Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAÄœO

En la sama rubriko

puce Berlina komentario pri la Fundamento
puce Kla ?do Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV
puce Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (cita ?o el anta ?parolo)
puce Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj
puce Rajmundo LAVAL : Pri propraj nomoj
puce UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (instrulibro de Esperanto)
puce Åœulco pri esperantigo de propraj nomoj
puce Äœemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?

Äœemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?

La kazo de la propraj nomoj


Kiu nomas,
tiu dominas


“La dolaro estas nia mono kaj via problemo†... Tion abrupte asertis al e ?ropanoj John Connally, la sekretario de la usona Trezorejo. Li tiel bonege konfirmis, ke mono ne estas ne ?trala ilo, ke ?i povas utili “per si mem†. Al tia konkludo progresive alvenis modernaj ekonomikistoj (ekz. Keynes). La re ?oj cetere delonge konis la intereson manipuli la monon.

Lingvo estas iom kiel mono. “En la 20a jarcento la dominanta potenco estas Usono, la planeda lingvo estas la angla, la ?enerali ?anta ekonomika modelo estas la anglo-saksa kapitalismo†, asertis Margaret Thatcher (la 19an de julio 2000 en la universitato de Stanford). Åœi bone vidis tiel, ke lingvo samkiel mono ne estas ne ?trala ilo, ke amba ? povas servi al potenco. Åœia observo tiel kongruis kun la penso de Zamenhof, kiu jam fine de la 19a jarcento malkovris tiun intereson de lingvo per si mem, tiun malne ?tralecon lingvan, kvankam li havis alian sentemon ol tiu Sinjorino. Kiel vi parolas, tiel vi estas... La konvinko de Zamenhof poste pli kaj pli precizi ?is. “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan !†, asertis li dum la Esperanta kongreso de Genève (1906). Oni eĉ povus aldoni “a ? servi al hegemoniaj celoj†...

Tiel, la lingvo Esperanto “per si mem†interesu la progresemulojn, kiuj celas la “forkondukon de la homaro al kiel eble plej alta ?tupo de civilizo kaj kulturo†(art. 1 de la statuto de SAT). La ? tiuj ĉi aktivuloj, Esperanto estu ilo, kiu devas kontribui al tia progreso. Ĉiuj ni scias, ke ajna ilo ne estas ne ?trala, anka ? ke bona manlaboristo laboras per bonaj instrumentoj. Kia estu la lingva instrumento de la progresemuloj ? “La lingvo Esperanto†, jen bona komenco de respondo. Sed kia Esperanto ?

La Esperanto de la progresemuloj havas iun internan ideon, liberecan kaj universalisman, kiu jam ekzistas en la tuta malnova socialisma movado. Jam per la problemo de propraj nomoj, ni devas komenci serĉi respondon. De Zamenhof ?isnune tiu temo fluigis oceanon da inko. Al ?i mi do aldonos glaseton per tiu artikolo. Ni povos vidi ke malanta ? tiu temo ka ?i ?as gravaj aferoj, kiuj rilatas al la estonteco de nia tuta movado. Ĉu ni devas da ?re malprogresi a ? ĉu ni kapablas malfermi ?i al la ekstera mondo ? La progresemaj esperantistoj trovi ?as tie anta ? grava elekto.

***

Unue iom da politiko... Du diferencaj skoloj kontra ?staras sin reciproke en la socialisma movado ekde la komenco de l’ 19a jarcento, du grandaj politikaj tradicioj :

– Unuflanke estas la jakobena. Äœi ?uldas sian nomon al la klubo de la Jakobenoj, agadinta dum la Franca revolucio. La jakobenismo estas niveliga, centraliza, anka ? a ?toritate naciisma. Äœi arbitre dispecigis Francion, forbalais la kvardekon de ?iaj malnovaj provincoj kun ties riĉaj aparta ?oj, draste anstata ?igis ilin per la duoblo da artefaritaj departementoj. “Le ?o estas sama por ĉiuj†... Vi imagu oficiron, kiu volas perfektan trupon, envicigas la ? rekta linio junajn soldatojn al ili kriante : “mi volas vidi nenion transpasantan, unusolan kapon !†(pri la aspektoj pozitivaj a ? negativaj de tiu jakobenismo en la politika kampo, ekstertema ĉi tie, ni sekve ne debatos).

– Aliflanke estas la liberala. Äœia malproksima fonto trovi ?as ĉe la fama slogano de Rabelais : “Faru, kion vi volos !†Unu granda patro de tiu liberala skolo estas Max Stirner, germana filozofo, kiu fami ?is pro sia kulto al la individuo, al ?ia “sankta egoismo†. Stirner povas esti agnoskata tiel de individuismaj anarkiistoj, kiel aliflanke de ultra-kapitalistoj, libertarianoj.

Kion povas prezenti amba ? skoloj en la Esperanto-movado ? Endas nepre anta ?noti tie, ke la ĉi-supre menciita “lingva stirnerismo†estas nur teoria modelo. Mi ?is nun trovis neniun esperantiston, kiu serioze apogus tian lingvan individuismon. Feliĉe... Imagu en Esperantio gravan stirneran movadon, kiu abolus ĉian lingvan konvencion, instigus ĉiun esperantiston nomi ĉion la ?vole... Kreskigante sian influon en niaj rondoj, tiu individuistaro tiel okazigus la plej vastan kaĉon iam viditan. Ja tio estus la morto de Esperanto.

Ĉu oni preferu la jakobenojn ? Tiuj ĉi celas drastajn regulojn, trudajn harmoniigojn, striktajn konvenciojn pri la uzo de Esperanto, eĉ pri la propraj nomoj. Ĉi skolo havas tiel la notindan tendencon ?eneraligi la fina ?on “o†de ĉiuj nomoj, eĉ personaj. Ni nomos tiun praktikon o-fina ?ismo. Multaj amikoj ne nepre jakobenoj, dume fervoraj esperantistoj, tiel sin kromnomas “Jakvo†, “Petro†, “Rikardo†... Renesance, kelkaj humanistoj, adorantoj de la latina kulturo, samtiel fari ?is us-fina ?istoj, sin kromnomante Erasmus, Morus, Grotius, Kotopus...

Oni tutcerte havas plenan rajton sin nomi la ?vole, neniu serioze kontestos tion. Oni same havas la rajton sinvesti, ?an ?i la koloron de siaj haroj, la formon de sia nazo, ktp... Logikaj progresemuloj plene agnosku la bazajn homajn rajtojn, interalie pri diferenco kaj memdetermino. Problemo venas, kiam ĉiuj ni havus la saman veston, nazon, saman harkoloron... “Enuo naski ?is el unuformeco†.

Ne estas malfacile vidi, ke la o-fina ?istoj multi ?as en Esperantio, ne nur ekster SAT, anka ? ene de nia asocio, eĉ paradokse ĉe liberecanoj. Tio ne gravas en si mem. Problemo venas, kiam o-fina ?isto fari ?as ultra-jakobeno. Tiam tiu nova religiulo, kvaza ? per laika bapto, provas oficiale enigi ĉiun novulon en sian Eklezion, kun ?ia ambicio universala, ekumena (tiel la “Uma†de la religiaj islamanoj). Bob estas tiel baptita “Bobo†, Mary “Mario†, ktp. Kiel ribelema herezulo, mi plurfoje petis al tia jakobeno, ke li alnomu min fonetike, dum tiu ĉi neperturbi ?e da ?re aldonas la vokalon “o†al miaj nomoj. Tio tute ne gravas. Oni civile alnomas min Äœemil Kessous (a ? Ksus, la ? la araba prononco), miaj amikoj kaj aliaj proksimuloj nur Äœemil... La aliaj elturni ?u.

Pli granda problemo venas, kiam la ultra-jakobenismo ?enerali ?as al historiaj a ? kolektivaj propraj nomoj, tiuj de nia geografio a ? historio. Mi ne certas, ke la generalo Charles de Gaulle, kiu havis “ian ideon pri Francio†– kaj alian sendube pli malestiman pri Esperanto – ?ategus sian Esperantan baptonomon "Karlo de Golo". Plenumu etan opinienketon demandante al lo ?antoj de la franca regiono “Poitou-Charente†(fonetike “Puatu-Åœarant†), ĉu ili akceptas la nomon “Piktavi-Ĉarentano†. La ?enerala respondo, je 99,9%, ne lasas dubon.

Ĉu ni estas nepre enfermitaj en la rigora alternativo jakobenismo-stirnerismo ? La problemon de la propraj nomoj pridebatis esperantistoj de pli ol unu jarcento, jam de Zamenhof. Cetere, la sinteno de la iniciatoro de Esperanto – kiu persone preska ? neniam uzis o-fina ?on ĉe siaj diversaj (pse ?do-)nomoj – povas montri al ni interesan mezan vojon.

***

Nek jakobeno, nek stirneristo estis fakte Zamenhof. Théophile Cart verkis tiuteman interesan studa ?on (Pri Landnomoj, 1927). Ni ?in rapide resumu. En la frua epoko de la Esperanto-movado, Zamenhof tendencis ĉion reguligi per la sistemo “uj†. Li tiel skribis “Brazilujo†, “Meksikujo†, “Palestinujo†, ktp. Poste, sekve de korespondado kun tutmondaj esperantistoj kaj de la starigo unuan adresaron, Zamenhof ekkonsciis pri mankoj de tiu sistemo. Tiel li ekprovis “Brazilo†, “Meksiko†, “Palestino†...

Poste venis kurta tempo, kiam li aprobis la sistemon proponitan de la franco Paul Fructier, kun ties “A ?strolando†, “Brazillando†kaj alia “Meksiklando†. En 1904-1906, Zamenhof parte konverti ?is al la “io-sistemo†. En sia Homaranismo li tiel venis al la solvo formi landonomojn per la originala nomo de iliaj ĉefurboj (ĉu Parizio, ĉu Al ?erlando). Li klarigis tion, ĉar li ne volas, ke la landoj havu la nomojn de popoloj, ĉefe invadintoj (ekz. angloj a ? frankoj).

Finfine venis la “Opus Magnum†, la Granda Verko de Zamenhof : la hebrea Biblio, kies tradukon li finis en 1915, kiam la Unua Mondmilito jam ekis. Tiu laboro elĉerpis lin tiagrade, ke tio tutcerte hastigis lian forpason du jarojn poste, en 1917. Cetere, la personaj nomoj estas tie plejofte skribitaj la ? ilia origina hebrea fonetiko : "Adam", "Eva", "Kain", ktp... Rilate al geografiaj nomoj, la afero aspektas pli kompleksa. Oni povas legi "Judujo", "Egiptujo", "Samario"... unuflanke, sed aliflanke "Izrael", "Babel", "Edom", ktp. La a ?toro povas eĉ eviti rekte nomi la lokon, farante ?in atributo de la “lando†(lando "Galilea" a ? lando "de Edom").

Kion eblas konkludi post tiu eta trarigardo ? Jam la juna Zamenhof serĉis solvon, sen alporti formalan respondon :

“Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉi ?os, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero : a ? iom post iom per la uzo ellabori ?os esperanta vortaro geografia, historia k.c., kiel ni ?in vidas en ĉiu alia lingvo, a ? estos proponita kaj akceptita ia bone difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla kaj anka ? la plej bona kaj celinda estas la lasta maniero, kaj kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike la ? la sonaro kaj ortografio kaj kun karaktero pure esperanta. Tamen pro diversaj ka ?zoj ni devas por la unua tempo lasi ankora ? al ĉiu esperantisto liberan elekton†(La Esperantisto, n° 35, 1891).

Zamenhof skribis tion en 1891, do en la frua epoko de Esperanto, kiam la movado komencis ekflugi, balda ? impetanta ?is 1914. Cetere, malgra ? notindaj sukcesoj, li neniam obtenis la dek milionojn da promesoj optimisme anta ?viditajn en sia “Unua Libro†de 1887. Depost tiu tempo, kelkaj esperantistoj pasie serĉas harmoniigon pri geografia kaj historia vortaro. Artikoloj kaj aliaj debatoj – foje akraj – multi ?as prie. Eĉ reta forumo, dediĉata al “klasikaj landonomoj†, estis kreita cele “gardi la unuformecon kaj ne ?tralecon de landonomoj en Esperanto kaj savi la logikon de la landonoma sistemo kiel intencita de Zamenhof†...

Problemo estas, ke Zamenhof, kiu dekomence pli malpli “intencis†ion prie, poste neniam trovis la kvadraturon de tiu infera cirklo. Li male konscii ?is progresive pri la dan ?ero de provo rilate al tiutema harmoniigo kun “bone difinita komuna regulo†, pri la dan ?ero de unuformeco. Li tiel evoluis direkte al iu libereca sistemo, meza vojo inter jakobenismo kaj stirnerismo. Tion montras lia Biblio kun ties sennombraj kriptaj mesa ?oj. La esperantlingva "Malnova Testamento" tiel estas kvaza ? la nova testamento de Zamenhof.

***

… Mi vetas fakte, ke neniu iam sukcesos trovi ajnan idealan harmoniigon. Kial ? Tial ke la landonomoj apartenas al pli ?enerala kategorio de la homecaj propraj nomoj (individuaj a ? kolektivaj). Kaj ke tiu vasta kategorio – la homo, kun la regiono en kiu ?i vivas, kun la asocio en kiu ?i grupi ?as – estas ege ribelema, se devigita sperti eksteran difinon, esti enfermita en tiu a ? alia kategorio kun ties rilata etikedo.

Äœis la jaro 2006 Plutono estis klasata kiel la na ?a planedo de Suno. La 24-an de a ?gusto 2006 la ?enerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio decidis, ke ?i ne plu estas planedo. La malfeliĉa Plutono de tiam estis draste retroigita en la suban kategorion de “planedoidoj†. Äœi tiel ricevis numeron kiel vulgara interstela korpo.

Hodia ? trovi ?as Esperantaj debatoj, kie oni diskutas pri iuj propraj nomoj, kvaza ? ili estus minerala ?oj. Kion oni povas senprobleme fari al senanima objekto, eĉ al animalo, tio ja estas pli malfacila rilate la homecan kampon. La marksistoj jam evidentigis ke la homo, pere de ties diferencaj asocioj (triboj, nacioj, eklezioj, partioj, sindikatoj, SAT, ktp...), estas kaj la pasiva produkto (objekto) de la historio kaj ?ia aktiva produktanto (subjekto)… Tiu aparta “produkto-produktanto†tamen, eĉ mizerulo, ne estas ajna produkta ?o kaj ne tro ?atas, ke oni ?in taksu tia (*). Provu alinomi aliulon kontra ? ?ia volo, jen bona maniero malamiki ?i !

Edward Said tion montris en sia fama verko Orientalism (1978), kies subtitolo ne lasas dubon : “Oriento kreita de Okcidento†. Tiu palestina a ?toro estas per tiu verko elstara iniciatoro de la “post-koloniismo†, skolo kiu provas iom malkoloniadi la historion. Rebate al Said, Bernard Lewis, iu usona nov-konservativulo, skribis “La Muzulmana Malkovro de E ?ropo†(1982), kun foje trafaj observoj. Äœis la komenco de la dua jarmilo (epoko de la krucmilitoj), E ?ropo ne ĉesis sperti koloniadojn kaj aliajn deeksterajn invadojn. Äœi tiel estis ja pli la pasiva produkta ?o de la historio, ol ties aktiva produktanto... De tiam, E ?ropo rekaptis la perditan tempon.

Krom okaze de “Tutmondo kreita de (iu) Esperantistaro†, ?enerala harmoniigo de propraj nomoj ne eblas esperantlingve, ne pli ol ajnalingve... Tio kondukus nin al la plej diktatoreca formo de jakobenismo. Mi pardonpetas al eminentaj a ?toroj (interalie Lanti, Laval a ? William Auld), pro mia disopinio. En 1927 Lanti iniciatis nian faman PIV, de kiu la tuta SAT fari ?is la verkestro kunlabore de eminentaj akademianoj. Saman vortaran normigon, sed rilate al propraj nomoj, Rajmundo Laval proponis ekigi en 1952 (per artikolo en Sennacieca Revuo). Nia kamarado tiel montri ?is fidela al la juna Zamenhof kun lia projekto de “Esperanta vortaro geografia, historia k.c.†(1891). Äœisnune do, tio neniam sukcesis.

Enreale tia provo pri desupra harmoniigo, ne kalkulanta kun la koncernatoj, povas montri ?i dan ?era, kontra ?produktiva. Tia laboro estas ne nur senutila, sed povas esti iel noca por la progresemuloj, mal ?parigante ilian laborforton, izolante ilin disde la “reala mondo†. Tio povas forpu ?i el niaj vicoj eventualajn simpatiantojn.

Ni observu tiun ekzemplon de unu el miaj du hejmlandoj, kiun oni kutime nomas “Al ?erio†(la ? rekomendo de nia akademio). La vorto fontas el la araba El Äœezajer, kiu signifas “insulon†kaj poste fari ?is franclingve “Algérie†. Kiu scias ĉu morga ?, kiam nia finvenko proksimi ?os, dek mil fervoraj tiulandaj esperantistoj kunvenus decidante oficiale nomi sian landon “El ?ezaerio†a ? nur “El ?ezajer†(kio bonege kongruas kun la araba prononcado) ?

Jam en PIV neeblas trovi alian nomon ol “Heine†rilate al la fama germana poeto (1797—1856). Ni observu la Esperantan Vikipedion. Frue a ? ne, Esperanta vortaro pri propraj nomoj estos tiel starigata kun ĉapitroj “q†, “w†, “x†kaj “y†kun la rilataj nomoj (ekz. Yourcenar Marguerite), ilia kiel eble proksima fonetiko (“Jursenar Margerit†) kun eventuale, se diferenca, la kutima Esperanta vortigado. Vidu anka ? la kazon “Washington- ?a ?ington-Va ?ington†... La o-fina ?o plejofte superfluas tie, ĉar la baza esperantisto, kiu konsultas nian vortaron, ne malscias, ke temas pri nomo propra. Iuj deklinacioj povas tamen fojfoje montri ?i iom tiklaj.

***

La esperantismo estas “penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo ne ?trale homa†. Depost tiu deklaracio, adoptita en 1905, la progresemaj esperantistoj sukcesis obteni gravajn sukcesojn en popolaj medioj. Du grandaj ondoj, kiuj sekvis amba ? mondmilitojn, ebligis la naski ?on kaj la disvolvi ?on de la “laborista esperantismo†kara al Lanti. Äœis niaj maldekstraj rondoj, multnombraj modestaj aktivuloj alfluis, al kiuj estis instruata nia lingvo, ties jam riĉa historio. Inter ili trovi ?as nun kleraj aktivuloj, kiuj al Esperanto ?uldas gravan parton de sia kulturo. Multaj inter ni havas tiajn konatojn proksime al si.

Hodia ? nia progresema movado ja pli malkreskas, ol ĉiuj aliaj en Esperantio. Tion klarigas tutcerte objektivaj cirkonstancoj. Pro tiu historio pena, sangabunda, la tuta progresismo, ne nur la Esperanta, spertis gravajn elrevi ?ojn dum la 20a jarcento. La ?enerala sociala krizo senteble akri ?is meze de la 1970aj jaroj, kun la fino de la ora epoko de la kapitalismo kaj la ?enerala manko de perspektivo, de alternativo. La komenco de la 21a jarcento ne estas pli esperiga.

En 1980, precize kun la akri ?o de la krizo, naski ?is la “ra ?mismo†. Aperinta en senespera epoko, tiu ideologio emfazas iun naturan tendencon al a ?tonomismo, al “parceligo†, kiu ekzistis jam anta ?e en Esperantio. Pro tia refaldo mi tute ne intencas lanĉi ?tonojn al la ra ?mistoj la ?mezure, kiel ili ne malhelpas la agadon de la progresemuloj, de la finvenkistoj. Ili tutcerte siavice ebligis iujn progresojn al nia lingvo. Problemo venas, kiam multi ?oj de agadoj iel sektecaj fine okazigus minacon kontra ? la tuta Esperanto-movado. Ekzistas tiam reala dan ?ero de secesio disde la ekstera mondo.

Unu baza kondiĉo rilate al la rekreskado de la progresema Esperantismo estas, ke ni jam finfinu tiun kvaza ? “skizoidan manion†. Ke ni estu en la popoloj “kiel fi ?oj en akvo†, asertis la generalo Vo Ngujen Äœiap (mi persone preferas tiun ĉi skribadon ol la tradician “Võ Nguyên Giáp†, atende la momenton, kiam sufiĉe populara vjetnama movado findecidos)...

Kiam la progresemaj esperantistoj malfermos la pordojn, tiel aerumante sian tutan domon, kiam ili a ?dacos iri eksteren, sekve, kiam ili notinde re-ampleksigos sian a ?skultantaron, tiam al ĉiuj konservativuloj ili povos serene aserti : “Esperanto estas nia lingvo kaj via problemo†... Estonteco diros al ni, ĉu ni jam tu ?is la fundon de la banejo... alivorte, ĉu la rekresko povas eki.

Äœemil Ksus, fine de januaro 2016


(*) La homo estas “produkto-produktanto†ne nur rilate al la historio, sed anka ? rilate al la kapitalismo. Vidu la faman verkon de Piero Sraffa, elstara disĉiplo de Keynes, kie li analizas la kapitalismon “Produktado de varoj pere de varoj†(Production of Commodities by Means of Commodities, la ? la titolo de tiu libro publikigita en 1960). Kompreneble la tiel nomataj “varoj†, kiuj produktas aliajn varojn, estas la laboristoj mem, tiel truddevigataj eniri tiun inferan rondon sin vendante.

Fontoj

La tutaj fontoj de tiu ĉi artikolo estas alireblaj per la Reto. Estas notinde konsulteblaj :

– La Sankta Biblio de Zamenhof (Nova kaj Manova Testamento) : http://www.steloj.de/esperanto/biblio/

– La verko de Téophile Cart (kun resumo) ĉe : https://eo.wikipedia.org/wiki/Pri_Landnomoj_%E2%80%93_La_sistemo_de_Dro_Zamenhof._Rimarkoj_pri_la_Propraj_Nomoj_en_Esperanto_kaj_ilia_transskribo

– Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (1934) :
http://satesperanto.org/Lanti-pri-esperantigo-de-propraj.html

– La samtema artikolo de Valo aperinta en Sennacieca Revuo (1952) : http://satesperanto.org/Pri-propraj-nomoj.html

– William Auld samteme kaj pli fre ?e http://satesperanto.org/Auxldo-Auld-pri-esperantigo-de.html

– Kiuj da ?re kredas je la valoro “gardi la unuformecon kaj neutralecon de landonomoj en Esperanto†, tiuj povas peti ali ?on al la forumo : https://groups.yahoo.com/neo/groups/klasikaj-landonomoj/info

– Finfine, rilate la ra ?mismon eblas konsulti mian artikolon “Ra ?mismo kaj postmodernismo†ĉe : http://www.satesperanto.org/Rauxmismo-kaj-novliberalismo.html

(Versio iom diferenca, “Ra ?mismo kaj novliberalismo†, aperis en Sennaciulo 2013, n-ro 01-04).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio