Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

Liberpensula frakcio

Tri pafekzekutitoj por averto baldaŭ rehabilititaj

La nacia asembleo voĉdonis leĝproponon por la rehabilito de 639 soldatoj averte pafekzekutitaj dum la unua mondmilito. Inter ili, tri estis el la franca departemento Lot.

Ili estis la forgesitoj de la historio de la Granda Milito, la parioj, la forigitoj, tiuj ne aperantaj sur la memor-monumentoj. La pafekzekutitoj tamen estis la arbitre kondamnitaj viktimoj de tro rapida justico, milita justico de teruro por timigi la soldatojn kaj eviti la malobeojn aŭ la dizertojn. Félix Albert Vayssié, Joseph Pascal kaj Louis Benoît estas la tri soldatoj el la departemento Lot kiuj estis averte pafekzekutitaj en 1914 kaj 1915. Pli ol unu jarcenton poste, ili verŝajne baldaŭ estos rehabilititaj. La 14an de januaro la parlamentanoj voĉdonis por ke la nomoj de tiuj 639 soldatoj estu surskribitaj sur la monumentoj kaj por ke nacia monumento estu starigita.

« Rifuzo obei »

Joseph Pascal naskiĝis en la vilaĝoVayrac, li apartenis al la 14a bataliono de ĉasistoj. Li estis pafekzekutita kiam li estis 24jara, nur iom pli ol unu monaton post la komenco de la unua mondmilito, la 5an de septembro 1914 en la vilaĝo Rouges-Eaŭ de la departemento Vosges. Unu jaron poste, la 4an de oktobro 1915, Louis Benoît, 35jara, devenante de la urbeto Salviac, estis pafekzekutita en la vilaĝeto Florent de la departemento Marne, pro « la rifuzo obei en la ĉeesto de la malamikoj ». Kelkajn tagojn poste, 267 kilometrojn for, en la urbo Dainville de la departemento Pasde-Calais, Félix Albert Vayssié, 35jara, naskita en la vilaĝo Boussac, estis kondamnita al morto. « Pluraj historiistoj laboris pri la pafekzekutitoj por averto, interalie la generalo André Bach kaj Nicolas Offenstadt, sed estas Frédéric Mathieu kiu en 2013 efektivigis precizan nombradon en ĉiuj departementoj, unu post la alia, kolektante la informojn. Li publikigis 670 nomojn per 800paĝa libro ; tiam unuan fojon mi vidis la nomon de la tri soldatoj de la departemento » klarigas Michel Auvray, historiisto (dep. Lot). En la tuta departemento verŝajne sep soldatoj estis kondamnitaj al morto, kvar estis malkondamnitaj.

Malaperigitaj de la familiaj historioj

La historio de tiuj 639 viroj estas nun konata ankaŭ dank’ al la Nacia Federacio de la Liberpenso, pacisma asocio kreita en 1890, kiu zorgis pri tiu batalo dum la 2000aj jaroj. Ĝi aktivis por ke ilia rekono kaj rehabilito fare de la franca ŝtato estu kolektiva kaj ne plu individua. En la departemento Lot, Dominique Simeone, ano de la departementa federacio de la Liberpenso kaj loĝanto de la urbo Cahors, direktis enketon pri la soldatoj de la departemento. Tiu pasiiulo pri historio ĉeestis en Cahors ĉe prelego de Michel Auvray kiu elvokis la nomojn de la tri pafekzekutitoj. Ekde 2017, li enprofundiĝis en la departementaj kaj militaj arkivoj por retrovi la slipojn pri kondamnoj. Laŭ li, la voĉdono de la nacia asembleo por la rehabilito de la pafekzekutitoj por averto estas venko. « Estas la rezulto de pli ol dek jaroj de agado. Fine ni redonos vivon al la homoj kiujn oni volis forviŝi el la kolektiva memoro, kiuj eĉ malaperis el la familiaj historioj pro honto. Soldatoj kiuj ekzistis sed kiuj estis eksigitaj de tuta esplorkampo » emfazas Dominique Simeone.

Estas ja rezulto, sed restas ankoraŭ farotaĵoj. La leĝoteksto estis adoptita de la Nacia Asembleo, por : 39 voĉoj, kontraŭ : 26 kaj sindete : 9. Ĝi estis proponata dum unua legado kadre de tago rezervita al la grupo « La Nesubigita Francujo ». « Mi diras finfine ! Sed ĉu tio estos reale kolektiva rehabilito ? Mi dubas, ke tio estos akceptita de la Senato, eĉ de la Asembleo dum dua legado. Tio necesas ĉar oni devas finkonkludi. Ni vidos post unu monato » subdiras dubeme Michel Auvray.

Sarah Nabli

Jam efektivaj rehabilititoj

« La unuaj rehabilitoj okazis en 1921 kaj en 1935. Ili koncernis kvindekon da soldatoj laŭkaze. Ekde la 1920jaroj, ekzistis multaj premoj je la nomo de la militintoj kaj de la ligo pri homrajtoj favore al tiuj viktimoj de arbitraj kondamnoj. En 1925, eĉ aperis verko « La krimoj de la militkonsilioj » de Réau » precizigas Michel Auray, historiisto de la departemento Lot, aŭtoro interalie de « Militrifuzantoj, servo-rifuzantoj, dizertintoj : historio de la militrezignantoj en Francujo ». Inter la tri pafekzekutitoj de la departemento Lot, en 2012, Louis Benoît estis rehibilitita de la urbestro de la urbeto Salviac okaze de la ceremonio la 14an de novembro. Lia nomo estis surskribita sur la monumento por la mortintoj. « Sed restas ankoraŭ pli ol 130 transmaraj soldatoj, soldatoj de la Orienta Fronto, de Alĝerio kaj de Tunizio, kiuj same necesus agnoski. La nombro estas ankoraŭ debatota inter la kondamnitoj, la ekzekutitoj sen juĝo, la suspektitoj pro spionado. »

Franclingve
http://federations.fnlp.fr/spip.php?article2148

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio