sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Mühsam : Diveno

rakontotraduko




Eriko Mühsam
Diveno

Mi trinkis mian matenan kafon kaj divenis nenion malbonanan.
Sonoris sonorile. Mi divenis ankoraŭ nun nenion malbonan.
La leterportisto alportis skribaĵon. Divenante nenion malbonan,
mi malfermis ĝin.
Legeblis nenio malbona en ĝi.
Ha ! mi elvokis : "Mia diveno ne trompis min."

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la germana poemkolekto "Hela kaj rapida"



Erich Mühsam
Die Ahnung

Ich trank meinen Morgenkaffee und ahnte nichts Böses.
Es klingelte. Ich ahnte noch immer nichts Böses.
Der Briefträger brachte mir ein Schreiben. Nichts Böses ahnend,
öffnete ich es.
Es stand nichts Böses drin.
Ha ! rief ich aus : "Meine Ahnung hat mich nicht getrogen."

Aus : Hell und schnell

Rimarkoj

Pene, anarkiisto, kiu estis unu el la plej konataj, kiuj ekzistis iam ajn en Germanio, kaj kiu havis kiel konata beletristo, amikojn en ĉiuj popoltavoloj, ne divenis, ke la nazioj iam murdos lin en prizono. Tial li ne forlasis sufiĉe frue Germanion.

En prizono la brunaj bestaĉoj puŝis gorilon en lian ĉelon, por ke tiu ataku la erkiston Pene. Sed la timigita besto ĉirkaŭbrakis la prizonulon Pene kaj premis lin al si, ĉar ĝi sentis, ke ne ĝi, la hombesto, sed la prizongardistoj estas la bestaĉoj. Kion fari ? La bestaĉoj devis fine tamen pafmortigi tiun neobeeman anarkiiston, kiu ankaŭ en la prizono ne petis pri pardono pro tio, ke li estas "Erich Mühsam".


Iam antaŭe li verkis la faman frazon, ke obei estas mensogi : "Sich fügen heißt lügen." Pene partoprenis kun la beletristoj Ret Marut (kiu poste famiĝis kiel B. Traven), Oskar Maria Graf kaj Gustav Landauer en la revolucio de Bavario, kiu havis la celon starigi komunuman interkonsilian socion surbaze de sovetoj.

Kio min je tiuj uloj ĉiam impresis, estis, ke ili preskaŭ ĉiuj havis multe da humuro... do, ili povis ridi, sed ili ankaŭ sciis dece morti, Landauer estis mortbatita surstrate de kriĉanta grego, kiam la revolucio en Bavario jam fiaskiĝis. (HGK)


Sama rubriko :


puce Rakontoj de Breĥt kaj Böll

puce Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23

puce Ĵivkoviĉ : Infera biblioteko

puce Mark Twain : Taglibro de Eva

puce Le Travailleur Espérantiste : La malbenito

puce Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo

puce Ret Marut kaj B.Traven

puce Morgenstern : La venĝo de l’ cifero

puce Mühsam : Diveno

puce Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko

puce Hemingway : Pura, bone iluminata ejo

puce Kunert : Centra stacidomo

puce Machsangi : Numero 16... Numero 20

puce Rasch : Venĝo de l’ majskarabo

::: Ĉiuj :::



Supren