Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Liberpensula Frakcio

Ĉinaj kaj Ĵapanaj liberpensuloj


NUNA STATO DE
JAPANA PROLETA LITERATURO
La proleta literaturo en la kapitalismaj landoj neni-
am povas trovi ebenan grundon. Ĝia konstruado ne-
eviteble akompanas sangan bataladon. Sed precipe la
lastajn kelkajn jarojn en Japanio la objektivaj cirkonstan-
coj fariĝis terure malfavoraj al ĝi. Ventego de 1’ reakcio
fine en 1933 kaŭzis disorganizon de Japana Prolet-verkista
Unuiĝo, kiu ludis la plej rimarkindan rolon en la ĝisnuna
prolet-literatura movado japana. Oni minacis verkis-
tojn per “leĝo de ŝtatdefendo” kaj eĉ devigis kelkajn
kapablajnkamaradojn Huzimori Seikiti, Nakano Sigeharu,
Tateno Nebuyuki k.a. eldiri konvertiĝon antaŭ la publiko
— Reaperis la vorto “konvertito-verkisto” kiu signifas
la malon de dekstro al maldekstro dum ekfloranta periodo
de 1’ proleta literaturo.
La fortiĝo de ekstera premo konsekvencis mensan
ŝanceliĝon kaj konfuziĝon de prolet-verkistoj. Tiuj iam
kredis ke ili estas veraj marksistoj-batalantoj, sed nun
devis ĝin nei. Ne nur la “konvertitoj-verkistoj”, sed
ankaŭ preskaŭ ĉiuj prolet-verkistoj konsciis sian malven-
kon kaj senfortecon. Do, ĉu ili estas neresanigeble vun-
ditaj, kaj eĉ perdis la volon restariĝi ? ĉu la disorganizo
de la Unuiĝo signifis pereon de 1’ proleta literaturo mem
194
en Japanio kiel iuj ĝoje aŭ malĝoje opinias ? Ne, cent-
foje, milfoje ne !
La nova paŝo por la proleta literaturo baldaŭ komen-
ciĝis per verkado. Tiu esprimo ŝajnus iom stranga, ĉar
sen verk-agado literatura movado ne povas esti. Sed
ni scias, ke dum la periodo de Unuiĝo oni emis erare kom-
preni dependecon de literaturo al politiko kaj konsumis
plejparton de sia energio por organizo de literaturaj
rondoj, adoptiĝo al politikaj taskoj k.c. Sinsekve aperis
propagandaĵ-similaj noveloj kiuj karakterizis sin per kruda
elmontro de ideologio, malvasteco de temoj, infana es-
primtekniko, supraĵa observo ktp., kvankam samtempe
aperis kelkaj brilaj monumentoj de japana prolet-litera-
turo. Sed nun la stato plene perfektiĝis. La verkis-
toj rekonis sian mision kaj denove komencis rigardi la
socion profunden kaj vasten kaj skribi realisme.
Unue ili devis kuraĝe tuŝi sian vundon. Naskiĝis
grupo da tiel nomataj “konvertiĝ-dramoj” — “Pluva
Tagiĝo” de Hazimori Seikiti, “Amikeco” de Tateno
Nobuyuki, “Blanka Nokto” de Murayama Tomoyosi,
“Karno” de Honzyoo Rikuo k.a. — la aŭtoroj subjektive
figuris certajn individuojn, ĉefe sin, kiuj malvenkis dum
la klasbatalo. Sed notinde, ke ili skribis kiel etburĝoj
kaj ke ŝajne ili mem, kune kun la herooj, dronas en la
profunda dolorego ne sciante kiel sin levi.
Aliflanke, oni preferas preni ĉiutagajn vivrilatojn
anstataŭ akra parto de klasbatalo kiel ekz. striko, agro-
konflikto — unu kialo estas bruta cenzuro *— kaj de-
ziras verki longan novelon kiu ampleksas unu socion aŭ
unu periodon kaj povas prezenti diversajn art-tipojn
de homoj kaj aferoj. Tian deziron havis kelkaj aktivaj
k-doj de Unuiĝo kaj eĉ komencis verki, sed plejparte ne
povis plenumi. Tiun ĉi ambicion heredis relative novaj
195
verkistoj kiuj malpli suferis la baton de 1’ malvenko.
Ĉirkaŭ la disorganizo de Unuiĝo jam sin montras “La
Tero Katenita” de Hirata-Koroku, “Vilaĝo inter Valoj”
de Hasimoto Syooiti, “Fulgo” de Kaneoya Kiyosi k.a.
Precipe “La Tero Katenita” per kiu Hirata sufiĉe sukcesis
prezenti multajn karakterojn de ĉiutavolaj loĝantoj en
farm-vilaĝo pioniris por nova stadio de la japana proleta
literaturo. Hirata jam estas unu el la plej famaj kaj
daŭre verkis ĉefe pri farm-vilaĝoj. Kune kun li oni
memoru Simaki Kensaku ankaŭ kiu nove aperis kaj tuj
donis grandan sensacion eĉ al la burĝa ĵurnalismo per
“Lepro”, “Blindo” k.a., kies plejmulto temas pri klas-
batalantoj, kiuj suferas en malliberejo ankaŭ de lepro,
ftizo, blindo k.a.
Ankaŭ kelke da ĉefaj verkistoj sin preparis por longa
novelo. Tokunaga Sunao, Hasimoto Eikiti, Tateno
Nobuyuki respektive plenumis la unuan parton de “Tag-
iĝa Periodo”, “Karbminejo” kaj “Fluo”. La unua in-
tencas priskribi la tagiĝan periodon de la japana laborista
movado (ĉ. 1918—1926-7), kaj la dua grandajn sociajn
problemojn de karbminejo, kaj la lasta tra kia proceso
la heroo, filo de etbienulo, partoprenis en la klasbatalo
kaj poste malvenkis.
Tute novaj, kiujn oni ne povas ankoraŭ nomi verkis-
toj, kaj kies plimulto laboras en la produkta flanko
de 1’ socio, sincere priskribis el sia ĉirkaŭo.
Legantoj jam devas kompreni ke verkagado de pro-
letaj literaturistoj sufiĉe viglas. Maniero de observado
kaj prenado de objektoj fariĝis realeca, kaj kapablo de
verkistoj progresis. Oni likvidis troan centralizismon
kaj ankaŭ iuj ĉefverkistoj prave revenis al siaj vilaĝoj
el Tokio kaj serioze batalas per la plumo starante sur la
tero. Sed tre bedaŭrinde, ke videblas tendenco “litera-
196
turo por literaturo”, ke la fideleco al la realo montras
eĉ ne malgrandan kliniĝon al nura alteniĝo al la realo,
kiun k-do Hasimoto Eikiti senindulge kritikis kiel “la-
mantan realismon”.
Alia malforta punkto de 1’ proleta literaturo japana
estas manko de unuiga organizagado. Post la disfalo
de Unuiĝo la verkistoj formis grupojn tie kaj ĉi tie tra
la lando kaj eldonas gazetojn. Sed inter ili ne troviĝas
klasa kunligilo kaj tiele oni jam ne povas batali per
unueca fronto kontraŭ la ekstera premo.
En la teoria sfero k-doj serioze kaj fervore diskutas,
kia estas la direkto de releviĝo de prolet-verkistoj kaj
maniero de verkado ktp. Oni reekzamenas estintajn
gvidteoriojn de 1’ proleta literaturo kaj eŭropajn klasi-
kaĵojn.
Dramo kaj poemo okupas nur etan parton de la mo-
derna literaturo ĉu burĝa ĉu proleta en Japanio. Sed
lastatempe proletaj dramistoj kaj poetoj daŭrigas ener-
gian, tamen ne tre okulfrapan laboron.
Nun mi finu la krudan skizon per jena konkludo :
“Post la terura malordiĝo oni retrovis sian veran mi-
sion kaj kuraĝe antaŭeniris por atingi sian celon, eltenante
ĉian provon.”
(El La Mondo, mar. — apr. 1936)

La 4an de junio, la tuta gazetaro raportis ĉi tiun "informon". La Nihon shinbun 日本新聞 titolis ’Anarkiistoj arestitaj’ sur sia ĉefpaĝo. de tiu tago, la tuta gazetaro uzis la esprimon anarkiisto sub diversaj nomoj (museifushugisha 無政府主義者, museifutō 無唚ō, aŭ kyomut政府虚無党). Sensaciismon serĉis la tuta gazetaro. La nura ĉiutaga gazeto por raporti informojn en malsama tono estis la Ni Roku shinpō 二六新報. La aŭtoro de la artikolo precizigis, ke li nur transskribas tion, kio estis transdonita de la prokuroro, kiu estis senigita de ĉia libereco de esprimo kaj informado. Sed li daŭriĝis por doni informojn pri la homoj arestitaj, inkluzive de Kōtoku. Li mencias la malpermeson de lia traduko de la verko konsiderata kiel la gvidanto de la Radicaŭ Socialistoj, kaj do nepre la ’plancerbo’ de la afero, estis lanĉita ĉe Kōtoku je la 22-a de la sama tago. La sekvan matenon li estis arestita.

42. Malobservo de ĉi tiu artikolo kaŭzis monpunon de kvincent enoj.

konferenco : la modernigo de Japanio reviziita

|La multnombraj frazoj de Kropotkin kontraŭ sia kunulo,

Kanno Suga 菅野須賀 (1881-1911) por artikoloj publikigitaj en la revuo Jiyūshisō 自由思想 (Libera Penso), li daŭriĝas por priskribi la ĉiutagan gvatadon kiun ili ilia plimalboniga sano, la malliberigo de Suga por nepagivo spite al troaj monpunoj. Li informas la leganton de la skribprojektoj de Kōtoku, la historian ne ekziston de Kristo. La artikolo ankaŭ citas leteron kiun Kōtoku sendis

Suga por averti ŝin pri lia reveno al Tokio (malkiel aŭ artikoloj en aliaj aliaj ĵurnaloj kiuj parolis pri provo fuĝo el la termofonto). La sufikso shi 氏 (sinjoro) estas uzata por rilati al Kōtoku, kiu estas prezentita kiel socialisto, ne anarkiisto. Li ankaŭ konkludas, ke ĝi estas devigaLi ankaŭ finas ke estas maleble diri ke Kōtoku estis implikita en farado de la eksplodaĵoj,
ĉar la kazo estas ankoraŭ esplorita. Estas artikolo kiu klare
el la ĝenerala tono alprenita de la aliaj gazetaj organoj, kaj ĉi tiu ekzemplo
levas la demandon ĉu movado en subteno de Kōtoku estintus

estis ebla. Ĉu iu iniciato estis vere neebla ?

verda majo - verkoj de verda Majo