Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949

INTERNACIA ALVOKO AL ĈIUJ LAIKAJ ORGANIZOJ

LA JUĜISTO LUIGI TOSTI DEVAS ESTI LIBERIGITA

1an de februaro 2006 : Jam kondamnita je 7 monatoj da mallibereco kaj 1 jaron da malpermeso frekventi publikajn lokojn nur pro la fakto ke li rifuzas afiŝi religiajn simbolojn en la italaj tribunaloj, la juĝisto Luigi Tosti, de la tribunalo de Camerino (Italio) estas provizore eksigita el sia posteno kaj sensalajrigita fare de la disciplinsekcio de la Supera Konsilio de la Juĝistaro, instanco kiun petis la ĝenerala advokato de la Kasacia Kortumo, alidire la itala registaro de Silvio Berlusconi.

LA JUĜISTO LUIGI TOSTI DEVAS ESTI LIBERIGITA

Jam tion petas, per internacia peticio, 2500 civitanoj de 34 landoj el ĉiuj kontinentoj, el kiuj 500 italaj kiuj de du monatoj mobilizas sin postulante ĉesigon de juraj kaj disciplinaj proceduroj kaj tujan reoficigon de la juĝisto.

La 15an de aŭgusto 2005, la papo Benedikto la 16a diris en prediko : "gravas ke Dio estu videbla en la publikaj kaj privataj domoj, ke Dio ĉeestu en la publika vivo, kun ĉeesto de la krucifikso en la publikaj establoj."

La 19an de novembro, Benedikto la 16a kaj Silvio Berlusconi, fine de "opiniinterŝanĝo pri rilatoj inter la Eklezio kaj la Ŝtato en Italio" konfirmis la ambaŭflankan kunlaborvolon "Kadre de la traktado de Laterano".
La 18an de novembro 2005, la juĝisto Luigi Trosti, 57jara, estis kondamnita je 7 monatoj da mallibereco kaj unu jaro da suspendo fare de la tribunalo de Aquila, urbeto situanta je cento da kilometroj de Romo. Lia krimo ? La juĝisto rifuzas juĝadi en ĉeesto de religiaj simboloj en la aŭdiencejo de la tribunalo.

La juĝisto apogas sin por sia demando sur la respublika konstitucio de la 27a de decembro 1947, laŭ kiu ĉiuj civitanoj "estas egalaj antaŭ la leĝo, sen distingo de sekso, de raso, de lingvo, de religio" (art, 3), sed cirkulero de la faŝista ministro Rocco, datumanta de 1926, neniam nuligita de tiam fare de iu ajn el la postaj registaroj, fisksas ke krucifiksoj estu videblaj en la italaj tribunaloj.

Ĉar Italio plue vivas sub la reĝimo de la subskribita la 11an de februaro 1929 inter Vatikano kaj Italio reprezntita fare de Benito Mussolini, estro de la tiama registaro. En 1984, la prezidanto de la Konsilio, la socialisto Bettino Craxi, renovigis la konkordaton kun Vatikano : la katolikismo ja ne plu estas religio de la Ŝtato, sed la faŝistaj leĝoj ne estas nuligitaj pro tio. Por repreni la esprimon de la kardinalo Taŭran antaŭ la francaj episkopoj en 2003, Italio spertas tiel la "kunordigitan" disiĝon de la eklezioj disde la ŝtato en kontraŭo al la "nura, pura disiĝo" en kiu la "religiaj konfesioj estas afero de privata juro" (Usono, Francio)

Sen ia ajn kontestebleco, temas pri netolerebla damaĝo al la konscienclibereco kaj principo pri laikeco. Pro tio la subskribintaj asocioj de tiu deklaracio alvokas publikan internacian opinion por ke ĝi forte postulu :
Liberigon de la juĝisto Tosti kaj ĉesigon de juraj proceduro kontraŭ li
Tujan ĉesigon de disciplinaj proceduroj
Tujan reoficigon kaj salajrigon de la juĝisto Tosti.

Lukto de la demokratoj, humanistoj, laikoj, raciistoj kaj liberpensuloj samas sur ĉiuj kontinentoj : por ke la kompleta libero de konscienco estu garantiata per disiĝo inter religioj kaj ŝtatoj !
La asocioj kiuj lanĉas tiun peticion petas la lokajn, naciajn asociarojn, kiuj tra la mondo postulas laikecon, helpi subskribante kun ili tiun deklaracion, subteni kaj subskribigi tiun internacian peticion, kiun jam subskribis 2500 homoj kaj ke ĉiu el ili alvoku, nome de sia asocio , la estron de la itala registaro
Dott Silvio Berlusconi
Presidenza del Consiglio del Ministro
Palazzo ĈIGI
Piazza Colonna 370
00186 Roma Italia
tel, +390667791 retadreso : BERLUSCONI_S@camera.it

Por postuli ĉesigon de tiu atako kontraŭ konscienclibereco en Italio.
LAIKOJ DE ĈIUJ LANDOJ UNUIĜU !

Listo de la subskribantaj organizoj

• Fédération Nationale de la Libre Pensée (France) [Franca Liberpenso]
• Union des Athées (France) [Franca Unio de Ateistoj]
• Union Rationaliste de Nantes (France) [Racia Unio el urbo Nantes en Francio]

Ni petas ke ĉiu asocio, kiu subtenas tiun deklaracion, mesaĝe informu la "Racian Union" kiu kolektas la informojn pri tiu afero kaj kunordigas tion kun la internacia peticio nomita "alvoko de la 555" kaj la juĝisto Luigi Tosti.
Per reto : naud_michel@yahoo.fr
Per letero : Union Rationaliste de Nantes
13 place du Petit Bois
F 44100 Nantes - France

La Interretaj paĝaroj de la internacia kampanjo : http://brightsfrance.free.fr/tosti.htm
Listo de la individuaj subskriboj de la internacia peticio : http://brightsfrance.free.fr/tostiliste.htm
Lastaj novaĵoj (france kaj itale) : http://brightsfrance.free.fr/tosticassation.htm

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio