Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto (2012)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Braŝovo, Rumanio (2010)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Kazanlak (2008)
puce Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Antony, Francujo, 2007
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Dinano, Francujo, 2014
puce Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017

Inter la 5a kaj la 6a posttagmeze de la 31a de julio 2017, okazis kunveno de la
Liberecana Frakcio de SAT, en Gimpo, Suda Koreio. Kani kunordigis la kunvenon, kaj
li komencis klarigante la funkciadon de la frakcio : ĝi havas dissendoliston, ĝiaj
membroj kunvenas en ĉiuj kongresoj de SAT, kaj kelkaj membroj verkas artikolojn por
la revuoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo. Foje tiuj artikoloj estas subskribitaj de la
Frakcio, kaj foje de ĝiaj membroj inidividue. Kani ankaŭ emfazis ke tiu Frakcio estas
orientita ĉefe al membroj de sindikatoj, al liberecanoj kaj al anarkiistoj, sed ĉiuj estas
bonvenaj partopreni de ĝiaj kunvenoj. Li ankaŭ instigis nin aperigi artikolojn pri la
agadoj de la Frakcio en ne-esperantistaj revuoj, por disvastigi la agadojn de Esperanto,
de SAT kaj de la Frakcio.

Oni demandis ke ni prezentu nin al la ĉeestantoj. Kelkaj el la plej interesaj detaloj de
tiuj priskriboj : Kani diris ke li estas membro de sindikato CNT en Hispanio, al kies
sidejo li iras unufoje semajne por ĉeesti kunvenojn kaj debati kun homoj, kaj li parolas
pri Esperanto kiam li havas ŝancon fari tion : "Anarkiistoj kaj kelkaj sindikatanoj en
Hispanio ofte favoras Esperanton, kvankam multaj el ili ne vere lernas la lingvon.
Tamen, kelkaj sindikatanoj estas favore al ĝi, kaj ili kutime bonvenigas artikolojn pri
Esperanto kiam mi verkas pri ĝi al iliaj revuoj, aŭ kiam mi tradukas SAT-protokolojn kaj
rezoluciojn al la hispana.” Eĉ se homoj ne decidas lerni Esperanton tiel, tio helpas
antaŭenigi Esperanton, ĉar sciigas homojn pri la ekzistado de Esperanto kaj pri la
subteno de multaj esperantistoj al la luktoj de laboristoj.

Ĵomo ankaŭ prezentis sin, kaj diris ke li estas instruisto kaj partoprenas en agadoj de la
sindikato de instruistoj en Francio. Li estas radikale kontraŭ la fakto ke la franca polico
perfortas krimulojn kaj akuzintojn kaj devigas ilin provizi DNA-on kaj genetikajn
informojn por la registaro. Poste, Annie diris ke ŝi partoprenas en agadoj por subteni
rifuĝintojn. Poste, Alberto diris ke li ne estas membro de sindikatoj, sed li estas ano de
la komunista partio en Kubo, eĉ se li ne estas tiom aktiva en ĝi. Li ankaŭ emfazis : "Tiu
estas la unua fojo ke mi venas al la kongreso de SAT, kaj mia celo ĉi tie estas partopreni
debatojn, lerni, kunhavigi informon kun homoj el la tuta mondo, kaj alporti la ideojn
kiujn mi ricevis ĉi tie al Kubo, por ke mi povu prezenti kelkajn ideojn al mia grupo de
amikoj kaj kunhavigi ion kiun, por ni, estas nova“.

Kelkaj el la ĉeestantoj manifestis sian deziron estis aligita al la dissendolisto de la
Liberecana Frakcio por ĉeesti en ties debatoj, kion oni faros baldaŭ.

Gimpo, 31a de julio 2017, Gijermo kaj Kani

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio