fratecon kaj rompiĝon de la landlimoj kiu ekzistas inter la homoj". Okaze de tiu kongreso, Courtinat akcentas post dek linioj pri la religia movado, ke ankaŭ Framasonoj kaj Liberpensuloj kunvenis. Ni rimarkas eksterteme, ke alia kongreso okazis samtempe en Kembridĝo kie socialistaj anoj, ŝtatrenversuloj kaj komunistoj kunvenis.
Komence de la historio de Esperanto, ekzistis esperantistoj politike aktivaj, malgraŭ la neŭtraleco de esperanto, kiun substrekis la kongreso de Bulonjo-ĉe-Maro, kiu trudis flankenmeti la politikajn aspektojn.
Ni denove studu la internacian esperantistan societon de la liberpensuloj. La revuo "Internacia Lingvo" eldonis en 1907 artikolon prezentantan la kreadon de tiu societo. Inter la fondantaj membroj, ni retrovas multnombrajn famkonatajn esperantistojn : Bourlet, Deshays, Fi-Blan-Go, Moch kaj Papillon. Kiel mi antaŭe rimarkigis al vi, tiu societo havis revuon : "La Libera Penso" kaj elnombris ĉirkaŭ 130 membrojn en la mondo. Mi volas aparte insisti ke Ferdinand Buisson kaj Tolstoï estis honoraj membroj de tiu societo. Plie, ni kunmemorigos la punmortigon de Francisco Ferrer kiu okazis la 12-an de oktobro 1909, en Barcelono, li lernis esperanton kaj estis kontaktita de tiu societo pri honormembriĝi. La progresemaj esperantistoj pretigis sin kaj kolektis monon por starigi monumenton kaj eldoni broŝuron "Pledo por Ferrer". Ekzistas en Bruselo (proksime de la libera universitato), la inaŭrigita statuo de la Liberpenso, memore al Ferrer.

Ni rimarku ke inter la komenco de esperanto, kiam Zamenhof sendis sian unuan broŝuron en 1887, kaj post la dekjara debato pri reguloj pro finfiksi la gramatikajn regulojn de Esperanto en 1905 (en Bulonjo-ĉe-Maro), la esperantomovado (kies centjariĝon de la unua kongreso ni kunfestis) daŭre fortiĝis.

Ludoviko Lazaro ZAMENHOF

Notu ke "l’Humanité" (La Homaro) de Jaurès publigis artikolon la 21-an, 22-an kaj 23-an de aŭgusto 1905 pri la Bulonja kongreso. Post 1905 naskiĝis UEA pro la antaŭpuŝo de Hector Hodler. Tiun Jaron, 2008, en Roterdamo, okazis la memorfesto de la centjariĝa kreado de UEA.

Tiun periodon enter 1898 kaj 1914, nomis Courtinat "Franca Periodo". Ĝi estis sub la marko ankaŭ de la disiĝo kun alia konstruita lingvo : l’IDO. Nun, ni ekvidos la historion de SAT.

Eŭgeno Adamo Lanti

2) SAT kaj la esperantistaj movadoj

Kiel mi atentigis, la neŭtra esperantista movado estas la plej reprezentata. Sed, post la unua mondmilito kaj la revolucio de oktobro 1918, progresemaj esperantistoj, kiel Eugène Lanti estis proponantaj la kreadon de SAT.

En la laborista movado de la komenco de la jarcento, ekzistis ankaŭ laborista organizaĵo nomata "la Liberiga Stelo". La esperantoflago enhavas ĉefe verdan koloron kaj esperantistoj havas kiel simbolon kvinbranchan verdan stelon. La esperantistoj de la laborista movado partoprenis ĉe politikaj frakcioj kaj sekvis la evoluon de la Dua Internacio en kiu estis prezentata favora konkludo por Esperanto.

Dum la kongreso de Prago en 1921, estis proponata la kreado de SAT. Esperantistoj el laborista movado multnombre membriĝis.

2.1) SAT kaj la Bellevilloise

La Bellevilloise

Eugène Lanti, en 1922, enkondukis organizi la esperantistajn laboristojn pri la klasbatalo, en sia broŝuro "For la neŭtralismo". Li iris en Moskvon por subteni agnoskon de Esperanto fare de la Tria Internacio. Ni retrovis spurojn en la dua kaj tria kongreso de la Tria Internacio. Sed la streboj ne sukcesis. Tamen, la membroj de SAT estas instigitaj "alkutimiĝi, senti, pensi kaj agi for de ĉia nacia influo".

Ĉirkaŭ 1921 SAT sidejiĝis en "La Bellevilloise" ĉe 23 strato Boyer, kaj ĝi translokiĝis en Germanujon en 1933. Dum la kresko de la Nazioj kaj la eekregado de Hitler en la povon, en 1933, la sidejo reiris en "La Bellevilloise". Ĝia sidejo estas ĉambro kie estis aranĝitaj ĉefe libroj kaj materialoj.
La SAT-anoj en Parizo estis membroj de kunlaborejo kaj ili partoprenis tieajn debatojn. La kunveno de SAT estis la "Borso de Laboro" je strato Turbigo. Duono da membraro estis anoj de la komunista partio sed estis ankaŭ anarkiistoj, socialistoj, kaj Trockistoj. Aperis etoso de espero politike vigla. Ili opiniis ke la "Granda Vespero" alvenis per la oktobra revolucio. Ene de "La Bellevilloise", estis renkontejo kaj laborista deponejo, ĉefe pri nutraĵoj kaj vestaĵoj.

Poŝtkarto strato Boyer la Belleviloise

2.2) Membroj de SAT

Ekzemple, Norbert Barthelmess zorgis pri infanoj kiel vartisto, aŭ gvidanto. Aliaj historiaj esperantistoj kiel Lucien Bannier, Louis kaj Simone Glodeau, Piron , Meyer, Boubou ĉeestis en la kunlaborejo. Ili iris ankaŭ kinejen je 25 strato Boyer. Etienne Habert estis instruisto de Esperanto kaj gvidis kursojn en la teretaĝo. Li partoprenis kun Boubou la realigon de "Racia Kurso de Esperanto" ĉe SAT-Amikaro, kiu estas ankoraŭ eldonita.

Boyer strato 19-21 La Bellevilloise

Tiun periodon en "La Bellevilloise", estis plenplena da espero kaj ŝanĝiĝo. Kiel dum la komenco de la Tria Internacio, estis malsameco de frakcioj : Anarkiistoj, Luksemburĝistoj, Leninistoj, Trockisto...
Sed kial SAT translokiĝis al La Bellevilloise ?
La ŝanĝo de direkto en URSS (Republika Unio Soveta kaj Socialista) pro la altrudo de Stalinismo kaj komunisma vidpunkto en unu sola lando, kontraŭbatalis kun la internaciisma vidpunkto de la Monda Revolucio.

Tiasence, kiam Eugène Lanti eldoni en 1931 la Deklaro de la Sennaciistoj, li estis devigata pensi for de nacioj kaj esti mondcivitano.
La batalo kuncentriĝis en SAT kie okazis disiĝo kun la stalina provo eniri la estron de SAT ĉirkaŭ 1931-1932. SAT malkreskis membre en Rusujo kaj en Eŭropo.
Sed tiu scenaro ankaŭ efektiviĝis strato Boyer. Stalinistoj provis en malsamaj asocioj trudi siajn idearojn dogmajn.
Tial SAT translokiĝis straton Pixéricourt kaj strategon Gambetta en la 20-a arondismento kies sidejo ankoraŭ estas. 

Bellevilloise kooperativo fondita en 1877 poste la Pariza Komunumo

3) SAT nune :

SAT konsistas el frakcioj : anarkiista, komunista, paca, sennaciista, liberpensa, ekonomidisdona, ĉielarka, ekologia. La asocio havas kiel laborlingvon "Esperanto" kaj havas jaran kongreson kie estas voĉaprobita deklaro. Ĉi jare en Kazanlak (Bulgarujo) "Leteroj estis senditaj al Ĉina, Rusa, Usona kaj alilanda ambasadoroj, por subskribi kaj respekti la akordon de Ottawa kontraŭ la kontraŭhomaj minoj".

Ankaŭ estis pritraktitaj satproblemoj tra la mondo kaj kontraŭ al kapitalismo kiu misordas vastskale la mondon.

3.1) SAT kaj siaj organizaĵoj

SAT havas asociojn kiuj estas interligitaj per interkonsentoj. Ili ekzistas en Hispanujo, Britujo, Svedujo eble baldaŭ en Japanujo kaj en aliaj landoj.

En Francujo, ekzistas SAT-Amikaro, kiu kunigas esperantajn francparolantojn, kaj situas 133-134 bulvardo Vincent Auriol en la 13-a arondismento de Parizo. SAT-amikaro havas revuon "La Sago" kaj volas daŭrigi sian apartigon pro politika celago por la esperant- kaj neesperant- mondo. SAT-Amikaro naskiĝis ĉirkaŭ 1937, kaj ekde tiom, ĝi daŭre estas la plej ŝatata ligo de esperantistoj kiuj kunmetas la lernadon de la lingvo kaj politikan agon ene de la civito. Vi povas trovi la plej grandan librejon de la pariza regiono je 133 bulvardo Vincent Auriol, kaj plurnivelajn kursojn de esperanto tie gvidatajn. Ankaŭ estas monata prelego, ĉu pri "liberaj programoj por komputilo", ĉu pri "historio de esperanto" ĉu pri "famaj esperantistoj".

SAT kaj SAT-Amikaro zorgas alporti monden kulturon riĉigitan de okazaĵoj kiuj estas ankoraŭ pristudendaj. Mi indikas al vi ke la lasta kongreso de SAT-Amikaro okazis en la studenta domo "Jean Zay" en Antony kaj temis pri "eduka valoro de Esperanto".

Konkludo :

Inter 1887 kaj 1905 Esperanto firmigis sian estadon. Inter 1905 kaj 2008, historio de pli ol 100 jaroj markis la lingvon. SAT kaj SAT-Amikaro ekzistas de 1920-1930. SAT trairis la historion de "La Bellevilloise".
Mi deziras ĉesigi per la idealo de Esperanto : la lernejdirektoro Boirac diris ĉirkaŭ 1920 "Esperanto estas la Latino de la demokratio". Kaj fronte al politikuloj kiuj asertas ke Esperanto ne havas historion aŭ kulturon kaj kiuj rifuzas interalie ĝian oficialan agnoskon en la eduka organizaĵo, Claude Hagège, (profesoro en la Franca Kolegio) respondis "Estas mirfrape ke la nura artefarita lingvo kiu hodiaŭ plurestas, alfrontante ne nur pli ol unu jarcento da historio sed plie, ankaŭ la universala rego de la angla-usona, kiu fariĝis, post la du mondmilitoj de la 20-a jarcento, fakte la Esperanto de la nuna mondo, certe ne estas pura sen misa lingvo, sed sukcesis pluteni pro la senmalforta supertenado de la 16 gramatikaj reguloj kaj forigo de ĉiaj esceptoj" (la defio de la lingvo aŭ la makuligo de la escepto, p13).
Kaj mi ĉesigas per la citaĵo de Elisée Reclus en lia verkaĵo "la homo kaj la tero" : "la progresoj de Esperanto estas rapidaj, kaj la lingvo eniras eble pli en la amaspopolon ol en la altajn klasojn nomatajn "inteligentaj"".

Estas, unuflanke la sento ke la internacia frateco ĉefrolas pri la deziro uzi komunan lingvon, sento kiun oni renkontas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, malamikoj de la milito, kaj aliflanke ke esperanto, pli facile lernebla lingvo ol ĉiuj aliaj, estas donaco por la laboristoj kiuj havas malmulte da tempo por libertempi aŭ studi.

Gesinjoroj, mi dankas vin, kaj mi esperas ke vi interesiĝos pri la lingvo, ĉe nia budo aŭ ĉe nia oficcentro, 133 bulvardo Vincent Auriol, Parizo.

Bibliografio

Amouroux, Jean et Lloancy, Marie-Thérèse et Robert, Histoire du mouvement espérantistes en Roussillon, Ed. Conflent, Prades : 1985, 113 p.

Bourguignon, Lucien, Honoré Bourguignon IAREVANO, Aix-en-Provence : 2001, 47 p.

Bruin de, G. P., Laborista esperanta movado antaù la mondmilito (Faktoj kaj dokumentoj kolektitaj de G.P. de Bruin) (Mouvement espérantite ouvrier avant la guerre mondiale – Faits et documents collectés par G.P. de Bruin), Ed. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris : 1936, 36 p.

Blanke, Detlev, Esperanto und Atheismus (Espéranto et Athéisme), Humanismus Aktuell, Humanistische Akademie, ISSN 1433-514X, n°19, Berlin 2006, pp. 73-82 (vidu Esperanto kaj Ateismo)

Courtinat Léon, Historio de Esperanto Movado kaj Literaturo (1887-1960) (Histoire de l’Espéranto Mouvement et littérature 1887-1960), 3 tomes, Agen 1964, 1332 p.

Kökény,L. kaj Bleier, V., Enciklopedio de Esperanto ( Encyclopédie d’ Espéranto), Hungara Esperanto-Asocio, 1ère éd. 1933, Budapest : 1986, 599 p.

Pennetier, Claude , Dictionnaire biographique du mouvement ouvrier, CDROM, Ed. Editions de l’ Atelier, Paris : 1997

Simeone Dominique, La Libre Pensée reçoit Claude Nourmont, Le Congrès mondial au Japon, Divers aspects de la pensée contemporaine, France-Culture (Radio France), 14.10.2007

Simeone Dominique, La Libre Pensée au congrès européen des Sceptiques, La Raison, Le Mensuel de la Libre Pensée, ISSN 0292-8965, n°507, Janvier 2006, p.20

Simeone Dominique, 1905-2005 Centjariĝo por la esperantistoj (1905-2005 Centenaire pour les espérantistes), Sennaciulo, ISSN 1163.0442, n°1 (1207), 77-a jaro, januaro 2006, p.3
(vidu Centjariĝo por la esperantistoj)

Simeone Dominique, Pour l’esperanto, La Raison, Le Mensuel de la Libre Pensée, ISSN 0292-8965, n°508, février 2006, p. 23

Simeone Dominique, La Libre Pensée reçoit Dominique Simeone, esperantiste, Divers aspects de la pensée contemporaine, France-Culture (Radio France), 12.03.2006

Simeone Dominique, Esperanto, a way to Humanism (Espéranto, une voie pour l’Humanisme), International Humanist News, ISSN 0929-4589, june 2006, p. 24 (vidu Esperanto vojo al humanismo)

Dominique Simeone

Traduko : Nicolas Gaufillet (Helpo : Henri Masson)

 AHAV

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio