![]() |
serĉado :
|
Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto ;
estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto ;
estas mi esperantisto.
Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo ;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto ;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido :
"Bonan tagon ! Ĝis revido !"
Ĝi sufiĉas por ekzisto ;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto ;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto ;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto ;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto ;
estas mi esperantisto.
Post la mort’ ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto :
estis li esperantisto.