Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

Liberpensula frakcio

Theresa Yelland-Suĵadinova

En 1925 (majo, #242) : Freethought. We have received the first number of the revived LiberPensulo. Specimen for 3d. from Mrs.
Suĵadinova-Yelland, 3 Foothill Rd., London, N4. Oni petas la aniĝon de ĉiu Esperantista liberpensulo al la Internacia Ligo de Liberpensuloj. Oni propagandos ĉe Ia Kongreso de Internaciaj Liberpensuloj, okazonta aŭguste en Parizo. Tiucele oni bezonas subtenon.

(Traduko de la angla parto : Freethought (Liberpensado). Ni ricevis la unua numeron de la revivigita LiberPensulo. Specimeno kontraŭ tri pencoj de s-ino SY.)

En la sama numero : London, Southgate. S-ro E. E. Yelland parolis antaŭ Southgate Labour Party 28 Aprilo. S-ino Osmond instruas kurson.

Mi neniam renkontis ilin, ĉar verŝajne ili mortis antaŭ mia alveno en Nico en 1979.
Ili posedis domon en la vilaĝo Aspremont apud Nice (Nico) kaj terenon en valeto de la sama vilaĝo.
Vizitante la vilaĝon Aspremont oni povas vidi la tombon de la paro Yelland.
Ilia tombo estas la unua antaŭ la pordego de la tombejo.
La paro Yelland ne havinta heredantojn kaj estinta fervore esperantista deziris ke
la esperantista komunumo estu ĝia heredanto.
Nek la loka asocio "Groupe espérantiste de Nice" nek alia franca asocio povis ricevi heredaĵon
ĉar laŭ la franca leĝo pôr ke asocio povu ricevi heredaĵon necesas ke ĝi estu agnostika "d’utilité publique"
(agnostika "publike utila"). Tial ĉi estas UEA kiu ricevis la heredaĵon.
UEA vendis la domon sen vendi la terenon.
De tiam ĉi, ĉiu jare UEA pagas simbolan imposton (…1€) al komuno Aspremont pro la posedo de la terena bieno.
Ne sciante kion fari per ĉi tiu bieno UEA petis helpon de "Groupe espérantiste de Nice" (Esperantista grupo de Nico).
Dum la jardeko 1980, la problemo estis retrovi la terenon de gesinjoroj Yelland en la valeto de Aspremont.
Dum la kelkaj jaroj kiuj estis pasintaj la veprejo estis invadinta la valeton kaj la tereno ne plu estis atingebla.
Do, kun kelkaj gesamideanoj mi organizis la senveprigadon de la pado por atingi la lokon.
Ni sukcesis relokigi la bienon. Bedaŭrinde la nuna posedanto de la bieno,
kiu, laŭ mia kono, daŭre estas UEA, povas nenion fari per ĝi.
La bieno lokiĝas en verda zono kiu devas resti tute sovaĝa.
Jean-Pierre Cavelan

https://eo.wikipedia.org/wiki/Theresa_Yelland

Brita Esperantisto 1925 n242 majo

Liberpensulo n1 1925

Esperanto n756 p.11
Esperanto n760 p.5
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio