Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Batalo kontraŭ faŝismo kaj milito restas sur la tagordo
puce Defendi la mondan civilizacion ! (Deklaro pri la NATOmilito kontraŭ Jugoslavio)
puce Galerio : Liebknecht Luxembourg Demo 2024
puce Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette
puce Kontraŭ "falsaj novaĵoj" - ni ĉiam batalo por la vero
puce Kunveno de la Internacia Konsilantaro : Raporto de la Germana Ligo de Liberpensuloj
puce La katolika-evangeliisma akso por "sinesprimlibereco"
puce La liberpenso kaj la nova tutmonda plurpolusa ordo Invito al nia 50a kongreso
puce La plenumkomitato de la UMLP kunvenis en Luksemburgo.
puce Libera Penso kaj Disvolviĝo de la Personeco
puce Malhelpu Trian Mondmiliton !
puce Migrado – ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj
puce Parolado de Prezidanto Louis Roger ĉe la 42-a Kongreso de la UMLP (Ĝenevon la 10-11ajn de majo 2008-a)
puce Perspektivoj de liberpensado (Roterdama deklaro 1974)

Por la sekulareco, la danĝero ne venas de la migrantoj, sed el la eŭropaj institucioj

elŝuti :



Word - 37 kio, 0 x 0 pixels

De ĉiam okazis migradoj, fuĝoj el la mizero, la violento kaj la maljusto de propra lando, sopire al pli bona vivo. Forirante, la migrantoj kunportis siajn tradiciojn kiujn ili esperis revivigi alveninte. La kredoj enestis tiun migranto-bagaĝon. Cetere la potenco havis rolon, ĉar trudis siajn kredojn la plej forta. Estis devigate submetiĝi, kaj tio estis unu el la precipaj kondiĉoj por integriĝi.

La blankhaŭta homo, koloniisto kaj dikredanto, estis escepto, ĉar li trudis siajn kredojn al la indigenoj !

Ĉu migrado kaj sekulareco ?

Jen duflanka demando, tial ke ĝi limiĝas al la tiel nomataj sekularaj landoj. Nu, observante la konstituciojn de Eŭrop-uniaj landoj, oni konstatas ke nur Francujo deklaras sin sekulara. La paradokso estas evidenta : paroli pri sekulareco en Eŭrop-unio kun kristanaj bazoj.
La danĝero por la sekulareco ne venas de la migrantoj, sed de la interno de la eŭropaj institucioj. Laurent Fabius, eksa franca ĉefministro, deklaris komence de la milito en Sirio ke la kristanaj siriaj migrantoj estos bonvenaj en Francujo. Ej, jen stranga alvoko de reprezentanto de sekulara respubliko.
Ne estas mirige ke en 2019, Niĝer-lando malpermesis la helpon al la migrado, subpremate de Eŭrop-unio kiu eĉ instalis militistan forton en tiu lando (cf. \ Monde diplomatique », junion 2019-an).
Kaj kio pri la sekulareco ? La francaj politikistoj, agantaj je la plej alta politika nivelo, neniam defendis ĝin, tial ke oni ne gajnas baloton per sekularaj argumentoj. La vojo al la sukceso ĉiam estu klerikala. Notinde, Emmanuel Macron tion bone komprenis kaj lia « politiko de kompliceco » kun la religiaj kultoj, el edukado tipe jezuita, estas vera danĝero por la sekulareco en Francujo.
Kaj la migrantoj, … plu estas viktimoj de senskrupulaj pas-ŝakrantoj kaj plu riskas sian vivon serĉante … ?
La vera problemo estas pure politika. Nicolas Sarkozy, prezidanto de la franca sekulara Respubliko, diris en 2016 (vd. « Voix du Nord » 24.08.2016) : « la Respubliko ne havas problemojn pro la religioj, sed pro unu el ili ». Li tiam pricelis Islamon.

Tiu interpretado de la sekulareco ne estas akceptebla !
Apartiga sekulareco rekte alkondukas al laika malklero !

Por la luksemburga Liberpenso
Edouard Kutten, Prezidanto

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio