sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Preskoboldo

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Preskoboldo


Homo, skribu senerare,
ne tro hastu fuŝe-fare.
Se vi vian menson uzas,
la koboldo ne plu ruzas.

Por l’ fiulo tio endas,
ke vi fuŝskribitan sendas,
tial uzas li fifortojn,
tordas, murdas viajn vortojn.

Homo, skribu do pli lante,
ne sencsene aŭ tro vante.
Se vi ĉiam nur pavvortus,
la Satano vin forportus !

Homoj, se vi iam vidas,
ke la preskoboldo ridas,
skribu tuj al la aŭtoro
pri eraroj sen vervforo !

„Fido per si mem ja bonas,
sed kontrolo eĉ pli donas.“
Lenin verkis, la ruzulo,
kun rikano dum postulo.

PS : Kontrolo legas ankaŭ kiel kont-rolo kaj kompreneble la prezkoboldo estas frato de la preskoboldo. (HGK)

Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren