sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Kolomano Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo (rimpoemo)

laŭ fablo de Ezopo


 
 
65. LAŬ ĈIES PLAĈO

La patro kun la juna filo
azenon portis al foiro.
La patro en la selo sidis,
la filo la azenon gvidis.

Survoje venis hom’ renkonte,
kaj tre indignis : “Estas honte !
Jen viro en la sel’ komforta,
dum marŝas la infan’ malforta.”

La patro, je l’ indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
de la azeno do descendis
kaj rajdi sian filon sendis.

Sed ree venis hom’ renkonte,
kaj tre indignis : “Estas honte !
Jen knabo en la sel’ komforta,
dum marŝas la aĝul’ malforta.”

La knabo, je l’ indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
do saltis de l’ azena dorso.
Nun ambaŭ marŝis, sen rimorso.

Sed venis homo, miris multe,
kaj kriis:”Vere, estas stulte !
Dum vi lacigas vin per marŝo,
promenas la azen’ sen ŝarĝo.”

Do, kion fari ? Patro, filo
demandis sin kun maltrankvilo.
Interkonsilis kaj decidis :
Nun ambaŭ en la sel’ eksidis.

Sed ree venis hom’ renkonte,
indignis ege : “Estas honte !
Sur povra besto ŝarĝ’ duobla !
Fi, kia kruelec’ malnoblaj !”

La du, en malesper’, per ŝnuroj
l’ azenon ligis ĉe la kruroj,
kaj ĝin per stango traŝovita
plu portis kun klopodo ŝvita.

Sed venis hom’ kaj ĝis eksceso
ridante kriis : “Jen frenezo !
Azenon vivan oni portas !
Ho ve, mi de ridego mortas !”

La patro diris al la filo :
“Mi estas vere sen konsilo :
Ĉu la azenon do mortigi,
aŭ nin ĉe kol’ sur branĉon ligi ?”

 
Sama rubriko :


puce La karoto (fablo el instrulibro de István Szerdahelyi)

puce Nigra Okulo : Kriegas - Kial ? Pro kio tio estas tiel ? (fablotraduko)

puce Kolomano Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo (rimpoemo)

puce Nikolao Nekrasov : Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto (fablopoemo)




Supren