Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Batalo kontraŭ faŝismo kaj milito restas sur la tagordo
puce Defendi la mondan civilizacion ! (Deklaro pri la NATOmilito kontraŭ Jugoslavio)
puce Galerio : Liebknecht Luxembourg Demo 2024
puce Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette
puce Kontraŭ "falsaj novaĵoj" - ni ĉiam batalo por la vero
puce Kunveno de la Internacia Konsilantaro : Raporto de la Germana Ligo de Liberpensuloj
puce La katolika-evangeliisma akso por "sinesprimlibereco"
puce La liberpenso kaj la nova tutmonda plurpolusa ordo Invito al nia 50a kongreso
puce La plenumkomitato de la UMLP kunvenis en Luksemburgo.
puce Libera Penso kaj Disvolviĝo de la Personeco
puce Malhelpu Trian Mondmiliton !
puce Migrado – ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj
puce Parolado de Prezidanto Louis Roger ĉe la 42-a Kongreso de la UMLP (Ĝenevon la 10-11ajn de majo 2008-a)
puce Perspektivoj de liberpensado (Roterdama deklaro 1974)

Tutmonda Unio de la Liberpensuloj

Statuto

Statuto

A) Konsisto de la tutmonda unuiĝo :

La Tutmonda Unio de la Liberpensuloj konsistas en grupoj, asocioj kaj federacioj de la Liberpenso, kaj de individuaj liberpensuloj kiuj aliĝas al la principoj de la Liberpenso, kiuj engaĝiĝas apliki ilin dum sia vivo, diskonigi ilin, rekomendi kaj ĉiam defendi ilin.

B) Principoj, rekomendoj, celoj :

La Liberpenso baziĝas sur la principoj de libera ekzameno, de liberiga racio, de scienco direktita al la paco kaj konstruiva , de filozofio, de aŭtonoma uzado de la racio kaj de la serĉo de vero.

La Liberpenso proklamas sian sekularecan, demokratian, progreseman karakteron kaj socialan emancipadon.

La Liberpenso celas la pacon kaj la senarmigon, la malaperigon de militoj, de militarismo, de koloniismo kaj de ĉiu ajn milita propagando. Ĝi plej ŝatas la superregan egalecon de ĉiuj landoj, ĝi petas la finon de la subevoluado kaj de la premo, kaj la estigon de internaciaj rilatoj bazitaj sur la principo de egalrajto kaj de reciprokeco. Ĝi antaŭenigas la konsenton inter ĉiuj popoloj kaj la internacian solidarecon kaj ĝi defendas la internacian juron.

La Liberpenso postulas por ĉiu homo, sendistinge pri sekso, pri etna deveno, pri klaso, pri religiaj aŭ filozofiaj kredoj, pri aparteno al iu politika partio : la rajton vivi sen diskriminacio, la rajton pri juro, pri sociala asekuro kaj pri laboro, same kiel por ĉiuj pri senpaga publika edukado kaj sano.

La liberpenso subtenas la tutan liberon je penso kaj konscienco, la informliberon, amasinformilojn kaj artojn sen cenzuro nek kuratoreco de la ŝtataj aŭ religiaj aŭtoritatoj aŭ de la ekonomia potenco.

Ĝi subtenas la rajton koncepti, esprimi, prezenti, praktiki kaj defendi tute libere siajn opiniojn kaj kredojn libere elektitajn, kiuj celas nek detrui la homaron aŭ la individuon, nek nei la liberecon.

La Liberpenso subtenas la tutan realigon de la socialaj kaj civilaj homaj rajtoj kaj insistas pri ilia naturo universala, nedividebla kaj ĝenerale taŭga por ĉiuj homoj.
La Liberpenso akceptas neniun religian, politikan, socian kaj nacian dogmon ; ĝi defendas racion kontraŭ neraciismo kaj kontraŭ religia obskurantismo. Ĝi kontraŭstaras la superregadon kaj superecon de homa komunumo, de politika aŭ sociala sistemo, de kredo, de iu individuo sur la aliaj.

Ĝi rifuzas kaj batalas kontraŭ iu ajn devigo altrudita al individuoj, al grupoj, al komunumoj, al nacioj en ĉiuj kampoj de la penso, kaj ĝi postulas por ĉiuj la rajton elekti kaj praktiki propran vivmanieron laŭ respekto de la homa vivo.

Do konsekvence la Liberpenso batalas por la libero, la demokratio, la intelektuala, sociala, kultura kaj morala plialtigo de la homaro, por la bonstato kaj la paco de la komunumoj kaj la tuta emancipiĝo de la individuoj.

Ĝi estas ligita al neniu politika partio nek ŝtata institucio, rilate al kiuj ĝi postulas sian sendependecon.

C) Celo

La celo de la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj estas alvoki al ĉiuj liberpensuloj kaj al iliaj organizaĵoj, grupigi ilin por la batalo favore al ilia idealo, por la disvolviĝo de iliaj principoj,

2

por la defendo de iliaj interesoj kaj de iliaj rajtoj, por la realigo de iliaj postuloj, unuigi ilin ene de internacia organizaĵo kies celo estas subteni ilin, helpi ilin, konsulti ilin, konsili ilin kaj krei inter la liberpensuloj, iliaj organizaĵoj, iliaj amikoj kaj apogantoj, firmajn mutualajn ligilojn de amikeco, de solidareco kaj de efektiva frateco.

D) Organizaĵo

Artikolo 1

La Tutmonda Unio disvolvas sian agadon al ĉiuj medioj kaj al ĉiuj regionoj de la tuta mondo, sen zorgi pri naciaj, kontinentaj, sociaj aŭ politikaj limoj.

Artikolo 2

La sidejo de la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj estas decidita de la Internacia Konsilio, kaj de la Ekzekutiva Estraro en okazo de urĝo, . Nuntempe, la sidejo situas en Parizo.

Artikolo 3

La membriĝo al la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj estas malfermita al ĉiuj organizaĵoj kaj homoj kiuj konsentos pri tiu statuto kaj subtenos ĝiajn principojn, ĝiajn postulojn kaj ĝiajn celojn.

Ĉiu aliĝpeto estu sendita al Estraro kiu transdonos ĝin al la Internacia Konsilio.
La Tutmonda Unio povas estigi regionajn grupigojn. Ĉiu grupigo redaktos statuton laŭ tiu de la Tutmonda Unuiĝo.

Nacia asocio povas aniĝi al Tutmonda Unio kiel « responda membro », ĉefe se ne eblas al ĝi elporti la vojaĝkostojn pro longaj distancoj.

Artikolo 4

La Konsilio konsistas el la delegitoj kiuj aniĝis kaj el la individuaj membroj. La Internacia Konsilio kuniĝas ĉiujare. Ĝia mandato daŭras de unu kongreso al la alia.
La voĉnombro por ĉiu organizaĵo kongruas kun la nombro de individuaj kotizoj registritaj dum la pasinta jaro. La rezolucioj estas aprobitaj laŭ la plimulto da voĉoj. La sama maniero voĉdoni estas uzata por elekti la membrojn de la estraro. Laŭ peto la voĉdonado estas sekreta. Iu ajn amendo de tiu statuto postulas, ke la plimulto superu du trionojn de la voĉoj,

La Internacia Konsilio zorgas pri administrado kaj estreco de la laboroj de la Tutmonda Unio.

Ĝi konstituigas la supran organon de la Tutmonda Unio. Ĉiuj ĝiaj decidoj, en ĉiuj organizaĵoj, fariĝas imperativaj reguloj, sed kompreneble la naciaj Federacioj konservas plenan aŭtonomecon koncerne pli larĝajn pragmatajn poziciojn kaj organizadon de propagando en siaj respektivaj landoj.

La Internacia Konsilio elektas inter siaj anoj Ekzekutivan Estraron je almenaŭ sep membroj.

La sekcioj de landoj malproksimaj aŭ al kiuj ne eblas ĉeesti rajtas nomumi kiel delegiton ĉu estraranon ĉu membron de alia federacio.

La Internacia Konsilio kunvenigas principe ĉiujn kvar jarojn Internacian Kongreson kies temon ĝi sciigas kaj pri kiu ĝi antaŭdecidas la tagordon kaj la internan regularon ; ĝi nomumas la raportantojn post konsulto de la federacioj kiuj aniĝas.

La Internacia Konsilio estas rajtigita organizi ĉiujn kunvenojn de Liberpensuloj.
La Internacia Konsilio decidas la kotizprezon. Tiu prezo estas nuntempe unu eŭro por ĉiu membro. Asocio kiu ne povas pagi la statutan prezon povas peti rabaton al la Estraro.

La Internacia Konsilio elektas la komisionon por la financkontrolo.

La elspezoj de la delegitoj senditaj al la Internacia Konsilio estos pagitaj de ilia federacio.

3

Artikolo 5

La Tutmonda Unio estas administrata de Ekzekutiva Estraro elektita de la Internacia Konsilio.

Ĝi estas komisiita efektivigi la decidojn de la Internacia Konsilio. Ĝi elektas kie okazos la Kongreso kaj antaŭdecidas la daton post konsulto de la federacioj kiuj aniĝas.
La Ekzekutiva Estraro principe konsistas el sep membroj : prezidanto, vicprezidanto(j), sekretario, sekretario por informoj, kasisto, membroj/konsultantoj.

Se inter du Internaciaj Konsilioj okazas manko de iu en la Estraro, la Internacia Konsilio rajtas anstataŭigi tiun, eventuale per poŝta voĉdono.

La elspezoj de la estraranoj estos pagitaj de la Tutmonda Unuiĝo.

Artikolo 6

La Ekzekutiva Estraro kaj la Internacia Konsilio reprezentas la Tutmondan Union de la Liberpensuloj. Ilia mandato finiĝas kiam la Kongreso fermas, post la instaliĝo kaj la enoficiĝo de la novaj Estraro kaj Internacia Konsilio.

Artikolo 7

La Internacia Konsilio aŭskultas ĉiujn raportojn pri la ĝeneralaj demandoj anoncitaj en la tagordo kaj proponas ilin al diskuto. La Internacia Kongreso povas adopti rezoluciojn kaj rekomendojn direktitajn al la Internacia Konsilio.

Artikolo 8

Internacia Konsilio aŭ Internacia Kongreso estos kunvokitaj tuj kiam duono de la Federacioj kiuj aniĝas petas tion aŭ se la Internacia Konsilio opinias tion necesa.

Artikolo 9

Ĉiuj kazoj kiuj ne estas antaŭviditaj de tiu regularo povas esti aranĝitaj nur de la Internacia Konsilio.

Artikolo 10

Nur la Internacia Konsilio povas revizii la statuton kaj la regularon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio