Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)
puce Aktoj de la Internacia Konferenco de la 7-a kaj 8-a de aprilo 2023

Liberpensula frakcio

La papo omaĝas al la kardinalo kiu prezidis Eklezion atencintan al triono de miliono da infanaj viktimoj.

Ĉe okazaĵo en Asizo, en Italujo, la papo laŭdis la francan kardinalon Barbarin per ŝajne improvizita rimarko. Li dankis lin pro lia “atesto kiu konstruis la Eklezion“, pro la maniero laŭ kiu li alfrontis la malfacilaĵojn travivitajn pro la akuzoj pri kaŝo de atenco. “Li estas inter la kompatinduloj. Ankaŭ li digne spertis la malriĉecon, la izolitecon, la malfidon, kaj li defendis sin per la silento kaj la preĝo.”

La papo tiam elvokis la kondamnon de Barbarin en 2018 tial ke li ne raportis la multnombrajn atencojn al neplenkreskuloj, kiujn li ja konis. Tion postulas la franca leĝaro de 2000. Post la kondamno de Barbarin, li publikigis deklaracion montrante ke li rekonis sian responson. La kondamno estis nuligita de la superaj tribunaloj, kvankam neniam estis konfirmite ĉe la tribunalo ke li ne sciis pri la atencoj fare de la pastro. La defendo invokis la fakton ke la raporton pri la atencoj devis fari la viktimo kiam tiu fariĝis adolto. La plejmulto faras tion nur post jardekoj, eĉ pli.

La agresanto estis la pastro kaj ĉef-skolto Bernard Preynat. Kiam li estis kulpigita kaj kondamnita je malliberigo, la tribunalo eksciis ke li atencis inter 3 000 kaj 4 000 skoltojn dum pluraj jardekoj. La du antaŭuloj de Barbarin, ankaŭ eklezianoj althierarkiaj en Francujo estis informitaj pri tiuj atencoj. Preynat estis malpastrigita nur freŝdate, post la protestoj sekvantaj lian rekonon de la atencoj.

La komento de la papo François estu rigardata en la kunteksto de triono de miliono da infanaj viktimoj (kaj do verŝajne proksimume unu miliono da atencoj) en la franca Eklezio de 1950, kiun Lia Ekscelenco la kardinalo Barbarin, emerita arkiepiskopo de Lyon, estris dum preskaŭ dudek jaroj.

La reputacio de la franca justico estis same forte makulita. Krom la eksterordinara senkulpigo de Barbarin, 25 episkopoj estis akuzitaj ke ili ne raportis pri atencoj, sed neniu decido oficialiĝis. Kvankam Preynat estis kondamnita, li neklarigeble eskapis el la tribunalo kaj estis enkarcerigita eĉ ne unu tagon.

La prezidanto Keith Porteous Wood komentas :
La papo ne povus pli klare esprimi sian malkompaton al la sufero de la viktimoj de sia Eklezio kaj la fakton ke li interesiĝas nur pri la fameco de la Eklezio kaj de siaj prelatoj. Li vigle oponas ĉian efikan disponon por ĉesigi tiujn ekscesojn – notinde postulante ke la kulpantoj estu vokitaj antaŭ la civila justico – kaj samtempe permesante, eĉ instigante la Eklezion en la tuta mondo ke ĝi rifuzu al la viktimoj mon-kompenson konvenan kiu helpos ilin plibonigi siajn vivojn, ofte grave damaĝitajn.

Por scii pli : https://international.la-croix.com/news/religion/cardinal-philippe-barbarin-a-controversial-figure/9623

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio