Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto (2012)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Braŝovo, Rumanio (2010)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Kazanlak (2008)
puce Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Antony, Francujo, 2007
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Dinano, Francujo, 2014
puce Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Antony, Francujo, 2007

La (80a S.A.T.-kongreso okazinta en Antony (12 km. sude de Parizo) de la 21a ĝis la 28a de julio 2007) donis motivojn de vera kontentiĝo. Paradokse, la bedaŭrinde malgranda nombro de partoprenantoj, estis inverse proporcia al la intensa aktivado, kiu svarmis dum tiuj kongresaj tagoj.

En tiu kadro kunvenis la Liberecana Frakcio de S.A.T. du fojojn :

1) Marde la 24an de julio de la 17h45 ĝis la 18h45 : ĉeestis 8 gekamaradoj (aliaj estis okupitaj pri diversaj kongresaj taskoj). Post kelkaj amikaj parolvortoj rilate niajn fidelajn membrojn kiuj pro malsano kaj maljuniĝo ne plu povas partopreni niajn kongresojn, oni pritraktis la temon pri reapero de la bulteno Liberecana Ligilo. K-do J. Schram diris sian pretecon roli kiel redaktanto de la bulteno, esperante ke oni liveros al li la necesan materialon por plenumi tiun taskon.

K-doj G. Cavalier kaj H. Peyrouty preparis komunikon kiu tekstas jene :

Post 25 jaroj da ekzisto, ni informas la legantojn, ke la elsendo de Radio Esperanto nuntempe aŭskulteblas per la reto : federation-anarchiste.org (per ADSL, per modemo). Eblas reaŭskulti la elsendojn dum unu semajno. Radio Esperanto, en la kadro de Liberecana Radio elsendas ĉiujn vendredojn de la 17h30 ĝis la 19h00 (Radio Libertaire 89,4 MHz, Parizo)

Raportis pri tiu kunveno : k-do H. Peyrouty.

2) Ĵaŭde la 26an de julio de la 16h30 ĝis la 17h30 : kuniĝis 16 gekamaradoj.

Denove oni parolas pri dezirinda reaperigo de Liberecana Ligilo. Se la materialo regule alvenas ĉe la redaktanto, la revuo povos aperi du aŭ tri fojojn jare. Necesos trovi kompetentulo(j)n por zorgi pro la korektado de la tekstoj. Jam iu sin proponas por sendi artikolojn kaj eventuale korekti aŭ trovi korektantojn. La farado kaj sendo de la revuo starigos elspezojn, tial la ĉeestantoj deziras nutri la kason de la frakcio per kolektado de iom da mono. Oni kolektas 170 eŭrojn kiuj aldoniĝos al la nuna ekzistanta sumo en la kaso pri kiu respondecas k-do J. Schram.

Sekvas interesaj demandoj, ĉefe faritaj de junaj homoj. Ili deziras plu scii pri la ideoj kaj celoj de la liberecanoj... sed jam unu horo pasis... la salono estas bezonata por kunveno de alia frakcio.

Oni disiĝas kun la espero de venonta efika kunlaborado.

Revigliĝas la Liberecana Frakcio de S.A.T.

J. Ternant

Sennaciulo, julio-aŭgusto 2007, n-ro 7-8 (1225-6) paĝo 107

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio