Revoj estas kiel mevoj,
ne eĉ pensas do pri devoj.
Ili tentas eĉ la decon,
la plej belan edzinecon.
Revoj ja flugilojn donas ;
sed la sobra viv’ admonas :
"Restu, hom’, prefere hejme,
kion ajn vi revas eme.
Kiel ajn sopiro logas,
la espero vin mensogas.
Hejme estas varma forno
kaj ne revo nur sen dorno."
Tamen revoj tre necesas,
tion mi kun ĝoj’ konfesas,
Se ne estus mevaj revoj,
restus al ni nur la devoj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.