Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)

Gazetkomuniko de la 16a de marto 2006

Por libero en serĉado pri historiaĵoj.

La 21an de julio 2005, gazetkomunike, la Nacia Federacio
de la libera Penso solene protestis kontraŭ minacoj kiujn suferis Sinjorino Annie Lacroix-Riz,
historiistino kaj profesoro en Pariza Universitato VII, pro la enhavo de siaj historiaj laboroj.

Tiuj minacoj daŭras kaj nun alprenas formon de ripetataj intervenoj fare de asocioj petantaj administraciajn punojn kontraŭ tiu Universitatanino
Ili ankaŭ alprenas formon de fizikaj minacoj, apenaŭ kaŝitaj.

La federacio de la Libera Penso povas nur ripeti, aserti la rajton je libera historia serĉado kaj je protekto de tiu libero, ĉefe en la preciza kazo
de Sinjoro Annie Lacroix-Riz.

Tiusence, La Nacia Federacio de la Libera Penso tute apogas
la klopodojn de la historiistoj subskribintaj la tekston : 

« Libero por Historio » kiu, la 13an de decembro 2005 deklaris esti « zorgitaj pro la pli kaj pli oftaj politikaj intervenoj en la taksado de la pasintecaj eventoj kaj pro la justicaj proceduroj koncernantaj historiistojn kaj pensulojn ».

Ili rememorigis, interalie, « Historio ne estas sklavo de aktualeco. Historiisto nek algluas al la pasinteco la nunajn ideologiajn skizojn nek enigas en la praajn eventojn hodiaŭajn sentojn.
La Historio ne estas la memoro. Historiisto, en scienca demarĉo, kolektas la memoraĵojn de la homoj, komparas ilin al ili kaj al la dokumentoj, objektoj, spuroj kaj starigas la faktojn. La Historio kalkulas pri la memoro, ĝi ne estas nur tio. Historio ne estas jura objekto. En libera Ŝtato, apartenas nek al Parlamento nek al justica aŭtoritato difini historian veron.
Politiko de Ŝato, eĉ kun la plej bonaj intencoj, ne estas la politiko de historio. »

Tiu libero de historiisto rezultas de demokratio. La libero de historia serĉado havas sencon, nur se ĝi estas tuta kaj kompleta, senlima kaj do, por tion fari, se la rezultoj estas kritikeblaj, en nenia kazo, ili
povas esti juĝitaj. Denove, la Nacia Federacio de la nacia Libera Penso
subtenas la defendon de Sinjorino Annie Lacroix-Riz.

En Parizo, la 16an de marto 2006

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio