Eduardo Galeano forpasis
Eduardo Galeano (Montevideo, 3-a de septembro de 1940 - 13-a de aprilo de 2015), genia a ?toro de Las venas abiertas de América Latina ("La tranĉitaj vejnoj de Latin-Ameriko"), forpasis.
La nova ?o aparte min tristigis. Nenion mi sciis pri la kancero de Eduardo Galeano.
Jen kelkaj donita ?oj pri tiu bona verkisto kaj grandanima homo en rilato kun Esperanto.
Lin mi rete kontaktis en 2013 por peti de li permeson por publikigi mian esperantigon de sep el liaj poemoj kuntekste de la antologio Poezio : armilo ?argita per futuro. Eduardo respondis al mi ne nur ke li rajtigas min tion fari, sed ke tio konstituas por li grandan honoron. En unu el miaj mesa ?oj, mi manifestis al li mian deziron persone konati ?i kun li en Madrido, kadre de unu el liaj ne maloftaj vizitoj al ĉi urbo, kie li vivis ekzilita en la epoko de la urugvaja diktaturo. Kaj li volonte konsentis. Tio jam, ve !, neniam eblos. Sed nenio povos forpreni disde mi la plezuron kaj la honoron, ke mi pruntis al li mian esperantan voĉon por reprodukti liajn senkompare trafajn kaj belajn vibrojn en la internacia lingvo. En la pa ?oj 273-279 de mia menciita antologio, legeblas liaj La rajto deliri, Malriĉecoj, La sistemo, Fenestro super la timo, La utopio, La neniuloj kaj Fajroj. Kaj mia lasta libro, la liberecana antologio Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, prezentita la 22an de aprilo en Barcelono, komenci ?as per motoj el diversaj a ?toroj. La unua el ili estas la versoj de La utopio, de Eduardo Galeano :
La utopio sidas ĉe la horizonto,
mi proksimi ?as du pa ?ojn,
?i fori ?as du pa ?ojn.
Mi vojas dek pa ?ojn, kaj la horizonto
?ovas sin dek pa ?ojn for.
Kiom ajn mi vojos,
neniam mi ?in trafos.
Por kio do servas la utopio ?
Äœuste por tio : por vojadi.
Eduardo Galeano mortis, sed li ne malaperis. Li transvivas sin per sia eterna voĉo. Jen la miraklo de la literaturo.
Miguel Fernández