Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 13an de januaro 2026 . Ĝis nun estas 2990 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aliĝintoj
puce Deklaracio de la 98a SAT-Kongreso
puce Gvidrezolucio de la 98a SAT-Kongreso
puce Klerigaj kaj distraj kongresaj programeroj

Klerigaj kaj distraj kongresaj programeroj

Ekskursoj

La unua duontaga ekskurso okazis la 11an de aŭgusto en la kokanjaj
ĝardenoj
en Saint-Barthélemy-d’Anjou, unu el la eksindustriaj urbetoj ĵus apud Anĝevo. Ili estas unu el la iniciatoj, kiuj klopodas pluvivi la sociajn ligojn en tiu ĉi iama industria urbeto. La asocio celas helpi al la
socia reintegriĝo de homoj, kiuj estis forpelitaj el la labormerkato,
helpante ilin retrovi memfidon kaj kapablon labori pere de partopreno en
produktado kaj loka disvendado de organikaj legomoj. Ni vizitis la ejon
gvidite de lokaj respondeculoj pri la centro kaj daŭrigis la interŝanĝon
neformale dum surloka kuntrinkado.

La tuttaga ekskurso de la 13a de aŭgusto okazis en Doué la Fontaine, sude de Greziljono, en urbo fama interalie pro siaj rimarkindaj subteraj keloj, ligitaj al la kalka eco de la tieaj ŝtonoj. Ni matene vizitis iamajn enŝtonajn loĝejojn, kie nun la freŝa atmosfero estas utiligita
por kreskigi fungojn. Post pikniko, dua vizito donis pli vastan geologian perspektivon por klarigi kiel tiuj ŝtonoj formiĝis antaŭ 10 milionoj da jaroj, kiam la regiono estis sub la marnivelo. Ankaŭ venis informoj pri la ŝtonmineja industrio.

La duontaga ekskurso de la 15a de aŭgusto gvidis nin al eta vilaĝo, L’Orbière, kie troviĝas tre originala grandskala artista instalaĵo. Temas pri helico konstruita de poldevena artisto en la 1980-aj jaroj. Post lia frua forpaso, asocio transprenis la prizorgadon de la grandega skulptaĵo, kaj la taskon klarigi en kiu kunteksto venis al la artisto la emo krei tiun artaĵon, parte inspirite de renesanca humanisto Rabelezo.

Prelegoj kaj diskutrondoj
 Kani : historieroj el alia vidpunkto (libroprezento)
 Tanya Ivanovna : Anarĥiistoj en la revolucia movado por liberigo de Makedonio
 Hyongjin Kwon : Trans la konflikto : al mara civitaneco ĉirkaŭ la rokoj de Liancourt
 Pako Balibrea : Juĝa kaj polica subpremo en la hispana ŝtato
 Dieter Rooke : Svisio sen armeo (GSoA) : historio k nuntempaj iniciativoj
 Annie Grente : rifuĝintoj en la insulo Lesvos
 Vito Markovo : Peĉakuĉo pri Speciismo

Vesperaj artaj kaj kulturaj programeroj
 Raymonde Coquisart : Iom por ridi : amuzaj rakontoj
 Dieter Rooke : revoluciaj kantoj
 Tabatha Fabri : Laborista Esperanto-movado en Bruselo inter 1945 kaj 1972
 Christophe Collay : koncerto aŭ balo per violono
 Arno Lagrange : Ŝaknovelo de Stefan Zweig

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio