Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Framasonismo en Japanio

Masakato


Framasonismo en Japanio

Laŭinterrete, en 1957 en Japanio estis pli ol 2500 framasonoj ;
en 1972 kreskis ĝis 5000 ; poste malkreskis ; en 2007 ekzistis 20-25 loĝioj, devenaj el Britio (1), Skotio (2), Filipinoj (2), Usono (kelkaj) kaj aliaj, kun 2300 membroj sub "Japana Granda Loĝio", kiu amike rilatas kun pli ol 150 Grandaj Loĝioj en
la tuta mondo.

Iuj loĝioj havas regulan kunsidon ĉiusemajne, la aliaj ne publikigas informojn en interreto. La aliĝkotizo al loĝio estas inter 50000-80000 enoj (ĉ. 450-720 eŭroj) kaj la jara membrokotizo estas inter 5000-8000 enoj (ĉ. 45-72 eŭroj).
Laŭ iu ĵurnalo nun enlande troviĝas ĉirkaŭ 2000 framasonoj, el kiuj 300 estas japanoj kaj la aliaj estas koncernatoj pri usona armeo rezidanta kelkloke en Japanio.
Japana framasonismo ekhistoriis en la fino de Edo-epoko
(1603-1868) dum la japana registaro fermis la pordon kontraŭ aliaj landoj escepte de Nederlando, el kiu venis medicinistoj kaj komercistoj.

Inter 1779-1784 trifoje nederlanda framasono Issac Titsingh venis al Nagasako, kie la registaro permesis internacian komercon. Li estis estro de Nederlanda Komerca Domo en Nagasako. Verŝajne li estis la unua framasono vizitinta Japanion.

En la fino de Edo-epoko la registaro malfermis la pordon. Tiam inflacio malfaciligis la vivon de japanoj, el kiuj iuj atakis alilandanojn pro ŝovinismo. Post la protesto de aliaj landoj rezidis en Jo-kohamo brita kaj franca armeoj.

En 1864 venis al Jokohamo brita roto, kies parto konsistis el "Sfinksa Loĝio, n-ro 263" sub "Irlanda Granda Loĝio". En 1865 la loĝio organizis la unuan kunvenon de framasonismo en Jokohamo. Fondiĝis "Jokohama Loĝio, n-ro 1092", la unua loĝio en Japanio. Poste naskiĝis 5 britaj loĝioj kaj 3 skotaj loĝioj. Ĉiuj framasonoj estis alilandanoj.

Eksterlande ekde 1864 kelkaj japanaj sciencistoj, diplomato kaj aliaj framasoniĝis en Nederlando, Britio, Usono, Filipinoj.
Enlande la militisma kaj naciisma registaro malpermesis al japanoj liberecon fondi asocion kaj kunveni, dum alilandanoj apenaŭ havis liberecon.
Multaj framasonoj kontribuis al la modernigo de Japanio : germana komercisto, brita diploma-to/literaturisto, brita ĉefo de Oosaka Monfarejo, brita ĵurnalisto, brita komunikadinĝeniero, franca arkitekto, brita ŝipkonstruinĝeniero, itala fotisto, usona kuracisto kaj aliaj.
En 1887 nova leĝo en la nomo de socia sekuro ekfunkciis por sufoki demokratiigan/homrajtigan movadon. Framasonismo celis demokratismon, tial ĝi estis subpremata en la reĝimoj de fasismo, totalismo, socialismo, komunismo, naziismo tra la mondo.
Ekde 1937 Japanio militis kontraŭ Ĉinio. La kontraŭframasonisma potenco regis Japanion influite de naziismo, kiu mem subpremis framasonojn kaj judojn. Ĉiuj loĝioj devis esti fermitaj de la poli-co.

Post la dua mondmilito la framasonisma movado reviviĝis kun la fondo de 16 loĝioj inter 1947-1956. En 1950 unuafoje membriĝis 7 japanoj inkluzive de 5 parlamentanoj. Hatojama Iĉiroo, tiama ĉefministro, la avo de la ĵus demisiinta ĉefministro Hatojama Jukio, estis la unua Granda Mastro de framasonismo en Japanio. Usona framasono, Douglas MacArthur (Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj) intencis framasonigi Akihito, Ŝoŭa-Imperiestron, sed vane.

En Japanio stranga onidiro ankoraŭ kuras : framasonoj agas laŭ la ordono de judoj. Tio malveras. La naziisman propagandon utiligis la japanaj militistoj, kaj oni stultas kredi.

Se mi komparas framasonismon kun Esperanto, mi neniel povas akcepti framasonismon. [fra-masonismo/framasonoj] [Esperanto/esperantistoj] fermata asocio malfermata asocio kun hierarkio sen hierarkio nur viroj viroj, virinoj, infanoj kun rekomendo de framasonoj sen rekomendo de esperantistoj komunistoj ne komunistoj jes ateistoj ne ateistoj jes handikapitoj ne handikapitoj jes moralistoj jes malmoralistoj jes
riĉuloj jes malriĉuloj jes kun religia kredo sen aŭ kun jes

Masakato