Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio de la 94-a Kongreso de SAT
puce Gvidrezolucio de la 94-a Kongreso de SAT
puce Ni kune festis la centjariĝon de SAT !
puce SAT fariĝas centjara - Salutmesaĝo de Mireille Grosjean
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio de la 94-a Kongreso de SAT

La 94-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinte perinterrete de la 23‑a ĝis la 26‑a de julio 2021 :

 konfirmas la daŭrantan sindediĉon de SAT al la emancipaj celoj, kiuj motivis ĝian fondon antaŭ cent jaroj ;

 konstatas, ke kapitalismo kaj naciismo, foje eĉ faŝismo, plu grave baras la vojon al solvo de la problemoj ligitaj al klimatŝanĝiĝo, kiujn frontas la homaro ;

 bonvenigas la progreson de la scienco kaj la ektrovon de vakcino kontraŭ KOVIM-19, kaj postulas, ke la vakcinoj estu distribuataj juste tra la mondo, kaj ke la farmaciaj kompanioj ĉesu profiti de la katastrofo ;

 tiucele postulas senpatentigon de la vakcinoj, tiel ke ili povu esti libere produktitaj far la popoloj mem ;

 alvokas ĉiujn partiojn en la konflikto isreala-palestina sin deteni de teritoriaj aneksoj kaj militaj agoj, kiuj malproksimigas akordiĝon de la konfliktantaj grupoj ;

 apogas la lukton de la popolo de Okcidenta Saharo kontraŭ la okupacio fare de Maroko kaj deziras la tujan liberiĝon de tiu, kiu estas nomata la lasta kolonio de Afriko, kaj alvokas al reamikiĝo inter ambaǔ popoloj ;

 solidariĝas kun la lukto de la sindikato Kannama en Japanio por laboristaj rajtoj kaj kontraŭ ŝtata subpremo de sindikataj agadoj, kaj apogas ĝian strebon konstrui tendencon por laboristaj sindikatoj laŭindustriaj ;

 kondamnas strebojn de la registaroj en Hungario kaj Pollando, kiuj celas diskriminacie limigi la bazajn civilajn rajtojn, precipe tiujn de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio