La 97a kongreso de SAT, kunveninta en Oporto inter la 5a kaj 11a de aŭgusto 2024 :
– salutas la 50-jariĝon de la revolucio de la diantoj, kiu estis venko kontraŭ faŝismo en Portugalio
– kontraŭas ĉiujn militojn, kiuj okazas ne nur en Eŭropo aŭ Mezoriento, sed ankaŭ en aliaj mondregionoj, kaj forte subtenas kontraŭmilitismon
– konsiderante ke ajna kapitalisma sistemo ebligas al agroindustrioj kemiaj, cerealaj, kotonaj ktp monopoligi kaj privatigi puran akvon, eĉ en teritorioj kie mankas ĝi pro klimatŝanĝiĝo, subtenas movadon de sindikatoj, asocioj kaj komunumoj kiuj luktas por ĝuste dispartigi tiun vivnecesan resurson
– konstatante propagandon pri atomenergio kiel “verda energio” produktanta malpli da forceja gaso, memorigas ke tiu produktado restas ligita al atombombo, restas danĝera pro risko de akcidento, eterna konservado de venenaj rubaĵoj kaj forĵetado al maro de nuklee poluita akvo, bremsas ŝparadon de energio kaj esploradon kaj justan produktadon per daŭripovaj renovigeblaj energioj
– kondamnas la elfosadon de uranio ĉefe el malriĉaj landoj, ĉar tio okazigas al ili aĉajn konsekvencojn
– konstatante ke homoj en pli riĉaj landoj pli konsumas ol tio, kio bezonatas por senekscese vivi, alvokas al justa dispartigo de esencaj produktaĵoj (nutraĵoj, vestaĵoj, ktp) favore ankaŭ al malmultigo de forĵetado
– kondamnas la lastatempajn atakojn fare de rasismaj ekstremdekstruloj en Britio kontraŭ enmigrintoj kaj aparte kontraŭ islamanoj, pli malakcepteblajn ĉar oni uzis mensogojn por pravigi tiajn fiagojn, kaj denuncas la sintenon kaj de la brita registaro kiu profitis la aferon por subpremi kontraŭrasistojn kaj de la gazetaro kiu agadis en simila direkto. Tiukadre la kongreso apogas la agadon de tiuj movadoj kiuj opoziciis al tiaj rasismaj teruraĵoj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.