Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce La libeloj
puce Ĝemil Ksus ESPERANTA BESTARO

Ĝemil Ksus ESPERANTA BESTARO


Bestaro (aŭ bestarlibro) estas resumo de konoj pri bestoj, alinome pribesta kompendio. Bestojn variajn ĝi priskribas, kiel ĝia nomo diras, kun iaj kvalitoj karakterizaj.

Poiome dum la historio, kun la progreso de la sciencoj, oni konsciis pri iu parenceco ekzistanta inter ĉiuj animaloj, inkluzive la homon."La anatomio de l’ homo estas la ŝlosilo de la anatomio de l’ simio. En la animalaj subaj specioj oni povas kompreni la signojn anoncajn de supera formo nur kiam la supera formo estas mem konata" (1859). Marx skribas tion en la sama jaro, kiam Darwin publikigas sian Origino de la Specioj.

Oni povas reciproke skribi, ke la anatomio de l’ simio, inter aliaj bestoj, estas ŝlosilo, kiu malfermas al ni la komprenon de la anatomio de l’ homo. Kaj preter la simio ĉiuj bestoj havas multon al ni instruendan, ne nur "anatomie".

Besto estas "ĉiu animalo escepte de homo" laŭ PIV. Tio ebligas atribui al la adjektivo "besta" la signifon
"kruda aŭ kruela" (laŭ la sama vortaro, inter aliaj). Tiel Ĉekov skribas : "Ju pli la homo estas kruda, des pli bone ĝin komprenas la ĉevalo". En tiu fama proverbo (kies tradukon mi ŝuldas al Nikolao Gudskov) la vorto "kruda" estas ordinare francigita per "besta". Oni tiel povas kompreni "besta" kiel "natura".

Pri la bestoj, iuj malestimaj simboligoj ekzistas de longe. La bildo de la simio en mezepokaj bestarlibroj simbolas la frenezecon kaj vantaĵon de l’ homo. "Simii", nome imiti kvazaŭ simio, estas senteble ofenda. Samaj aferoj troveblas pri la papago, pavo, ŝafo...

Ne ĉiam estis same. Jam ĉe la antikvaj egiptanoj, la simio estas klera skribisto. Multaj primitivaj popoloj havas totemajn bestojn, kiujn ili kultas. Mi provos sekvi tiun modelon, tamen respektante iun signifojn jam tradicie atribuatan en niaj vortaroj.

"Ĉiu similo al personoj reale ekzistantaj estus tute trafa", povus mi skribi okaze de tiu vortareto... Des pli ke la sama persono tutbone povas "lacerti" matene, "soriki" tazgmeze, "azeni" posttagmeze kaj "pigi" kun amikoj vespere, ĉio ĉi ne ĉiam sukcesante "homi"...

***

Aglo. Granda rabobirdo rigardata kiel la reĝo de la ĉielo. Oni ne konfuzu aglon kun vulturo. Tiu lasta, kiu foje povas esti eĉ pli granda ol aglo (ekz. la kondoro), manĝas la kadavrojn ofte ĝisoste. La aglo siavice ne estas ordinare kadavrovoro. 

 "La Granda Homo estas kiel aglo ; ĝi des pli altiĝas, malpli videblas, kaj pro ties grandeco puniĝas del animsoleco" (Stendhal, granda romantikulo). 

Agl/i (ntr). Rilatas al persono malproksimiĝanta el "la komuna grundo", kiam ĝi havas lingvaĵon malfacile kompreneblan de siaj proksimuloj. Iam aŭ tiam, ĉiuj homoj eblas esti tia granda homo, altfluganta aglo, malproksima al aliuloj. De tia "aglo", la farojn, pensojn kaj intencojn oni povas malfacile kompreni. Tiel psikologoj sukcesas malkovri malantaŭ la lingvo de tiu aŭ alia frenezulo grandegan riĉecon. 

 "Ne aglu amiko !", eblas diri dum diskuto, kiam tia fenomeno montriĝas ĉe proksimulo. 

Albatroso. Granda marbirdo vivanta en sudaj oceanoj kaj norda Pacifiko. Fosilioj pruvas, ke ĝi iame vivis en norda Atlantiko. La pli granda de genro diomedea havas la plej grandan enverguron inter birdoj : 3,7 metrojn. Ĝi povas trairi grandegajn distancojn. En 2004, studaĵo montris, ke albatroso trairis 22.545 kilometrojn dum 46 tagoj senripoze.

En samnoma poemo Baudelaire komparas la poeton al tia "princo de la nuboj", kiujn maristoj primokas : tiel bela flugante, la birdo aspektas mallerta lamulo grunde, tial ke : "ĝiaj flugiloj de giganto malhelpas ĝin piediri". 


 Albatros/i (ntr). Povas diriĝi pri ia persono ekstravaganca, de kiu oni tamen havas multon lernindan. 

Anaso. Birdo el la ordo de anseroformaj, kun mallonga kolo kaj egallarĝa beko. La vorto alprenis en diversaj lingvoj la signifon informo malvera, sensacia, kies celo, interalie, estas vendigi paperon ("fake news" en la laŭmoda angla vorto). 

Anas/i (ntr). Trumpeti falsan infomon (vd. Trumpeto). 

 Apro. Sovaĝa porko. "Lango estas apro ; ne eblas ĝin malsovaĝigi" (tahitia proverbo). 

Apr/i (ntr). Subite impeti, ĉu parole ĉu alimaniere, kun reagoj malfacile antaŭvideblaj eĉ de si mem. "Jam antaŭ apri oni pli bone plurfoje turnu la langon en la buŝo kaj la plumon en la inkujo", estas impeti, antaŭenkuri. 
 NB. Multaj homoj balbutas ĉar ili havas grandan internan riĉecon kaj ne kapablas reguligi la eliran fluon de siaj pensoj. 

Azeno. Proksima parenco al ĉevalo kun longaj oreloj. La azeno havas multajn kvalitojn. Samkiel la elefanto, la kamelo kaj multaliaj mamuloj, ĝi havas longajn memorojn kaj povas piedbate danki iaman maliculon longtempe post kiam tiu lasta nocis al ĝi. La "hufbato de la azeno" tiel signifas metafore revenĝajn vortojn, kiun homo lanĉas al alia pli forta, de kiu ĝi ne plu timas la reprezalion.

Ordinare la figuro de la azeno elvokas homon malkleran. Tamen, en sia Besto-Farmo, George Orwell dirigas de la azeno tiun cinikan observon : "Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed iuj estas pli egalaj ol la aliaj". La azeno estas do granda saĝulo, senteble cinika. 


Azen/i (ntr). Simili stultulon por havi fojnon... 

Elefanto. La pli granda surtera mamulo kun dika haŭto (proksimume 2.5 cm). Bonega memoro ebligas al ĝi retrovi malnovajn padojn, akvolokojn. Ĝi kapablas rekoni homan vizaĝon post longa tempo. Tiu dikhaŭtulo havas tamen grandan sentemon kaj povas esti sufiĉe rankora. 

Elefant/i (ntr). Rilatas al ĉiu dikhaŭtulo, kiu kapablas silente elteni batojn, kaj longtempe reteni venĝemon. 

Falko. Rabobirdo. Diversaj subspecioj, kapablas flugi haltade, kvazaŭ helikoptero. Tiu pozicio ebligas pacience gvati la predon (muson aŭ raton), atendante iun malatenton por desupre eksturmi ĝin. 

Falk/i (tr). Gvati la malplej gravajn farojn kaj gestojn de aliulo, por senaverte ataki kiam tiu lasta sin kredas sekura. 
NB. Ankaŭ la muŝbirdo (kolibro) kapablas haltade flugi. 

 Gulo. Mamulo vivanta en la tajgo kaj tundro de nordaj landoj. Samaspekta kiel urseto ĝi tamen ne apartenas al la familio de ursedoj sed de musteledoj. La gulo havas tre grandan forton kompare kun ĝia dimensio, estas tre ruza kiel la vulpo kaj abomenas la malliberecon. 

Gul/i (ntr). Meti sian personan liberecon super ĉio. 

Ĥelepo (dufingra pigrulo). Arba mamulo, konita kiel la plej malrapida animalo en la mondo. Ĝia felo gastigas insektojn kaj algojn, kiuj ebligas kamufladon ; en ĝi povas troviĝi naŭ specioj de papilio kaj kvar de koleoptero. Tiu mamuleto dormas 80% el sia tempo. Ĝia koito daŭras 48 horojn kaj ĝi povas havi unusolan idon jare. La Ĥelepo povus esti la totema animalo de ĉiuj feliĉaj senlaboruloj. 

Ĥelep/i (ntr). Nenifari (vd. lacert/i). 

NB La ĥelepo povus ankaŭ esti la fetiĉa besto de Oblomov, fama heroo de Gonĉarov, kiu trapasas sian vivon en sofo, kaj donas ĝian nomon al la "oblomovismo", miksaĵo de apatio, letargio kaj inerteco. 

Homo … Serĉu la entrudulon... La homo estas mamulo karakterizata de vertikala teniĝo, forte evoluinta cerbo kaj parolkapablo. Laŭ sia propra difino, ĝi celas eskapi el la kategorio de la bestoj. "Drinki sensoife kaj amori ĉiutempe, sinjorino nur tio diferencigas nin el aliaj bestoj" (Antonio, en "La geedziĝo de Figaro" de Beaumarchais).

Antaŭ ol esti, de kelkaj miloj da jaroj, animalo "politika" (zoon politikon bde Aristotelo), la homo estas jam, de la neolitiko, "socia", kaj jam antaŭe, de dekoj de miloj da jaroj, "banda", same kiel la lupo. Karakterizas la nuntempan homon la fakto ke ĝi sistemigis la darvinan porvivan lukton (struggle for life) inter siaj socioj (per la militoj) kaj eĉ interne de ĉiu el ili (per la kapitalisma konkurenco), tiel konsiderinde akcelante la naturan historion. "La Homo estas lupo al la homo" (homo homine lupus) diras Hobbes, kvankam la lupoj ne voras unu la alian. 


Hom/i (ntr). Rilatas al tia speciala karakterizaĵo de la homo, kiu estas la individua konsciiado pri si mem, pri sia mortivo.

 Kamelo. Remaĉanta mamulo el la ordo de parhufuloj, kun unu aŭ du ĝiboj sur la dorso. Ĝi vivas en stepoj kaj dezertoj kaj kapablas longtempe restadi ne trinkante. 

Kamel/i (ntr). Rilatas al kiu ordinare ne drinkas sed kapablas fojfoje (ĝenerale en agrabla kompanio) drinkegi. "Tiun vesperon mi kamelos" ! 

 Krokodilo Granda reptilio de tropikaj landoj vivanta en grandaj riveroj, pli malofte sur la marbordo. 

Krokodil/i (ntr). Rilatas al esperantisto, kiu parolas sian denaskan lingvon en Esperanta medio. 

Kulo. Malgranda insekto el la ordo de dipteroj, kies ino suĉas la sangon de mamuloj kaj birdoj. Ĝia piko kaŭzas malagrablan jukadon. 

Kul/i (tr). Pikadi iun senĉese, do persekuti, turmentadi. 

NB Ni ne konfuzu kulon kaj novkulon. Tiu lasta vorto estas la mallongigo de "nov-konservativulo". De la angla "neocons" la esperanta vorto novkulo ne vere rilatas al "konservativulo", ĉu nova aŭ ne, male al danĝera revoluciulo, ĝihadisto de la merkato. 

Lacerto. Malgranda reptilio, kun mallarĝa kolo, kvar evoluintaj kruroj kaj longa maldika vosto. Ĝi ŝategas ripozi sub la suno sed povas rapidege fuĝi. 

Lacert/i (ntr). Nenifari, iom kiel la ĥelepo sed sub la suno (vd. ĥelepi). 

 Leporo. Granda kuniklo, kun longaj oreloj kaj longaj postaj kruroj, kiuj ebligas al ĝi rapide kaj zigzage saltkuri. "Kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun" (Z) 

Lepor/i (ntr). Zigzage kuri.

La infano : "Diru panjo, kial paĉjo tiel leporas ?"

La patrino : "Ŝŝ ! Donu la kuglojn !" 


Mamulo. Klasano de vertebruloj kun mamoj per kiuj la ino laktonutras siajn idojn. 

 Mamul/i (tr). Laktonutri iun per mamoj. 

Papago. Tropika birdo kun hoka beko kaj ĝenerale okulfrapaj diverskoloraj plumoj. Iuj papagoj (inter aliaj birdoj) kapablas imiti homan voĉon kaj diversajn kriojn. 

Papag/i (ntr). Ripeti regulojn aŭ instruojn senkomprene. 

 Pavo. Birdo el la ordo de galinoformaj, kies masklo povas ventumilforme etendi sian belkoloran voston, kovritan de brilaj, okulformaj makuloj. 
 
Pav/i (ntr). Paradi, fanfaroni. 

Pigo. Birdo el la familio de korvedoj, kun blanka-nigra plumaro kaj tre longaj vostoplumo. La bleka diskutado de tiuj bestoj havas laŭtan, akran kaj lacigan akcenton. 

Pig/i (ntr). Senĉese kaj tedege pigbleki, foje eĉ surdige. "Ĉesu pig(aĉ)i, diras la instruisto al siaj gelernantoj"

Porko. Mamulo tre proksima al homo. "Hundo bojas kaj porko manĝas" (korsika proverbo). Tamen ĝi estas nun ege malestimata kaj malpura dum la homo plejofte pura. Ĝin malsovaĝigante, estas envere ja la homo kiu samtempe malpurigis la porkon. En la sovaĝa mondo la nocioj puro-malpuro ne ekzistas (samkiel cetere tiuj pri la "bono-malbono"). 

Pork/i (ntr). Rilatas al personoj ŝajne sentaŭgaj sed envere ege delikataj. 

Pumo. Arbogrimpa rabobesto de Ameriko kun unukolora flava felo. Ĝi kapablas rapidege kuri kaj subite salti al iu predaĵo kiel ĉiuj felisedoj. 

Pum/i (ntr). Subite eksalti. 

Ŝafo. Remaĉanta besto, kiun oni de longe bredas pro lano kaj viando. La ŝafo estas rigardata kiel emblemo de mildeco, de obeemo kaj de grega imitemo. "La pli granda parto de la E-istoj estas kiel blindaj ŝafoj" (Z). "Por esti senmanka membro en komunumo de ŝafoj, endas antaŭ ĉio mem esti ŝafo" (Einstein). 

Ŝaf/i (ntr). Esti ege obeema, konformisma. Pro diversaj cirkonstancoj tia ŝafema homo bedaŭrinde ne sukcesis trovi sian propran personecon kaj pro tio preferas ĉiam sekvi singardeme la majoritaton. 

Sciuro. Ronĝulo, kun hirthara vosto, kiun ĝi tenas rekta post la dorso. Ĝi grimpas rapidege sur arboj en kiuj ĝi vivas manĝante nuksojn. Tian nutraĵon ĝi kutime stokas antaŭvide al vintro. Kelkaj bankaj entreprenoj emblemigis tiun besteton pro ties ŝparemo. 

Sciur/i (ntr). Esti ŝparema, antaŭvida. 

Soriko. Musosimila mamulo el la ordo de insektovoruloj. Ĝi havas metabolon ege intensa kiu rezultigas altan kardian frekvencon kaj grandegan apetiton. Ĝi devas konstante sin nutri en veka periodo. 

Sorik/i (ntr). Rilatas al kiu sencxese manĝetas. 

Trolo. Monstro de la literaturo de Skandinavio. Kreaĵo iom malamikema povante esti eĉ agresiva. En la sama regiono trolo signas, figursence, ulon kies konduto estas maltrafa, violenta aŭ agresiva. Nun la figursenca trolo estas famkonata ĉiulingve en la interreta medio. 

Trol/i (ntr). Inciti, kvankam la trolado povas origini el mallerteco de la incitato. Eĉ eblas troli laŭ pozitiva celo, nome provoki diskuton pri tia aŭ alia temo por klarigi ion ("El la debato spruĉas la lumo"). Tiukaze, kiu proksimiĝas al la majeŭtiko, oni tamen ne nomas trolo la iniciatoron de la debato. 

Trumpeto. Tiu vorto povus aspekti malkongrua en cxi bestaro. Tamen, en kelkaj lingvoj, trumpeto ne nur rilatas al muzika instrumento sed al diversaj animaloj, ĉu pro ties formo aŭ krio. Tiel la "psofia krepitans" (psophia crepitans) estas nomita "grey-winged trumpeter" (en la angla) "agali trompette" (franca), "trompetero aligrís" (hispana), kaj "Trompetvogel" (nederlanda). Tiu birdo vivas en la tropikaj arbaroj de Sud-Ameriko. La indianoj de Amazonio ĝin malsovaĝigas. Pro sia krio ĝi estas bonega gardanto. 

Trumpet/i (tr). Krome "ludi trumpeton", la verbo povas esti sinonimo de "tamtami" kaj rilatas ankaŭ al brue, malmodeste, diskonigi ion. "Kuracisto en ruĝa mantelo energie trumpetis pri sia propra lerteco" (Z). 

 Urso. Granda, plandmarŝa, preskaŭ senvosta mamulo. El la klaso de karnovorulo ĝi prefere estas oportunista ĉiovorulo, kaj vivadas ĝenerale solece. 

Urs/i (ntr). Rilatas al solemulo, kiu ne ŝatas ke oni perturbas ĝin. 

Vampiro. Komuna nomo de kiroptero (fluganta mamulo). La desmondoteno (vampirvesperto) estas sangosuĉanto el Ameriko. La vampiro estas ankaŭ fabela fantomo, eliranta nokte por suĉi la sangon de dormantoj. 

Vampir/i (tr). Ekspluati ĝismedole. 

Vulpo. Rabobesto ofte kun ruĝbruna felo, pintaj oreloj kaj longa, dika, blankpinta vosto. En nordaj landoj ĝi povas esti blanka, griza aŭ arĝenta. Tre inteligenta, ĝi sin nutras esence per etaj mamuloj aŭ birdetoj. 

Vulp/i (ntr). Ruzi oportunisme.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio