Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)

Liberpensula frakcio

Enciklopedio de Esperanto 1933 Liberpensuloj

elŝuti :


Enciklopedio de Esperanto 1933
PDF - 11.7 Mio, 0 x 0 pixels

Enciklopedio de Esperanto 1933 :

Artikolo : Liberpensuloj

Liberpensuloj. Sekvantoj de l’ doktrino de liberpensado, deveninta el
Anglujo en la 18-a jarcento. La liberpensado volas por sia celo ricevi objektivajn
rezultojn per senantaŭjuĝa esplorado de la naturo, de l‘ materio, de
la homara historio kaj precipe de la sociologia historio. Tial ĝi preteras la
malhelpojn de la libera pensado, evoluiĝintajn dum la jarcentoj ; superstiĉon,
religion, ŝovinismon kaj naciecon. La liberpensuloj konsideras religion kaj
naciecon ĉefaj kaŭzoj de la militoj kaj malhelpo de homa progreso. Pro la
lasta kaŭzo ili jam frue kontaktiĝis kun E kaj ankaŭ nun uzas ĝin por siaj
celoj. — Dum la 3-a UK en Cambridge fondiĝis Int. Societo E-ista de
Liberpensuloj ; oni reorganizis ĝin en 1923 sub la titoto Int. Ligo de
Liberpensuloj. Ĝia celo estas unuigi la samcelanojn, disvastigi liberpensadon,
propagandi E-n en liberpensulaj rondoj kaj eldoni E-lingvan liberpensan
literaturon. 1908-14 la movado havis sian propran organon Libera Penso, en
1925-27 la Liberpensulo. Post 1927 la Ligo ne plu funkcias. — La Internacio
de la Proletaj Liberpensuloj, fondita en 1925, kies celo estas liberigi la penson
el mistikaj ideologioj kaj per tio plirapidigi la $non de la klasbatalo, ankaŭ
favoras E-n, kune kun ĝia prez. prof. Hartwig.

F. CSUTAK.

Aktivuloj estis ĝis 1914 René Deshays, post la milito Kurt Hubricht.
Antaŭ 1914 ankaŭ la int. asocio Paco Libereco agis kontraŭ la religio kaj
eldonis broŝuron „La krimoj de dio“, de S. Faure. — En SAT estis Ateista
Sekcio, kiu dum la jaroj 1929-33 havis ateistan paĝon en Sennaciulo. Ĉe SAT
ankaŭ aperis broŝuro „Kontraŭ dio“ (represo de ateista kajero de SR). — En la
Komunista Biblioteko (Moskvo 1929-30) aperis : Ŝejnman, „Milito kaj
religio“, Lenin, „Pri religio,“ Buĥarin, „Financa kapitalo en la papa
mantelo“. — Ankaŭ EKRELO eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭreligiajn. —
Tre vaste uzis E-n por sia agado la Unio de Militantaj Ateistoj (UMA) en
Sovetio. Ĝi eldonis ampleksajn E-lingvajn resumojn de siaj gazetoj Militanta
Ateismo (1931, 206 p.) kaj Anti-Religiulo (1932, 244 p.) aperigis broŝurojn :
Lukaĉevskij, „Marks kaj Engels pri la religio“, Jakroslavskij, „Respondoj al
ekstersovetiaj ateistoj“ Ŝervud, „La vero pri persekutoj kontraŭ religio en
USSR“, kaj „UMA en USSR kaj ĝia laboro.“ Krome ĝi korespondis E-e kaj
dissendis E-lingvajn ciklostilitajn cirkulerojn pri ateisma agado.

p.569

G. P. de BRUIN.

Enciklopedio de Esperanto 1933
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio