Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Liberpensula Frakcio

Tabatha Fabri prelegoj Historio de Politika Esperantista Movado

2024-2025


Prelegon de Tabatha Fabri
Esperanto, komuna lingvo por la maldekstro de la morgaŭ ? 2025

Resumo de Tabatha FABRI, L’internationalisme et la langue internationale “espéranto”,
L’internationalisme, le sennaciismo et la nation dans les mouvements espérantistes d’extrême-gauche à Brŭsselles de 1904 à 1972 [Internaciismo kal la internacia lingvo “Esperanto”, Internaciismo, sennaciismo, kaj la nacio en la maldekstremaj esperantistaj movadoj en Bruselo de 1904 ĝis 1972], magistra tezo, Université Libre de Brŭsselles, 2024.
Esperanto estas internacia helplingvo, kreita en 1887 de Ludoviko Lejzer Zamenhof, judo el Pollando, kiu vidis ĝin kiel solvo al konfliktoj inter nacioj. Ĉi tiu lingvo estas, ekde komenco, akompanita de ideoj de interŝango inter nacioj, sed tiuj ideoj ŝangas laŭ la movadoj. Ĉi tiu tezo intensas kompreni kiel evoluas internaciismo, sed ankaŭ sennaciismo en la maldekstremaj esperantistaj movadoj en Bruselo inter 1904 kaj 1972.
La teksto-korpo komenciĝas kun teoria ĉapitro por kompreni la gravajn konceptojn de la disvolviĝo de ĉi tiu tezo : artefarita lingvo, nacio kaj nacia lingvo, internaciismo, sennaciismo, helplingvo ; sed ankaŭ interna ideo de Esperanto kaj sia historio, siaj specificecoj, sia instruado.
Sekve, ni esploros plurajn grupojn. Unue, L’expérience [La Eksperimento], anarkia komunumo kiu organizas Esperantajn kursojn kaj el kiuj du aktivuloj, Emile Chapelier kaj Eugène Gaspard Marin, prezentas la intereson de Esperanto por anarkiismo al internacia anarkiista kongreso de 1906 en Amsterdamo (vidu ankaŭ FABRI, T., Prelego | Historio de politika Esperanta movado, 29 aprilo 2024, [Rete].
<https://www.youtube.com/watch?v=9X5...> )
Ni daŭrigos kun la tekstoj de Lanti, kiuj difinas sennaciismon kaj la teoriajn fundamentojn de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj ni vidos kiel brusela membro de SAT, Alfred Van Gerfsom, uzas tiun asocion por korespondi kun sovetaj kamaradoj, precipe la aktivega Vladimir Varankin. Tiu korespondaĵo, plena je Stalina propagando, estis esenca por doni internaciajn kontaktojn al esperantistoj de Sovetrespublikara Esperanto-Unio (SEU). Sed, ekde 1935, tiu korespondaĵo kaj eĉ SEU, estos malpermesitaj.
Laste, ni daŭrigos kun la periodo post la milito kaj malpermeso kiu akompanis ĝin. La movado devas refokusiĝi kaj solvi la streĉon inter neŭtraluloj kaj maldekstruloj. Pro tio en Bruselo naskiĝas Esperanto Komitato Intergupa (EKI), federacio de esperantistaj grupoj, inter kiuj la belgaj sekcioj de MEM kaj SEAT, ambaŭ prezidataj de Jean Coen. Sindikata Esperantista Asocio Tutmonda (SEAT) estas Esperanta fako de Monda Sindikata Federacio, kongregacio de komunistaj sindikatoj, plej multe el Okcidenta Bloko. Mondpaca Esperantista Movado (MEM) estas asocio kiu celas promocii pacon, sed ĉefe kontraŭi imperiistajn militojn (ekzemple la vjetnaman), kaj nukleajn armilojn.
Finfine, ĉi tiu tezo baziĝas sur atestoj de esperantistoj aktivaj en la lastaj jardekoj, kiuj kunportas siajn viziojn de maldekstraj movadoj esperantistaj.