Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Liberpensula Frakcio

Eŭgeno Lanti

Gazeto de la departemento Manche, la 21an de julio 2006


Saint-Sauveur-le-Vicomte (normandia urbeto)

Eugène Adam, civitano de la mondo, naskita en Néhou (Neu, vilaĝo proksime al St-Sauveur) la 19an de julio 1879.

Laŭ la plejmulto inter ni, Eugène Adam apartenas al la fame konataj anonimuloj. Tamen, tiu naskiĝinta en Néhou, kies la 127a datreveno okazas precize la 19an de julio, havis eksterordinaran destinon. Liberpensulo, fama esperantisto, li estas prezentita al ni de frato Marc (Mark), erudicia trapano, kiu interesiĝis pri la vivo de tiu kiu nomis sin Eugène Lanti.

Kiom da loĝantoj estis en Néhou en 1879 ? Ne pli, sed eble ne malpli ol la nunaj kvarcent kvardek.

Je tiu dato, akurate la 19an de julio, naskiĝis Eugène Adam, filo de lignoŝuisto kaj de eŭskodevena patrino.

Li povus daŭrigi la metion de sia patro aŭ tiun de sia onklo forĝisto, fariĝi kultivisto, sed rapide li elektis alian vojon kiu frue malproksimigis lin de sia normanda vilaĝeto.
Tiun liberpensulon, esperantiston altgrade kompetentan, priskribitan en la enciklopedioj kiel la ĉefa fondinto de la « sennacia » asocio kiu plu ekzistas, frato Marc, monaĥo dependanta de la abatejo de Bricquebec sed responsanto de la porkaĵ-ateliero de Trapo en Chef-du-Pont, malkovris lin kiam li mem, komence de la 90aj jaroj, eklernis Esperanton, la konatan internacian helpo- lingvon kreitan en 1887 de iu Zamenhof, judo el Varsovio. La lingvo Esperanto estas nuntempe uzata de ŝajne 10 milionoj da homoj en la mondo. Ekzistas esperantista grupo en Cherbourg.

« Eugène Adam estis eksterordinara ulo, kun fantazia flanko kaj ege forta personeco, kiu bedaŭrinde esprimiĝis per lingvo tutmonda en ĝia praktiko sed limigita en ĝia disvastiĝo », klarigas frato Marc. Ekde la infaneco, « aperis ĉe Eugène Adam vigla inteligenteco kaj necedigebla karaktero ». Ĉar lia patro kontraŭis la daŭrigon de liaj studoj, li foriris kaj fariĝis lignaĵisto-metilernanto en Bricquebec, poste en Valognes kaj en Rouen.

Tri dramoj markis lian junaĝon kaj forĝis lian karakteron. « La unua estis la morto de lia fratino kiam ŝi estis graveda de viro kun kiu ŝi estis edzinigita ĉar li estis riĉa ». Pro tio li sentis abomenon pri la mondo de la mono.

La dua estis ligita al la religio. « En la biblioteko de Valognes, li provis, aparte dank’ al la legado de la Biblio kaj de la Evangelioj, trovi la respondojn al la demandoj kiuj turmentis lin ». Ve !

Ili nur pligrandigis liajn dubojn. « Kaj tiu forlaso de la kristana fido kreis ĉe li turmenton kiu ne kvietiĝis ».

Eugène Adam serĉis tiam en la anarkia movado « lumojn por sin gvidi ». Ĝis la tria dramo : la unua mondmilito. « Flegisto ĉe la fronto, li deziris flegi la francojn same kiel la germanojn, kio kaŭzis al li la malamikecon de ambaŭ flankoj, al kio aldoniĝis la returniĝo de la anarkiistoj, kiuj antaŭe kraĉis sur la flagon, kaj kiuj subite fariĝis patriotoj. Tiu sinteno indignigis lin », diras frato Marc.

Poste, li malkovris kaj lernis Esperanton apud katolika pastro, abato Lecomte. Estis revelacio. De 1921, daton je kiu, post oficiala anonco de la morto de Eugène Adam, li nomis sin Lanti (kiel l’ anti-ĉio), ĝis 1935, li trairis Eŭropon kaj li seniluziiĝis pri komunismo al kiu li estis aliĝinta ekde la armistico.

De 1936 ĝis 1947, dato de sia « vera » morto, li trairis unu post la aliaj la esperantistajn grupojn : en Hispanio, Portugalio, Azio, Aŭstralio, Sud-Ameriko... « Tiel li realigis sian revon fariĝi civitano de la mondo, aparteni al neniu lando », rimarkas frato Marc.

Intertempe, la knabo de Néhou frekventis famajn homojn. La angla beletristo Georges Orwell, ekzemple, vizitis lin kiam li ĉeestis en Parizo.

« Mi interesiĝis pri Eugène Adam (ndlr : kiu fakte iam planis esti monaĥo en la abatejo de Bricquebec !), ĉar kiu interesiĝas pri la historio de Esperanto, tiu neeviteble renkontas al Lanti kiu estas unu el la plej gravaj esperantistaj verkistoj. Lia aŭtobiografio « Fredo », skribita kiam li estis sesdek-jara, estas modelo. Li ankaŭ senĉese dubis pri si mem, kaj mi admiras lian personan iradon, lian sendependecon, eĉ se mi ne devige konsentas pri ĉiuj liaj ideoj ».

C. G.

Gazeto de la departemento Manche, la 21an de julio 2006.