“Vakcinu viajn bubojn” kontraŭ “ĉesu manĝi viandon”
Tekstoj/ligoj rilate vegetarismon
Raporto pri kunsido de Vegetara Sekcio de SAT k rilata agado dum SAT-kongreso en Gimpo
Monda Tago por la Fino de Speciismo
SAT-Vegetara Sekcio en la Monda Tago por la Fino de Speciismo
Fonto :
https://questionsanimalistes.com/
Distingi inter bona instigo kaj malbona
Aperinta originale je la 04a de aprilo 2020 en La Eko (L’Amorce), revuo kontraŭ speciismo
aŭtoris Florenco Delerio (Florence Dellerie), elfrancigis Markovo-Vito 35521 por Vegetara Sekcio de SAT
Legodaŭro : 7 minutoj
Ni konas la diferencon inter “la bona kaj la malbona ĉasisto”. Ni malpli konas la diferencon inter “la bona kaj la malbona instigo”, tamen samspecaj : estas tiu, kiun oni laŭdas, kaj tiu, kiun oni kontraŭas, kvankam ne kapablas pravigi ĝin klare. Jen analizo de rimarkinda duobla normo.
Per “instigo”, mi celas ĉi tie ĉian rekomendon, ordonon aŭ preskribon, kiu indikas tion, kion endas fari aŭ ne fari. En niaj socioj, egale ĉu ili aperas en privata aŭ publika kadro, moralaj instigoj estas ĉie, eĉ se ne ĉiam rekonataj kiel tiaj.
Inter tiuj, kiuj estas plej videblaj en la publika spaco, kampanjoj de la saninstancoj celantaj plibonigi vivkvaliton, redukti homajn suferojn aŭ mortadon, estas ĝenerale pozitive perceptataj, notinde en scienculaj kaj skeptikismaj medioj, kiuj havas zorgon pri racieco kaj principoj de kritika pensado. Ĉi tiuj kampanjoj estas konsiderataj kiel normalaj, utilaj, eĉ vivogravaj : plejmulto de homoj efektive deziras, ke malsanoj kiel gripo, aidoso, diabeto, korvaskulaj difektoj aŭ kanceroj estu pli bone flegataj, kaŭzu malpli da sufero kaj ne plu mortigu. Plejmulto de la homoj deziras vivi pli bonfarte kaj bonteni sian vivokonforton, kaj opinias do tute dezirinde kaj legitime, ke institucioj kaj diversaj aliaj instancoj disvastigas tiaspecajn etikajn preskribojn al la tuta loĝantaro.
Notindas, ke granda kvanto el tiuj kampanjoj estas vortumitaj kun u-formo, lasante neniun dubon pri ties preskriba eco : “Donu vian sangon ekde nun”[1] ; “Jen estas gripa sezono. Vakciniĝu”[2] ; “Vi trinkas iom da, ĝi multe da. Neniom da alkoholo dum gravedeco”[3]. Aliaj estas krude prezentitaj faktoj kun celo ŝoki ; tiel estas ekzemple pri la frapaj kaj maltrankviligaj mesaĝoj legeblaj sur tabakopakumoj, kiuj sobre indikas : “Fumi mortigas” (ĉi tie ni notu la troigan ĝeneraligon, al kiu kondukas elekto de tre mallonga frapfrazo, ĉar fumi ne nepre mortigas tiun, kiu fumas) aŭ “Fumi povas okazigi morton malrapidan kaj dolorigan”[4].
Tamen, ŝajnas, ke multaj ne konsideras tiujn mesaĝojn neneŭtralaj instigoj aŭ politikaj mesaĝoj subkomprenitaj pro ne „fundamentitaj per“ aŭ io simila ? ideologio nepre subjektiva kaj engaĝita. Malfacile eblus kontraŭmeti al strukturoj aŭ homoj, kiuj estigas tiujn sanflegajn mesaĝojn, ke "moralo estas subjektiva", aŭ ke malutili – aŭ ne – al homa sano kaj vivo rilatas al persona elekto, elekto, kiu do devus okazigi neniun etikan rekomendon al tuta loĝantaro, pro principo de "respekto de individuaj liberecoj".
Ni ĝenerale ne faras al ni tian demandon, kaj kompreneblas : la deziro protekti homan sanon kaj la sociaj klopodoj, kiuj sekvas de ĝi, estas konsiderataj normalaj, naturaj, spontane akcepteblaj. Ni tuj kuniĝas al la ideo, ke sufero kaj morto estas malutilaj fenomenoj por tiuj individuoj, kiuj ilin spertas, kaj ke estas dezirinde minimumigi ilian intensecon aŭ ilian trafecon. Almenaŭ en tiu ĉi preciza kadro. Kiam la rekomendoj aŭ instigoj koncernas aliajn animalojn, nia percepto radikale ŝanĝiĝas.
La duobla normo
Kiam etikaj preskriboj, kiuj aperas antaŭ ni, kolizias kun niaj mensaj skemoj, nia komforto aŭ pli ĝenerale nia socia vivo tro preme, kiam la ŝanĝoj, kiujn ili implicas, estas tro malfacilaj, ni ĝenerale klopodas tra malsamaj vojoj fuĝi. Ilin konsideri engaĝitaj instigoj malmulte kredindaj, subjektivaj kaj neneŭtralaj, estas unu el tiuj rimedoj.
Ĉi fenomeno ankaŭ percepteblas en iuj asertoj vortumitaj kun celo instigi difinitajn kondutojn : “Fumi mortigas” do aperas kiel mesaĝo pri publika sano, utila kaj legitima, dum “Manĝi viandon mortigas” aperas kiel mesaĝo engaĝita aŭ kiel admono defendanta ekstremisman kaj superfluan moralon. Ne gravas tie ĉi, ke la mencio koncernas propran sanon aŭ tiun ĉi de la individuoj, kiujn ni manĝas, aŭ kies rezulton de ekspluatado aŭ mortigo ni konsumas : temas pri samspecaj asertoj. Kiuj tamen ne estas interpretataj samvoje.
Plibonigo de tio, kion ni nomas publika sano – centrita sur homa sano – tamen ja estas politika projekto, ĉar moralaj starpunktoj ne havas materian ekziston kiel fizikaj fenomenoj. Tiu ĉi klopodo efektive deiras el ideologio, kiu konsideras dezirinda minimumigon de ĝenoj spertataj de homoj kaj celadon de komforto, bonfarto, plezuro kaj, pli vaste, strebadon al ilia feliĉo.
Ni do lokas en malsamajn mensajn kategoriojn ("akceptebla" aŭ "ne akceptebla) elementojn, kiuj tamen estas samspecaj (moralaj instigoj).
La koncepto pri “nutraĵa ideologio” deiras el simila skemo
La fenomeno pri duobla normo ankaŭ videblas en la maniero, kiel ni aliras iujn demandojn rilatajn al nutrado, hodiaŭ ligitajn al ekspluatado de aliaj animaloj por homaj nutraj interesoj.
Homoj, kiuj kritikas veganismon asertante, ke neceseco komplementiĝi per B12-vitamino estas trafa argumento por pruvi, ke vegetaĵaj dietoj ne estas dezirindaj (ĉar "nepre mankokreaj"), kutime nenion komentas pri la ĝeneraligita komplementado per jodo ĉe loĝantaro en industriaj landoj tra konsumado de laktaĵoj, ovoj aŭ riĉigita salo.
Ni ĉi tie precizigu – la informo estas ne multe konata –, ke laktaĵoj konsistigas grandan fonton de jodaj provizoj en la dieto de industriaj landoj, ne ĉar jodo nature troviĝas en ili, sed ĉar komplementado de nutraj porcioj ĉe la animaloj ekspluatitaj tiukampe pliigas la proporcion de jodo en lakto. La procezo pri mampinta purigado de bovinoj inkluzivanta uzadon de produktoj forte joditaj ankoraŭ pliigas tiun proporcion per transhaŭta kontaĝo. Ankaŭ birda bredado estas koncernata de tiuj komplementadoj. Ni ankaŭ notu, ke en Francio komplementado per jodo de salo estas permesita ekde 1952 de la publikaj institucioj kun la celo batali kontraŭ iuj malsanoj kaŭzitaj de manko je jodo (kropo, kreska malfruo, mensaj misaĵoj...).
Sen tiuj pluraj procezoj, provizoj de jodo en tiuj samaj loĝantaroj ne estus garantiitaj kaj mankoj sekve oftus. Tiuj ekzemploj montras, ke inklino konsideri dieton laŭdire “klasikan” aŭ “tradician” sufiĉa per si mem, kaj male, vegetaĵajn dietojn nutradaj ideologioj (subkomprenite, tendencoj aŭ modoj nepripensitaj kaj eventuale danĝeraj) ripozas sur malfirma bazo. Ĉia dieto povas ricevi la kvalifikon ideologia, ĉar sin nutri implicas fari elektojn. Ke tiuj elektoj estas deciditaj pro rekomendoj de saninstancoj, deziro malpli malutili, deziro reiri al la naturo, gastronomiaj interesoj aŭ tradicioj, ŝanĝas nenion al la afero.
Forlaso de fundamentaj principoj
Ĉi tiu duobla normo montriĝas plej okulfrape sub plumo de homoj kutime defendantaj ideon, ke scienco ne havas ideologion, notinde sine de nuntempaj skeptikismaj komunumoj. Defendi tiun principon estas sane, ĉar eĉ se forigo de ĉia subjektiveco ne eblas, inkluzive en la rigora kadro, kiun trudas la scienca metodo (inter aliaj eblaj biasoj ni povas citi unuan subjektivecon en la selektado de fenomenoj, kiujn oni decidas studi, kaj tiuj, kiujn oni ne studas, aŭ malmulte), ĝi ebligas limigi la influon de opinioj kaj kredoj dum esplorado.
Laŭ tiu ĉi principo, la ĉapitro de la raporto de ISKŜ (Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo) asertanta, ke la dieto, kiu havas plej multan reduktokapablon pri forcejefikaj gasoj (FEG), estas vegetaĵismo[6], ne devus esti interpretita kiel ĝenerala rekomendo ĉesi produktadon kaj konsumadon de bestodevenaj produktoj, sed kiel simpla fakto. Kaj ĝuste tiel multnombraj gravuloj, notinde ĵurnalistoj laborantaj pri sciencaj temoj, rigardis la raporton, tiuokaze akuzante homojn, kiuj eldiris rekomendojn celantajn promocii malpliigon aŭ ĉesigon de monda konsumado de bestaj produktoj, pri falado en “prozelitismon” aŭ “veganan aktivismon”, kaj firme memorigante, ke scienco ne estas preskriba. Sed, kiam en oktobro 2019, studo ŝajnis dubindigi malbonajn efikojn de ruĝa viando por homa sano[7] (studo intertempe mem dubindigita pro sia perfektigebla metodologio), iuj el tiuj samaj gravuloj rapidis eltiri preskribojn aŭ instigojn kiel “ne ŝanĝu vian konsumadon” aŭ “nenio pravigas, ke ni reduktu nian konsumadon de ruĝa viando”[8], tiel sturmante al hasta kaj senrezerva disvastigo de publikaĵo, kiu kontraŭas sciencan interkonsenton tamen forte establitan, kaj samtempe forbalaante sian ŝajnan ligitecon kun la fundamenta principo pri foresto de partianeco rilate al sciencaj publikaĵoj.
Necesas agnoski : pli facilas eltiri moralajn preskribojn de sciencaj faktoj, kiam tiuj faktoj konfirmas niajn opiniojn, kredojn, konvinkojn, inkluzive kiam oni konsideras sin mem racia persono. Ŝajnas do oportune, por pli da rigoro kaj intelekta honesteco, remeti en perspektivon tiun skemon kaj akcepti la ideon, ke ni moralumas, kiam ni tion faras, kaj ke ni praktikas aktivismon, kiam ni aktivismas.
Ĉar kiam ni asertas, ke “vakcino kontraŭ aidoso estus mirinda, ĉar tio ebligus ŝpari milionojn da vivoj”, ni enkadriĝas en moralan ekvivalenton de jena aserto : “fino de bredado kaj de buĉejoj estus mirinda, ĉar ĝi ebligus ŝpari milionojn da vivoj”. Konsideri, ke nur unu el tiuj du frazoj estus ŝoka, ekstremisma, radikala aŭ prozelita, devus konduki al jena demando : ĉu vere mi la moralajn instigojn forĵetas ? Aŭ ĉu tiuj moralaj instigoj kolizias kun miaj kredoj ?
Florenco Delerio estas aŭtorino kaj scienca ilustristino, keinto de la retejo Animalismaj demandoj (https://questionsanimalistes.com/), kronikanto ĉe Nonbi-Radio (https://www.nonbi.fr/) kaj kunfondinto de la Projekto Meduzoj (https://projet-meduses.com/). Ŝi aktivas por konsiderado de interesoj de sentivuloj kaj por promocio de kritika pensado.
Fonto (fr) : https://lamorce.co/vaccine-tes-mioches-vs-arrete-la-viande/
La Eko ne nepre dividas la starpunkton de siaj kunlaborantoj.
Se vi deziras kritiki aŭ disvolvi ĉi tiun artikolon, vi estas invititaj tion fari (franclingve) ĉe la fejsbuka tiucela paĝo aŭ proponi tekston por publikigo (lamorce@riseup.net).
NDLT : se vi deziras peradon por francigi vian kontribuon, turnu vin al la Vegetara Sekcio (pimskrabo@yahoo.fr).
Notoj :
– 1. Mediata kampanjo pri konsciigado pri sangodonado kondukita de la Franca Institucio pri Sango (Établissement français du sang, EFS)
– 2. Rekomendo de la Ministerio pri Solidareco kaj Sano en Francio
– 3. Kampanjo de Publika Sano Francio (Santé publique France) kaj de la Interministeria Misio pri Luktado kontraŭ Drogoj kaj Dependigaj Kondutoj (Mildeca), en la kadro de la Monda Tago pri Konsciigado pri Sindromo de Feta Alkoholigo
– 4. Averto pri la tabakpakumoj en Francio
– 5. Sciigo de la Nacia Agentejo pri Sana Sekureco de Nutrado, de Medio kaj de Laboro rilate al konsekvencoj de praktikoj pri besta nutrado sur proporcio de jodo en besta produktoj destinitaj al homo, Jurraporto n-ro 2005-SA-0300, 18a de oktobro 2010
– 6. Speciala ISKŜ-raporto pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Pejzaĝo, ISKŜ, aŭgusto 2019
– 7. Konsumado de Netransformita kaj Transformita Ruĝa Viando : Dietaj Gvidliniaj Rekomendoj de NutroRekomenda Kungrupiĝo (NutriRECS Consortium)
– 8. "14 esploristoj [...] konkludas, ke nenio pravigas reduktadon de nia konsumado de ruĝa viando", G. Vosnero (Woessner), politika, ekonomia kaj scienca ĵurnalisto por La Punkto (Le Point), Tvitero, 19-09-30
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.