Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)

Liberpensula frakcio

Fabeloj de la du ranoj.

Natha Caputo kaj Björnson

La du ranoj

Du ranoj falis en poton plenan de kremo. Unu el ili senkuraĝiĝis, la alia baraktis.
La senkuraĝiĝo de la timema venis rapide.
—  Ĉu utilas barakti, — ĝi diris —. Mi vane laciĝos. Preferinde ke mi tuj forpasu.
—  Tute ne, — la alia diris —, naĝu, ne malesperu ! Kiu scias, eble plua elteno savos nin...
—  Ne, ne, — la senkuraĝiĝinta diris —. Des pli malbone, sed mi rezignas... Krome tiu kremo estas naŭza...
Kaj ĝi lasis sin sinki kaj dronis.

La alia rano plu baraktis. Ĝi provis sorgrimpi laŭ la vando de la poto, glitis, kaj senlace rekomencis. La kuraĝa besteto piedfrapis kaj frapadis la kremon disstreĉante siajn longajn femurojn.
—  Mi ne volas droni, — ĝi ripetis al si —, mi ne volas droni... Nu, mi provu denove.
Sed ĝiaj fortoj malpliiĝis. Eksveno minacis.
—  Ĉu vere mi dronos ? — ĝi pripensis —. Nu, kroman klopodon, kaj eble mi sukcesos savi min... Neniam okazis ke rano dronis en potpleno da kremo !
Kaj ĝi baraktis, movis siajn gambojn, malgraŭ la laceco kiu disiĝis en ĝia korpo, rigidigis ĝin, malfortigis ĝin pli kaj pli. La rano ŝajne estis pereanta.

Kaj io okazis subite. La kremo ne plu estis mola, nek likva, ĉar ĝi ne plu estis kremo, tiel ke la gamboj de la rano ne plu vadis, sed povis apogi sin sur solida grundo.
—  Fu ! — suspiris la elĉerpita rano.
Kaj ĝi rigardis ĉirkaŭ si : ĝi sidis sur butero.
 
laŭ Natha Caputo (contes des quatres vents / fabeloj de la kvar ventoj)

Ni tenu en memoro la fabelon de Björnson Du ranoj, unu optimisma, kaj la alia pesimisma falis nokte en poton plenan de lakto. Malgraŭ multaj baraktoj, ili ne povis eliri. Fine la pesimisto ĉesigis sian barakton kaj dronis, sed la optimisto daŭre kaj vigle piedfrapis kaj ĉe la matenkrepusko, ĝi eksentis firman grundon sub siaj piedoj-Ĝi staris sur butero.

Fabelon de Kurt Hubricht pri Liberpensulo 1925-1927.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio