Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949

Liberpensula frakcio

Suzanne Calas -Respondeculino de la Liberpensula Frakcio de 1987-2000

Louis Calas havis solan filinon, Suzanne Calas, naskita en Puysserguier kaj mortinta en Labastide-Rouairoŭ la 6-an de julio 2003, en la aĝo de proksimume 90. Restita fraŭla kaj sen posteuloj, dotita per "forta personeco", Suzanne estas tre proksima al sia amikino Nicole Dejean, al kiu ŝi testamentas sian posedaĵon. Ĝuste per la praktikado de Esperanto Suzanne Calas konatiĝis kun la geedzoj Dejean. Fariĝinte la posedanto de la Louis Calas-arkivoj, Nicole Dejean elektis donaci ilin al la Departementa Arkivo de la Tarn. Ĝuste en la domo de Louis Calas, 27 rue Cathalo, oni serĉis nin por ĉi tiuj arkivoj dum la somero de 2003. Por "respekti la volon de Suzanne Calas", sinjorino Dejean donis nur la arkivojn koncerne la militon de 14-18. . Ĝi detruis la multajn skribaĵojn de Louis Calas, ofte simplajn kopiojn de verkoj sed ankaŭ pli personajn skribaĵojn, pli kaj pli marĝenajn kaj incisivajn laŭlonge de la tempo, for de la bonintenca spirito.
Kondiĉoj de eniro : Don Nicole Dejean, 2003.

Miaj memoraĵoj pri Suzanne Calas

De antaŭ la S.A.T. Kongreso de Lectoure (Gers) en 1978 Suzanne Calas estis amikino kiun mi ĵus renkontis.

Ŝi daŭre estas mia amikino.

Ŝi naskiĝis en 1912 en Puisserguier (Hérault) kie vivis ŝiaj geavoj sed loĝis dum sia tuta vivo en Labastide Rouairoŭ (Tarn), en la familia domo de sia patro. Ŝi estis tre diskreta persono, pro aŭ malgraŭ siaj liberecanaj ideoj kiujn inicis al ŝi, ŝia patro kaj mi, kaj ŝi estis tute konvinkita.

Ŝia patro, kiujn ŝi ege admiris, suferis dum la milito de 1914-1918, kaj estis mobilizita ĝis 1920 pro ribeloj kontraŭ la militista sistemo.

Ĉiuj dokumentoj pri la militaj travivaĵoj kaj brutalaĵoj eltenataj, kiujn li redaktis helpe de Suzanne, kiujn ŝi donis al mi je sia morto en julio 2003-a, estas deponitaj en Albi kiel arkivoj, kie ili estas konsulteblaj (fonduso Calas).

Kiel aŭtentika ekologiistino, ŝi ŝatis la naturon, kiun ŝi respektis, zorgema pri la bonstato de la grundo, de la akvo, de la aero, kaj ŝi kontraŭis malŝparadojn.
Eĉ edziniĝinta, ŝi ĉiam vivis kun siaj gepatroj. Ŝia vivo ne estis serena inter patrino kaj patro kiuj malsame opiniis, kaj poste kun sia edzo, ŝi mem decidis eksedziĝi, sed tiam ne estis tre facile tion fari.

Ŝi neniam havis salajritan laboron, kvankam ŝi laboris kun sia patro ĉe du teksomaŝinoj en metiejo konstruita proksime al la loĝejo, same kiel faris geloĝantaj de Labastide Rouairoŭ por lokaj industriaj ŝpinejoj kaj teksejoj kiuj tiam prosperigis la regionon, nuntempe ege sinistritan. Sed ŝajnas aperi iom post iom pli bona ekonomia situacio.

Kiam mortis ŝia patro (la patrino estis mortinta delonge) Suzanne estis sen vivrimedoj krom legomĝardeno kiun ŝi kultivis ĝis sia vivofino.
Dank’ al monkompenso por maljunuloj, ŝi vivtenis.

Do ŝi estis trideknaŭ-jaraĝa kiam ŝi fariĝis esperantistino. De tiam ŝi daŭre abonis gazetojn, esperantistajn revuojn kaj partoprenis kiel eble plej ofte kongresojn, renkontiĝojn, kunvenojn, unue je UEA-UFE kaj poste je S.A.T. kaj S.A.T.-Amikaro.
Suzanne aniĝis ĉe la “tarna liberpensa asocio kaj partoprenis kunvenojn, debatojn. Okaze de la funebra ceremonio, en julio 2003-a, ŝiaj ĉeestantaj amikoj el la “Liberpenso” omaĝis al ŝi.

Ŝi estis delonge la nura klientino kaj leganto en Labastide Rouairoŭ kiu aĉetis “Le Libertaire”.

Pro manko de trafikaj rimedoj en la urbo kaj pro sia malalta rento ŝi ne havis veran trafikan aŭtonomecon. Ŝi dependis de siaj geamikoj.

Ĉar ŝi estis sola en sia ĉiutaga vivo, esperantistoj de S.A.T. kaj SAT-Amikaro fariĝis familianoj, kaj ŝi ofte fidele skribis al gekorespondantoj esperantistaj, kaj redaktis artikolojn por “Laŭte” esperantista eldonado de Kribo (Chrisitan Baudé) en “Lot et Garonne”.

En S.A.T. ŝi aniĝis al la liberpensa frakcio, eĉ ŝi agadis response antaŭ sia vivofino, sed mi ne scias kiel.

Suzanne Calas estis samaĝa kiel mia patrino, sed por mi, ŝi ŝajnis fratino, eĉ jam fratino digna kaj vere kuraĝa.

Nicole Dejean (32275)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio