SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon (2008-01-01)
[Deklaro] Ni kondamnas la Usonan Invadon al Venezuelo !
Manifesto de SATeH por Palestino
Venonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)
SAT-anoj partoprenis en UK (2019-07-20)
140-a datreveno de la naskiĝo de Lanti (2019-07-19)
Universala Manifesto de Esperantistoj Kontraŭmilitaj (2017-12-15)
Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto (2013-03-07)
Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn (2012-07-16)
Beta-versio de PIV nun rete konsultebla (2012-05-12)
Solidareco kun la greka rezistado (petskribo)
Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
Tutmonda protesto kontraŭ leĝoj limigantaj la retan esprimliberecon
Referendumilo 2012La 3-an de januaro 2026, Usono bombardis Karakason, la ĉefurbon de Venezuelo, mortigante kaj vundante homojn kaj kidnapante prezidanton Nicolás Maduro kaj lian edzinon. Ĉi tio estas krima ago, kiu rekte malobservas la internacian juron, inkluzive de Artikolo 2, Paragrafo 4 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu malpermesas la uzon de forto [1]. Alivorte, Usono invadis suverenan ŝtaton Venezuelo malobee al la internacia juro, uzurpis ĝian politikan sendependecon, kaj neglektis la rajton de ĝia popolo je memdetermino.
Ĉio ĉi okazas kadre de la strategio, ĵus priskribita en la "dokumento pri nacia sekureco", kiu esprimas la rajton de Usono transpreni la tutan amerikan kontinenton laŭ la renovigita Doktrino Monroe : ĉiuj riĉaĵoj kaj geostrategiaj avantaĝoj de la aliaj landoj de Ameriko devas esti ekspluatataj de grandaj usonaj kompanioj kaj necesas malhelpi aliajn agantojn, kiel Ĉinio, interveni.
La Trump-registaro malvere asertis, ke ĝi faras militon kontraŭ drogoj kaj restarigas demokration en Venezuelo, sed ĝia vera celo estas establi usonan kontrolon super la naftoresursoj de Venezuelo kaj instali marionetan registaron, kiu servas usonajn interesojn. Kvankam la Maduro-registaro montris nedemokratian konduton dum sia 12-jara oficperiodo, restarigi demokration en Venezuelo estas la respondeco de la venezuela popolo. Usona provo solvi ĉi tiun problemon per armita milito estas klara atenco al la rajto de memdetermino de la venezuela popolo. Tial, Usono devas tuj ĉesigi sian agresan invadon kaj militan agadon kaj pardonpeti al la venezuela popolo.
Plue, ni apelacias al la konscienco de la tuta homaro por fini la daŭrantan masakron al palestinanoj fare de Netanjahu, la malamikecajn mortigojn en Ukrainio kaj Rusio, kaj la mortigojn kaj perforton en la Demokratia Respubliko Kongo, kaj aliaj mondopartoj.
La Plenum-Komitato de SAT agados kun ĉiuj siaj membroj solidarante kun laboristoj kaj homoj tra la mondo, kontraŭstarante militon kaj alvokante al paca monda ordo.
2026.1.4.
Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda
Kompletigo : Inter la 14a kaj 20a de januaro, 307 rete atingeblaj SAT-anoj estis demanditaj pri sia konsento rilate al tiu deklaro. La demando estis jena : La PK proponas fari la deklaracion je la nomo de SAT, se la simpla plimulto de la anaro aprobos ĝin. Ĉu vi aprobas tiun proponon ?
Inter ili 106 (35%) esprimiĝis laŭ la jena dispartigo de voĉoj :
93 favore al la deklaro, 6 kontraŭ kaj 7 sindetenoj.
[1] ĈARTO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ : Artikolo 2 - 4. Ĉiuj Membroj devas sin deteni en siaj internaciaj rilatoj de minaco aŭ uzo de forto kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de iu ajn ŝtato, aŭ en iu ajn alia maniero malkongrua kun la Celoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.