Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Anonimulo : Doni es pli beniga ol preni
puce Coelho : Galgo en Peruo aŭ libero kaj justeco
puce Coelho : La heroldo de l’ bono
puce Kleist : Enigmo (anekdototraduko)
puce Tucholsky : La pulo (anekdoto-traduko)
puce Wang Meng : Malgranda, eta kaj eĉ pli eta (anekdototraduko)
puce Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)

Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)



Ĝuang Dsi
Saĝuloj kaj rabistoj

Tiom longe, kiom la saĝuloj ne estas elmortintaj, ankaŭ la grandaj rabistoj ne ĉesos malbonagi. Se oni estimas la saĝulojn por ordigi kun ilia helpo la mondon, tiukaze oni tiel atentas en vero nur la avantaĝojn de la grandaj rabistoj laŭ la maniero de Dŝih, por ke ili fariĝu eĉ pli grandaj. Se oni laŭnormigas buŝelon por mezuri grenon, tiukaze ili falsas la grenmezuron kaj tiras el tio gajnojn ; se oni kontrolmarkas pesilojn kaj laŭnormigas pezilojn por pesi varojn, tiukaze ili falsas kontrolmarkojn kaj pezilojn kaj tiras el tio gajnojn ; se oni laŭnormigas oficajn emblemojn kaj sigelojn por fortigi la konfidon de la homoj, tiukaze ili falsas la oficemblemojn kaj sigelojn kaj tiras gajnojn el tio ; se normoj de la homa konduto kaj de la honesta komerco estas fiksataj, tiukaze ili falsas tiujn normojn kaj tiras gajnojn el tio.

Kiel tio pruveblas ? Se iu nun ŝtelas nur la bukon de zono, tiukaze li estas ekzekutata pro tio. Sed se iu ŝtelas tutan ŝtaton tiu pro tio estas honorata kiel princo. En la kortegoj de la princaj mastroj oni diras, ke la normoj de la homa konduto kaj de la honesta komerco estas hejme tie. Ĉu ili en tiu kazo do ne ŝtelis la normojn de homa konduto kaj de honesta komerco kaj la tutan saĝon de la saĝuloj por si mem kaj por sia avantaĝo ?

trad. Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la libro "Tiel parolis la saĝulo",
eldonita de Ernst Schwartz, Rütten & Loening,
Berlino, dua eldono 1986



PS : La titolon ni aldonis,Ĝuang Dsi estas fama ĉina filozofo, la plej grava interpreto de Laŭzi (Laotse) el la jaroj 370 ĝis 280 a. Kr. (HGK)



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio