Aliĝintoj
Deklaracio de la 98a SAT-Kongreso
Gvidrezolucio de la 98a SAT-Kongreso
Klerigaj kaj distraj kongresaj programerojLa 98-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunveninta en Greziljono inter la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto 2025 :
– rekomendas, ke SAT profiliĝu kiel organizaĵo de maldekstraj esperantistoj, en kiu videblas la strebo instrumentigi Esperanton, interalie :
– rekomendas klerigcelan agadon por tiuj celoj kaj kontraŭ tendenco konduki la Asocion al stato de ĝeneralcela politika debatejo, en kiu dekstraj kaj kontraŭemancipaj pozicioj aperas kvazaŭ samrange diskutindaj kiel la supre nomitaj ;
– pledas por la retiriĝo de ĉiuj imperiismaj kaj ekspansiismaj landoj el teritorioj, kiujn ili senrajte okupacias, sekvota de adekvataj reparacioj – de Gazao ĝis Ukrainio, okupacio estas krimo !
– kondamnas imperiismon sen rezervoj motivitaj de kliniĝo al tiu aŭ alia mondpolitika tendaro ;
– pledas por sistemo de interŝtataj rilatoj baziĝanta sur la internacia juro kaj kiel eble plej reprezentaj mondnivelaj institucioj ;
– konstatas kun indigno la genocidan karakteron de la israela milito kontraŭ Gazao ;
– postulas tujajn militĉesojn en Ukrainio, Palestino, Jemeno, Sudano, Sirio, Kongolando, k.a. ;
– koncerne la kruelan kaj senfinan militon en Kivuo (D. R. Kongolando), firme kondamnas perfortaĵojn kaj krimojn kontraŭ la popolo fare de la diversaj ribeluloj, interalie M23 kaj ADF Nalu, de najbaraj landoj kaj de firmaoj, kiuj avide kaptas la riĉecon de la grundo ; subtenas agadojn por denunci tiun militon kaj por repacigi Kivuon ;
– proponas, ke la buĝetoj por gardi pacon (blukaskuloj kaj aliaj internaciaj rimedoj) multe pliiĝu ;
– proponas ke atomarmiloj estu malpermesitaj en ĉiuj landoj ; rememorigas pri tiamaj kaj daŭraj viktimoj de la bombado en Hiroŝimo kaj Nagasako, okazinta antaŭ 80 jaroj, kaj ĝi subtenas ĉiujn agadojn por paco kaj kontraŭ armiloj ;
– postulas, ke kaj la nunaj terloĝantoj kaj niaj posteuloj ĝuu rajton dece kaj sekure vivi, por kio necesas zorgi kiel eble plej baldaŭ pri la rebonstatigo de ĉio, kio vivas ;
– apogas la senpagajn magazenojn kaj aliajn iniciatojn por tiuj, kiuj malfacile povas libere aĉeti.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.