Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  A. Weiss : Muro inter Israelo kaj Palestino
puce 4 000 misiloj sur Nord-Israelon
puce Colette Weiss/André Weiss : Kanalo de l’ paco
puce Demokratio, ne dispartigo
puce Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo
puce Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO
puce Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj
puce La naciismo en Palestino
puce La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika
puce La rajto de Israelo esti rasisma
puce Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo

Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj

tradukis Djémil Kessous


La Israela ŝtato estas la produkto de politika movado, la cionismo, kiu celis doni solvon al la "juda problemo", t.e. al la naskiĝo de la moderna antisemitismo en Eŭropo je la fino de la 19a jarcento. La "palestina problemo" estas la rekta rezulto de la unuflanka elekto solvi la judan problemon per la kreado de juda ŝtato en Palestino, ne prizorgante la ekziston kaj la rajton de la praloĝantaro.


Koloniisma movado por etna ŝtato


La cionismo estas ideologio kaj politika movado, kiu rezultas de sia epoko, la fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a, duoble.



  1/ rilate ties celon : iu etna koncepto de l’ politika normalo kaj la deziro krei etnan ŝtaton



  2/ rilate la rimedojn atingi tiun celon : la koloniado.


Laŭ tiu vidpunkto, estus tute erare serĉi la radikojn de l’ cionismo en la israela religio aŭ en la juda sperto : la cionismo enradikiĝas en la politika historio kaj la moderna eŭropa filozofio. La religio nur havigis akcesore iujn pravigojn kaj rakontojn por moderna naciisma ideologio kaj kolonia movado.


Kiel ĉiu alia kolonia movado, la cionismo estas, per sia propra naturo, unuflanka : la sorto kaj la rajtoj de la praloĝantoj neniel gravas en la realigo de l’ kolonia projekto. Kiel projekto celanta la kreon de juda ŝtato – en la demografia signifo de l’ koncepto, t.e. kiel eble plej multe loĝata per nuraj Judoj – la cionismo kombinas la dimensiojn de la etna purigado kaj de la apartismo.


Origine marĝena movado


Kiam la cionismo ekaperis en la judaj komunumoj de centra kaj orienta Eŭropo, ĝi estis marĝena fenomeno kaj tiel restis ĝis 1933. La plimulto da eŭropaj Judoj estis ĉu religiaj ĉu socialismaj. Ambaŭkaze ili rekte kontraŭis la cionismon.


Laŭ la religiaj Judoj, la cionisma ideo krei politikan movadon por fini la ekzilon estis ia blasfemo : "Dio forpelis nin el nia tero kaj forsendis nin ekzilen pro puno rilate niajn malbonajn kondutojn ; kaj nur Dio nin rekondukos sur la Sankta Tero". Plie, kiel esence kontraŭreligia movado la cionismo, notinde ties socialismaj komponoj, estis sentita de la rabenoj kiel potenciala minaco al ilia hegemonio.


La diversaj socialismaj grupoj (escepte de la maldekstra grupeto Poalei-Sion), komence de la 20a jarcento, kontraŭis la cionismon, kiun ili konsideris ĉu burĝan tendencon, ĉu "devojiĝan ideologion", kaj ili asertis, ke la solvo de la juda problemo rezultus nur per la demokratiigo permesita de venkinta socialisma revolucio. Dum iuj vidis la solvon al la juda problemo per la asimilado, plejofte aliaj, kiel la Bundo, antaŭvidis ĝin en la nacikultura aŭtonomio. Eĉ en Palestino, komence de la cionisma koloniado, la pioniroj ne estis multe pli ol grupeto de strangaj idealistoj, eta malplimulto inter la palestinaj Judoj ege kontraŭantaj tiujn entrudulojn, kiujn ili sentis kiel iujn hipiajn komunumojn, tute disigitaj de la realaĵo.


La kontribuo de la naziismo


La elstariĝo de la naziismo en Germanio, poste la nazia amasa teroro en la tuta Eŭropo, havigis la materian bazon de la transformiĝo de la cionismo en pensebla politika elekto, realisma, kiu havus ŝancon de sukceso. Tiu transformiĝo realiĝis per du etapoj, origine dum la 1930aj jaroj kaj post la milito.


La kontraŭjudaj naziaj leĝoj kaj praktikoj dum la 1930aj jaroj estigis ne nur amasan judan enmigradon en Palestinion, sed enmigradon havigitan per altnivelaj teknistoj, intelektuloj, sciencistoj kaj per sufiĉe alta sumo da kapitalo investinda en la judajn ekonomion kaj socion.


La juda kolonio (Yŝuv) transformiĝis, ambaŭe kvalite kaj kvante, de utopia komunumo en modernan socian realaĵon. Postmilite, la amaso da judaj rifuĝintoj postvivantaj la nazian genocidon havigis ne nur homan rezervujon por la juda ŝtato konstruiĝanta, sed ankaŭ fortikan argumenton por la internacia komunumo en ties subteno al la cionista projekto de juda ŝtato, kiu akceptus la centojn da miloj da postvivantoj, kies asimilado ne interesis Eŭropon.


La sorto de la araboj de Palestino kaj ties pravaj rajtoj ne multe gravis en la cinikaj kalkuloj kaj la malbona konscio de la internacia komunumo. Ili fariĝis la viktimoj de la viktimoj de la eŭropa antisemitismo, neniel partopreninte en la genocido de la eŭropaj Judoj.


Muro de disigado


La disigado estas ĉe la koro de la cionisma ideologio. Kiel multaj naciismaj ideologioj je la fino de la 19a jarcento, la cionismo identigas normalecon kun homogeneco. Normala socio estas socio, kiu havas kiel eble plej malmulte da minoritatoj ; normala ŝtato estas ŝtato etne homogena.


Jen kial la Judoj devis forlasi Eŭropon kaj establi sian ŝtaton, ŝtaton kiel eble plej demografie judan. Jen kial tia ŝtato povis esti konstruita nur per milito de etna purigado forpelanta la grandan plimulton de la araba praloĝantaro.


Laŭ tiu vidpunkto, longtempe antaŭ la konstruado de la nuna muro, Israelo sin ĉirkaŭis per disigmuro : serio da leĝoj, reguloj kaj praktikoj, kies celo estis konservi la judan naturon de la ŝtato kaj igi kiel eble plej malfacila ĉian formon de asimilado en la ĉirkaŭa spaco. La difino terure rasisma de Ehud Barak - "ni estas urbo meze de l’ ĝangalo" – resumas tiun koncepton de Israelo kiel civilizacia insulo, kiu estu protektita kontraŭ ties barbara ĉirkaŭaĵo. Tiu percepto integriĝas al pli ampleksa koncepto de la lokiĝo de Israelo en la mondo kaj de ties funkcio kontraŭ tiuj, kiuj estas difinitaj kiel barbaroj.


Muro kontraŭ la barbaroj


De sia instalo, kaj por ricevi la necesan subtenon de la grandaj regnoj, la cionismo provis vendi al ili la avantaĝon, kiun juda ŝtato povus donaci. "Muro por protekti la civilizacion (kristanan) kontraŭ la barbaroj (islamanaj)", tion promesis Theodoro Herzl al la eŭropaj regnoj ; Haim Weizman, koncerne lin, promesis al Lord Balfour klienton, kiu defendus la britajn interesojn kontraŭ la Araboj… ankaŭ kontraŭ la Francoj ; "ŝtalmuro, kiun la enlandaj popoloj ne povos rompi", eksplikis Zeev Jabotinsky, unu el la ĉefaj cionistaj ideologoj dum la 1920aj jaroj ; kaj Gerŝom Ŝoken readaptis tiun koncepton de muro en la kunteksto de la malvarma milito : Israelo, kiel protekto de la "libera mondo" kontraŭ la komunismo.


En la percepto, kiun ĝi havas pri si mem, la Israela ŝtato estas plilongigaĵo de la kampo de la civilizacio en malamika ĉirkaŭaĵo. En preskaŭ sia tuta historio, tiu "civilizacia kampo" estis la "libera mondo" kondukata de Usono kontraŭ tiu "komunisma kampo" kaj, je pli malalta grado, kontraŭ la "tria mondo" kaj la movadoj de nacia liberiĝo en la tuta mondo.


La strategio de la novaj konservativuloj


Meze de la 1980aj jaroj, kun la disfalo de Sovetunio, nova totala strategio de Usono estis ellaborita kiel nura superregno en la tutmondo. Tiu strategio serĉadis novan ĝeneralan malamikon kaj identigis tiun ĉi kiel la « internacian terorismon », kiu baldaŭ fariĝis la « islamisma terorismo ». La fakistkomitatoj kaj esplorcentroj (ndr : t.n. "think tanks"), kiuj kuŝas malantaŭ la agadigo de tiu nova strategio – alivorte la novkonservativa movado – konsistis el la dekstra flanko de la usonaj respublikanoj kaj de la teoriuloj kaj politikuloj de la israela Likud. La influo de la israelaj partneroj estis tiom granda, ke ties usonaj kolegoj estis ofte stampitaj kiel « la likudnikoj de la respublika partio ».


Inter la novkonservativuloj, tendenco transformis la (ege kontestindan) analizon de Huntington pri la « civilizacia kolizio » en strategion bazitan sur senfina krucmilito de la judkristana civilizacio kontraŭ Islamo. Poiome, preskaŭ totale, la diferencoj malklariĝis inter tiu civilizacia kolizio kaj la ĝenerala kaj preventa milito kontraŭ la (islama) terorismo.


Ses jarojn antaŭ siaj usonaj samspeculoj, la israelaj novkonservativuloj konkeris la potencon, ekde la murdo de Yitŝak Rabin, kiun ili notinde okazigis. Tiel, antaŭ la konsilantoj de G.W. Buŝ, ili kapablis eksperimenti la novkonservativismajn politikon kaj retorikon. La Palestinanojn (kaj Arabojn pli ĝenerale) oni signifis kiel la "teruron" kaj la israelaraban konflikton oni difinis kiel senĉesan preventivan militon kontraŭ la islamisma minaco. Israelo mem sin perceptis kiel la frontlimon de la civilizacio (judkristana) kontraŭ la terorismo (islamisma), kaj ĝi provis konvinki la mondon, ke la milito de totala detruo kontraŭ la palestina popolo estas, tiam, neceseco por la savo de la civilizacio.


La veno al la potenco de la Buŝa registaro en 2001 tute pravigis kaj subtenis tiun perfortan kaj sangavidan politikon, notinde post la 11a de septembro kaj ĝisnune.


Laŭ tiu perspektivo, kiel la detruo de Palestino apartenas al ĝenerala kaj ĉiama milito, tiel la muro konstruita ĉe l’ koro de Cisĵordanio estas ne nur disigo inter israelanoj kaj palestinanoj, sed ĝenerala muro inter la "civilizacia mondo", t.e. Israelo, Eŭropo, Nordameriko – kaj aliloke la barbaroj – la Palestinanoj, la Araboj, la Islamanoj, eĉ ĉiuj landoj de la "tria mondo".


Nov-antisemitismo, manipuladoj kaj realaĵoj


Rilate la laŭdire kreskon de "amasa nov-antisemitismo" en la tuta Eŭropo, vigla amaskomunikila kampanjo estis disvastigita komence de nia jarcento en Eŭropo, aparte en Francio, de la (minoritataj) gvidantoj de la dekstra flanko porisraela de iuj eŭropaj judaj komunumoj.


Ĉiuj esploroj plenumitaj de konitaj kaj respektitaj institucioj de opinienketo pruvis ke, male, la ĝenerala emo estis la malpliiĝo de la antisemitismo en Eŭropo kaj envere la notinda kadukiĝo de la kontraŭjudaj sentoj kaj agadoj. Tiu fakto ne haltigis la kampanjon, kiu, envere, ne interesiĝis pri la kontraŭ-antisemitisma movado, sed postkuris tri celojn :



  1/ silentigi iun ajn, kiu aŭdacus kritiki la israelajn krimojn ;



  2/ malpravigi iun ajn tipon de islama aŭ araba aktivismo kiel antisemitisman, tial ke la uzo de l’ termino "nov-antisemitismo" celis aserti ke la nova kaj reala danĝero ne plu estis la antisemitismo de la maldekstrularo (tamen konkrete ekzistanta) sed nova judofobio (kaŝita) de la islamanoj kaj maldekstristoj, maskita en kontraŭcionismo eĉ en kritiko de la israela politiko ;



  3/ provi trudi la Judojn rekunigi ties genton, tial ke en la novkonservativisma mondkoncepto, ĉiu apartenas al gento kiu devus resti hermetika.


Plie, en sia respektiva lando tra la tuta Eŭropo, la cionistaj gvidantoj ligataj al la juda dekstrularo, estas pretaj sin prezenti mem, kaj la komunumoj kiujn ili false pretendas reprezenti, kiel la avangardon de la krucmilito antimuzulmana, ofte utiligante la antisemitismon kiel centran armilon de tiaj atakoj (la afero Tarik Ramadan en Francio estas klasika ekzemplo de tio). La efiko de tio estas, ke iuj islamanoj – notinde inter la junuloj – komencas percepti la Judojn kiel siajn ĉefajn malamikojn, ankaŭ kiel la kaŭzon de la diskriminacio, de la ekskludado kaj de la rasismo, pri kiuj ili suferas.


Ĉu estas hazarde, se la plimulto da ideologoj de la laŭdire "judkristana civilizacio", kiuj puŝas la Judojn avangarde de ties krucmilito estas bone konata pro sia antisemitismo ? Tio estas la kazo de la usonaj fundamentismaj protestantoj de la respublika partio aŭ de iuj tendencoj de la franca katolika ekstremdekstrularo. Metante la Judojn ĉe l’ fronto de sia propra krucmilito, ili cinike pretigas la terenon al nova ondo de antisemitismo, dum ili maskas sian propran respondecon pri la plorinda sorto de la islamaj minoritatoj en siaj landoj. Malnovega historio : judaj gvidantoj en ludo plenumita de ties malamikoj kaj tiel pretigante sian propran tombon…


Ta’ayuŝ


Kontraŭ la strategioj de la civilizacia kolizio, kiuj celas rekonkeri la mondon kaj establi ĝeneralan sistemon de apartismo, oni devas koncepti, kiel eble plej prioritate, kontraŭstrategion, kiu celu rompi la muron de la apartismo kaj konstrui transcivilizacian aliancon. En Israelo/Palestino ni ĝin plenumas sub la titolo de la "Ta’ayuŝ", araba vorto kiu signifas kune vivi. Temas pri partnereco Judoj/Araboj, kiu ne celas krei iluzian pacon kaj kunvivadon, sed male ebligas ilin estontece daŭrigante komunan lukton.


"Ta’ayuŝ" devus esti la flago de ĉiuj homoj en la tutmondo, kiuj forĵetas la ĝeneraligitan apartisman sistemon kaj aspiras lukti por krei novan dividlinion : ne inter rasoj aŭ religioj, sed inter la nov-liberalismaj krucmilitistoj unuflanke, kaj, aliflanke, la tutmondaj popoloj, kiuj de Mombai ĝis Liverpolo, de Porto Alegre ĝis Seattle, Genevo, Seul kaj Jenine, kune krias « alia mondo eblas ».


Tiu lukto por alia ebla mondo estos transcivilizacia fronto aŭ estos kondamnita fiaski. Ni ne atendu tro malfruan tempon.


Esperantigis Djémil Kessous

El Sennaciulo, februaro 2007


PS. Pri la aŭtoro. Michel Warshawski estas francdevena israelano, kiu alvenis en Israelon je la 15a jaraĝo. Origine religiulo li fariĝis trockiisto kaj nun aktivas cele al dunacia ŝtato en Palestino. Li estas unu piliero de la israelana kontraŭ-koloniisma movado kaj fondinto de A.I.C. : Alternative information Center (alternativa centro de informado), ankau subskribinto, en Francio, de la « Alvoko de la indiĝenoj de la respubliko ».


Unu persona komento


La aŭtoro skribas ĉi-supre : « La elstariĝo de la nazismo en Germanio, poste la nazia amasa teroro en la tuta Eŭropo, havigis la materian bazon de la transformiĝo de la cionismo en penseblan politikan elekton, realisman, kiu havus ŝancon de sukceso ».


Necesas ankaŭ substreki, ke la unua materia bazo, por la plenumado de la cionista projekto, estis la disfalo en 1918, de la Otomana imperio. En tiu malplena spaco forlasita, la cionistoj povis enŝoviĝi kaj, kiel prave asertas Warŝawski, lerte ludi la Britojn kontraŭ la Francoj, poste la Usonojn kontraŭ la alianco Britoj-Francoj, kaj ĝenerale la tuta Okcidento kontraŭ Oriento.


DK

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio