IRANO KAJ IMPERIISMO, FINSOLVI PRI NEK-NEK
Mi scias ke tio estos malagrabla por multaj personoj, sed mi opinias, ke necesas diri kaj rediri tion : en la nuntempa cirkonstancaro trakti kiel samvalora la « reĝimo de la molaoj » kaj la genocida duopo Trump-Netanyahu estas evidente politika malsaĝeco. Ĉu ni forgesis ke la irana ŝtato mem, ĝia integreco kaj ĝia suvereneco estas la celo de imperiismo ? Havi simpation por tia aŭ alia politika forto, ekzemple « Toudeh », nenion ŝanĝas al tiu situacio : grava kontraŭ-imperiismo, ĉefe se estas marksista, kaj preskaŭ same se ne estas tiel, devas aserti sian solidarecon al la islama respubliko de Irano kaj al ĝia legitima registaro. Definitiva konkludo.
Ŝajnigi indigni sin pri la nombroj de falsifigitaj viktimoj, forgesi diri, ke la antiregistraraj ribeloj estis grandparte altorganizitaj de « Mossad »(gratulita de Mike Pompeo), kuraĝe alvoki tiujn kiuj estas surloke al batalo kontraŭ la « religia diktaturo », avari pri sia sia subteno al Irano nome de laikeco transformita en eksportvaro, invoki la sorton de la virinoj en Teherano samtempe kiam la buĉisto en Tel-Avivo masakras lerlantinojn, ĉiuj tiuj afektaĵoj havas nomon : temas pri la sinteno de nek-nek, pri la oportunismo de samdistanco, pri la hipokrita rifuzo elekti flankon, celanta teni piedon en ambaŭ tendaroj.
Kompreneble tiu ekvilibra agado ebligas konservi trankvilan konsciencon : ĉar ni estas kontraŭ ambaŭ vid-al-vidaj flankoj, kaj ĉar ni supozas, ke ambaŭ estas malbonaj, ni devas esti devige ĉe la flanko de la Bono ! La problemo estas, ke la du koncernaj flankoj estas la solaj, kiuj ekzistas en la reala mondo, kaj ambaŭ malakcepti signifas retiriĝi en fantazian mondon kaj eliri el la historia scenejo. Kiu ne vidas, ke trakti ilin sammaniere, sen juĝkapablo rilate al ĉeestantaj fortoj, sen pripensoj pri geopolitikaj realaĵoj, sen analizi la ruinigajn strategiojn de Vaŝintono kaj Tel-Avivo, signifas fakte subteni la agresanton ?
Per mirigega hipokriteco imperiismo volas kredigi al ni, ke la detruo de la irana civila kaj milita infrastrukturo utilus al la demokratiaj fortoj en tiu lando. Sed ĉu do ni ne estas devigitaj kredi tion nek sekvi ĝian politikon ! Kondamni la « reĝimon de laĉ mulaoj » per la minaca tono de okcidentaj moralistoj, kiel faras la fanatikuloj de nek-nek, signifas ne nur anstataŭi la iranan popolon mem, kiu tute kapablas elekti sian politikan vojon, sed estas ĉefe entrajniĝi en la servovagono de la rapidtrajno de la eksterlanda agreso.
Por ĉiuj, kiuj serioze traktas la sorton de la irana popolo, kaj multaj el la adeptoj de nek-nek faras tion sincere, estos tuj tempo vigle forigi malbonajn kutimojn, kaj de nove pripensi la percepton pri la mondo tia, kia ĝi estas, aŭ prefere tia, kian la genocida duopo estas formanta. Necesos definitive forĵeti tiun bedaŭrindan tendencon elekti la bonulojn kaj la malbonulojn ene de la politika tereno de la lando celata de imperiismo. Laŭ kia rajto ni farus tiun elekton ? Ĉu la koncernaj popoloj ne kapablas fari tion mem ? Se ni havas subjektivajn preferojn, tio estas tute nature, sed tiuj devas malaperi antaŭ la devo de solidareco kun la agresataj nacioj.
Ĉu tio estas tiel malfacila ? La maldekstraj fortoj en Francio havas apartan simpation por Tudeh, irana maldekstra organizaĵo : tio estas ilia rajto kaj tio estas komprenebla. Sed ni ne forgesu : Tudeh mem alvokas al internacia subteno kontraŭ la agreso kiun suferas ĝia lando, kaj due ne Tudeh ricevas la malamikajn misilojn kaj legitime respondas pafante siavice misilojn al la agresantaj fortoj. Resume, ne Tudeh estas tiu kiu nuntempe kreas historion, ne estas ĝi kiu estas ĉe la frontlinioj, kiu ricevas kaj redonas batojn. Tamen vera kontraŭ-imperiismo signifas solidariĝi, senrezerve kaj sen antaŭdebato, kun tiuj kiuj kreas historion batalante kontraŭ la imperiisma malamiko, sendepende de iliaj politikaj aŭ ideologiaj inklinoj.
Tial estas laŭ progresema vidpunkto ĉefe ridinde kaj kontraŭ-produktive pretendi, ke ni kondamnas samtempe la uson-israelan agreson kaj la diktaturon de la mulaoj (laŭ la versio de
« PCF » aŭ de « LFI », depende de la momento) aŭ kio estas eĉ pli malbone, ke ni kondamnas la imperiisman agreson KAJ la iranan respondon (versio de « PS », kiu evidente estas la plej groteska kaj la plej oportunista). Krome indas rimarki, ke tiuj politikaj principoj metas siajn defendantojn multe malantaŭ la principoj adoptitaj de suverenaj ŝtatoj kiel Ĉinio, Rusio aŭ Hispanio, kiuj firme kondamnas la agreson faritan de Vaŝintono kaj de Tel-Avivo. Tio estas definitiva konkludo.
Kaj tiel estas ĉar jam de longe iliaj registaroj komprenis la gravecon pri kio okazas kaj agis konsekvence. Ili defendas la rajton de nacioj decidi pri sia estonteco kaj ili ne enmiksiĝas en iliaj internajn aferoj. Ili juĝas la eksteran agon de la ŝtatoj laŭ la internacia juro kaj ili kondamnas ĝin kiam ĝi transformas la internacian vivon en batalkampon, kie certaj potencoj trudas la leĝon de la plej forta. Male, en la okcidentaj landoj estas tiuj, kiuj opinias, ke la noblaj principoj kiujn pretendas havi la plej brutalaj formoj de la imperiismo, estas realaĵo pli ol estas fumnebulo kaj kiuj, nekapablaj influi la kurson de la eventoj, rifuĝas en abstraktan moralismon, en falsa humanismo kaj en ŝanĝema uzo de la homaj rajtoj.
Tiu teksto estas adaptita de « Grand Soir » kie estis eldonita la 1an de marto 2026