Ĉeestis ĉirkaŭ 15 homoj dum la kunveno, kiu okazis la sabaton 10a de aŭgusto en Barcelono, de la 9a30 ĝis la 10a30, dum la 92a SAT-kongreso.
Ni parolis pri kiel ampleksiĝis la verdula movado ekde pasintjare. Ekzemple en Germanio, hodiaŭ la ekologia partio estas la plej multnombra. Kaj dum la lasta eŭropa balotado, tiam unu triono de la seĝoj estis gagnitaj de la verduloj. Eĉ dum la lasta UK, la ĉefa temo estis ekologio kaj ĉe la komunisma frakcio oni ankaŭ parolis pri tio.
Ni proponis redakti unu artikolon pri ekologiismo por ĉiu aperota numero de Sennanciulo. Kolapsologio estis elektita temo por printempo en tuta dosiero. Guy Martin proponas sin kiel referenco por tio. Dieter proponas skribi artikolon pri kiel okazas nuntempe en Szislano.
Ni parolis pri proponi karavanon por vojaĝi pli ekologie venontjare. La demando estis : « ĉu vojaĝi foren por partopreni SAT-kongreson estas ekologie ? »
Ni parolis pri la limigoj kiujn oni travivas dum la ĉiutaga vivo kaj ke eĉ se ni ne ĉiam ekologie agadas, tiu ne signifas ke ni ne estas verduloj.
Ni legis la regulojn de W. Guenther :
« 1. Pripensu ĉion !
2. Ne akceptu la malsaĝan !
3. Reciklu viajn diojn !
4. Reuzu eĉ la plej etan !
5. Riparu, riparu, riparu !
6. Reduktu ! »
Ni ankaŭ proponis montri sin kiel esperantistoj ĉe la grandaj ekologiaj bataloj kaj proponi al esperantistoj partopreni tiajn batalojn.
Ni ankaŭ parolis pri printi flugfoliojn por varbadi kaj afiŝi konsilojn ie ajn en la kongresejoj por ŝanĝi la kutimojn.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.