Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Eŭgeno Miĥalski : Plena Poemaro
puce Miĥalski : Al troaj idealistoj
puce Miĥalski : Ajno
puce Miĥalski : Danco de skeletoj
puce Miĥalski : Diplomatoj kunsidas... La borso gvidas
puce Miĥalski : El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"
puce Miĥalski : Fajro kuracas
puce Miĥalski : La espero
puce Miĥalski : Mi stelojn jungos
puce Nikolaj Stepanov : Pri vivo ka morto de Eŭgeno Miĥalski (artikolo)
puce V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ : Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj
puce Vladimir Kornilov : Pri vivo kaj morto de Eŭĝeno Miĥalski

Miĥalski : Al troaj idealistoj

rimpoemo



Al troaj idealistoj
E. MIĤALSKI

Ne flugu tro en altajn, altajn sferojn,
ĉar des pli akra tiam estas fal’ al ter’,
ĉar troviĝante tiel longe en aer’,
vi profundiĝas en ĥimerojn.

Ne flugu for de l’ viv’, de la postuloj
de l’ kor’, anim’ moderigitaj de la mens’ ;
ne cedu tro al fantazia loga pens’,
ĉar ĝi eraras en nebuloj.

Ne flugu vante for de fundamento,
de la firmec’, solid’, bazitaj sur faktar’,
ĉar ne satigos vin transnuba di-nektar’,
dum en stomak’ orgenas vento.

Ne pensu vi, ke mi malŝatas flugon ;
al flugo alten ne sufiĉas nur arog’
kaj se precize vi ne scias pri l’ apog’ —
vi riskas trafi en la jugon.

Jes, en la jugon, jes ! Vi perdos sperton,
vi perdos scion pri la vojoj de la viv’,
vi, blindigite nur parolos kun naiv’,
neniam scios vi ja certon.

En monda viv’ fariĝos vi solulo,
malvarmon sentos vi, trenante vivon nur,
kaj inter ni kaj vi stariĝos bara mur’ ;
vi estos homo de formulo.

Kaj ni varios, bolos en kaldrono
de vera viv’ de ĝoj’, turmento kaj pasi’,
partumos ni etapojn ĉiujn de soci’
kaj venos per vivad’ al kono.

Kaj vi flugpendu tie, en malpleno,
for de la tera viv’, ĉasante al vizi’,
ĝis lasos forto vin kaj serĉa energi’,
ĝis venos kruda viv-kompreno.



Publikigita en Sennaciulo, julio 1924




 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio