Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Tri poemoj pri inoj

rimüpoemoj



Hans-Georg Kaiser
Surgenuen, virvirino !

(ironie)

Surgenuen virvirino !
Se mi estas orsinjoro,
surgenuen, do edzino !
Kaj je ĉiu infavoro
estu tuj por ĉiam fino !



Hans-Georg Kaiser
Ino

Ino estu ino
kaj ne nur vir-ino.
Eĉ ne plu edzino,
kaj ne sinjorino.

Estas preskaŭ krimo.
Stulto ja sen limo !
In’ ne estas ŝtipo
kaj ne vira ripo.

Ino estu ino
ne dependviktimo.
Sed plu virreĝimo
regas kun sublimo.

Ino estu ino
kaj sen vir’ sur l’ sino.
Se ne plaĉas ino,
kial ne ulino ?


Hans-Georg Kaiser
Fino de l’ superino

Ha, la vort’ ’sinjoro’,
sonas kiel oro.
Sed, se inus viro,
iĝus li martiro.

Se virino festas,
ĉar ŝi vira estas,
ŝi nur superstiĉas
kaj inec’ perdiĝas.

Ŝi monoklon petas,
ne je robo pretas.
Kaj pro la cigaro
regas kis-avaro.

Ĉar al tia ino,
mankus ina sino.
Sekvus tuj la fino
de la superino.


Rimarkoj

Pro manko de ĝenerale rekonataj alternativoj kaj por ke oni lingve komprenu nin, Dorothea kaj mi plu uzas vortojn tiajn, kiajn edzino, sinjorino, ktp....sed ni ĝojus, se oni pli ofte pensadus pri alternativoj.

La vorton ino ni uzas jam senĝenite, ĉar ĝi estas komprenata kuntekste kaj eĉ jam rekonata parte.

Sed estas plu la demandoj kiel oni nomu sendiskriminacie : patrino, knabino, fraŭlino, sinjorino ks. sen daŭre per tio sugesti, kiel tio ĝis nun okazas, ke inoj estas kvazaŭ nur la ripa parto de viroj. Tio estas primitiva imago kaj tute nescienca.

Dorothea kaj mi pensas, ke tiaj gravaj vortoj kiel patrino, filino ktp. nepre bezonus proprajn vortojn, tiel kiel tio estas kutima en multaj lingvoj. Pro tio Esperanto ne mortus, kiel kelkaj imagas tion. Kaj ankau la vortaroj ne ŝvelus senfine.

Se oni diras germane Mannfrau (virino), analoge al Esperanto, tio estas apenaŭ ĝuste komprenebla. Germane oni pensus, ke temas pri ino kun viraj ecoj aŭ eĉ pri turpa ino. Kial ni permesas al ni tian ridindaĵon en Esperanto, nur ĉar Z proponis ĝin en alia kaj preskaŭ senfeminisma tempo ? Mi pensas, ke Zamenhof en la nuna tempo estus la unua, kiu serĉus alternativojn por certaj diskriminaciaj in-vortoj. Zamenhof ne estis virviro, tute male, li estis tre fajnsenta homo, kiu mokis kaj ofendis neniun, eĉ ne siajn malamikojn kaj tute ne inojn. La nocio "virino" ekestis ĉe li NUR pro lingoekonomiaj kaŭzoj, por ŝrumpigi la naciajn vortaregojn al E-a vortareto. Donjo kaj mi konscias, ke bazaj lingvaj principoj de Esperanto estas tuŝataj, se oni volas forigi la diskriminaciajn vortojn virino aŭ edzino aŭ patrino, sed kion fari ? Ĉeokaze oni devas deflankiĝi de la rekta linio por atingi certan celon. (H-GK)

PS : La nocio "ulino" pro diversaj kaŭzoj tute ne estas uzata, laŭ nia kompreno tio estus bonega neŭtrala nomo, se oni volas uzi konkretan nekoncizigitan nocion por "ino".


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio