Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Earth First - Verda Fronto
puce Kiel liberecana vivi - Kribo
puce Kio estas Anarkio
puce Klasbatalo : vorto, ideo, koncepto ? - Djemil Kessous
puce La infero - Pancho
puce Maldekstra Naciismo aŭ kiel trompi koncepton- Jakvo Schram
puce Naciismo, internaciismo, sennaciismo - Jakvo Schram
puce Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kiun oni devas elimini ! - Jakvo Schram
puce Nepre legu la 1-a de majo de Louis Paul Boon
puce Por tiuj, kiuj kredas ke nekredi eblas. Laikeco - Kribo
puce Pri la historio de CNT-Francio - Ivo Peyraut
puce Pri uzado de la angla en Eŭropaj universitatoj - Jakvo Schram

La infero - Pancho

Mi estas Abdellah : Abd Allah, servisto de Allah. Pseŭdonimo aŭ vera nomo ? Ĉu gravas ? Cetere, mi estas produkto de la eŭropo de la blankuloj, de okcident Eŭropo.
Jes, mi naskiĝis en Eŭropo, gravas nek la loko nek la lando. Miaj gepatroj estas Marokanoj. La problemo estas : mi ne sentas min Eŭropano, mi ne sentas min ano de Eŭropo, eĉ pli : mi fekas sur vian Europon, vian landon.

Ne, mi ne reiros al Maroko. Mi havas brunan haŭton, mi estas juna, havas krispajn harojn, malŝatas policistojn kaj ĝendarmojn, kraĉas kontraŭ rasistoj, nenion por perdi mi havas. Jes, pro mi blankuloj transiras la straton pro timo esti atakata. Pro mi ili fekas en pantalono, kiam ili vidas min kun la kompanoj, parolantaj sur stratangulo. Pro mi ili aĉetas sistemojn, kiuj alarmas ilin, kaj duoble sekurigajn serurojn. Jes, kara, pro mi la justigaj juĝistoj de la lando elpensis leĝojn, statutojn kaj ordonojn, pro mi ili dungis pli da policanoj, ĝendarmoj. Pro mi ili kreas novajn leĝojn, kiuj subpremas min, katenas min.

Pro mi ploras mia patrino.

Kiom da homoj furiozas, legante la tekston ! Kiel profunde Abdellah povas esti en problemoj pro la teksto ! La demandojn vi konsideru valornormo por vi mem (la leganto), la rasisto, la protektanto de la blanka raso, la protektanto de la rasisma subpremsistemo. Imagu, ke la vortojn vi aŭdus de iu germana anarĥiisto aŭ de franca marksisto. Ĉu vi vere ankaŭ tiam tiel furiozus ? Jes, ĉu vi ne estas la "specialisto pri aferoj de migrantoj" ?

Eŭropo laborigis mian patron preskaŭ ĝis morto. Li kunkonstruis Eŭropo,, la malagrabla laboro estis por li. Ne por lernadi li venis al ĉi tie, labori li devis kaj laŭeble por kiel eble plej malmulte da mono.

Onidire, ni vivas nun en ekonomia krizo, fabrikoj fermiĝas kaj translokiĝas al malplimulte kostaj landoj. Miloj da laboristoj perdas laboron kaj la grandaj entreprenoj gajnas miliardojn. Mia patro apartenas al la restaĵo de Eŭropo - mia patro kaj ankaŭ la infanoj.

Mia patro ne parolas la lingvon de la lando, oni diras. Sed ankaŭ ni, la infanoj kiuj bonege regas la lokan lingvon, ne trovas laboron. Senlaboreco estas la silogismo. Cent milionoj da Marokanoj, nur en Eŭropo. Imagu okdek milionojn, kiuj forprenas la laboron de honestaj, toleremaj eŭropanoj ! Milionojn da fremduloj (ne blankaj), kiuj venas nur por profiti de nia sociala sekureco, kiu fakte apartenas al la kompatindaj blankuloj !

Mia patro laboris pli ol 20 jarojn ĉi tie, loĝas ĉi tie de pli ol 30 jaroj. Pri tio, kion li kunkonstruis, ni legas nenie ajn, oni ne mencias tion, do ne pensu, ke iam oni dankis lin pro la farita laboro. Miloj da Marokanoj batalis por liberigi la kontinenton el la Hitlera infero. Kaj kion Eŭropo faras ? Ĝi senlaborigas nin hontigas, humiligas nin kaj kondamnas nin pro la fakto, ke oni ne volas doni al ni laboron, ke ni estas elpelataj. Niajn infanojn oni detruas per rasismo kaj oni forprenas ĉiun formon de propra aŭtoritareco kaj digno. Oni klopodas malligi ilin de la propraj moroj kaj kredoj, esperas, ke ili batalos kontraŭ la propra edukado. Ili estas tenataj vagantaj en socio, kiu ne donas al ili edukadon, distron, diplomon, liberan tempon, laboron,nu, simple dirite : estontecon. La nuraj Marokanoj, kiujn oni akceptas, estas tiuj, kiuj agas eŭropece, kiuj estas la paroltubo inter la maroka socio kaj la mondo de la blankuloj, tiuj, kiuj adaptiĝis al la idearo de la granda blanka ulo, tiuj, kiuj akceptis la supremon.

Jes, mia gepatroj faris ĉion, por ke ni ne estu tro vunditaj de la sistemo, sed ili ne havas la rimedojn aŭ monon de la burĝa klaso, ili havas la proprajn suferojn. Jes, miaj gepatroj amas nin, sed eŭropo ne permesas, ke mi amu ĝin. Fine, mi eĉ ne plu kapablas ami miajn patron kaj patrinon. Mi sentas malamon, venĝemon, ne nur kontraŭ la instruistoj, kiuj daŭre subtaksas min kaj eĉ rasisme traktas min, sed venĝemon ankaŭ kontraŭ la policanaro, kiu kulpigas min, kaj kiu ne forgesas turmenti min, venĝemon kontraŭ la estroj kaj subestroj, kiuj diras al mi :"Pardonu, sed ni ĵus trovis taŭgan kandidaton por la laboro..." dum fakte ili volas diri nur : "iru for makako !"

Eŭropo, mi kulpigas vin pro ŝtelado, ŝtelado de mia patra estonteco kaj de mia historio. Vi perfortas mian propran aŭtoritatecon, dignon kaj indentecon. Mi kulpigas vin pri homrabo, homrabo kontraŭ neplenaĝuloj al prizonoj, homrabo kontraŭ tiel nomataj krimuloj, kiuj pro la samaj faktoj ricevas dekoble pli altan punon ol la blankuloj.

Eŭropo, mi kulpigas vin, kaj scias ke Li decidas la justan momenton. Ĉar kredu min, se Li efektive ekzistas, la punon al Eŭropo mi arde deziras.

Tradukis kaj prilaboris anoj de
Progresema Esperanto-Forumo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio