Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto (2012)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Braŝovo, Rumanio (2010)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Kazanlak (2008)
puce Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Antony, Francujo, 2007
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Dinano, Francujo, 2014
puce Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Kazanlak (2008)

Ĉeestas 14 kunsidanoj.

Oni konstatas, ke kvankam pasintjare okazis vigla kunsido de la LF dum la pariza kongreso, kaj oni decidis tiam reaperigi la bultenon Liberecana Ligilo, nek okazis tio nek la LF funkciis dum la jaro por io ajn. La LL ricevis ununuran artikolon kaj neniu sendis mesaĝojn al la grupo. Nur oni publikis artikolon en S’ulo pri la pariza kunsido.

La unua decido laŭ la statuto de SAT estas aprobi la regularon. Pri tiu oni konstatas, ke denove dissendolisto estos la ligilo inter la frakcianoj. Ĝis nova estos malfermita, “respondo al ĉiuj” estos la sistemo atingi ĉiujn frakcianojn. Tiun protokolon oni sendos al la frakcianoj, kiuj lasis sian retadreson ĉu ĉi-jare ĉu pasintjare. Oni konstatis, ke nek funkciis prezidanto dum la jaro kaj pro tio neniu petis al la kongresorganizantoj salonon kaj horon por la kunsido nek iu sentis sin kun rajto prezidi tiun ĉi kunsidon. Fakte Kani prezidas ĝin, redaktos la protokolon kaj kun Jakvo petos al la organizontoj de la venonta kongreso de Milano salonon kaj horon por kunsidi.

Oni konstatas, ke fakte okazas agado inter anarkiistoj kaj E-o sed la LF ne estis en tiuj aferoj. En Hispanio okazis kursoj en lokaj sindikatoj de CNT ne nur por sindikatanoj : pri la rezulto de la kurso oni nenion scias. Iu membro de CGT agadas ene de SATeH, sed neniel kontaktis kun la LF. Vinko petas ligojn kaj kontaktojn por sia agado.

Pri LL oni vidas la taŭgecon reaperigi ĝin. Nun restas iom da mono sufiĉe por aperigi LL (du numeroj antaŭ la venonta kongreso estos sufiĉaj) kaj pro tio ĉi-jare oni ne kolektis monon. Oni devas uzi la sendon de artikoloj al S’ulo por revigligi la frakcion kaj pli detalajn aŭ batalemajn al LL. Ambaŭ ili taŭgas. Ekzemple oni debatis pri la taŭgeco verki artikolon pri la centjariĝo de la liberecana sindikato hispana CNT okazonta en 2010 ; tiu povas aperi resume en S’ulo, pli detale en LL aŭ eventuale en broŝuro.

Kani (35501)

Sennaciulo, septembro-oktobro 2008, n-ro 9-10 (1239-40) paĝo 19

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio