Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fragmentoj pri la sekso-laboristo movado
puce Pierre Desproges : Mi renkontis la morton... el “Ni vivu feliĉaj atendante la morton”.
puce Richard Poulin : Ankaŭ daŭras seksaj bataloj : TUTMONDIĜO DE LA SEKSMERKATOJ (fragmentoj)
puce Vinko Markov : Ĉu leĝigi prostituadon ?

Richard Poulin : Ankaŭ daŭras seksaj bataloj : TUTMONDIĜO DE LA SEKSMERKATOJ (fragmentoj)


(fragmentoj)


La plej granda parto da analizoj de la nuntempa kapitalisma tutmondiĝo ne konsideras planedan aspekton de la sekskomerca industrio. Tiu ekonomia sektoro, plene kreskanta, okaziganta ege gravajn translokiĝojn da homoj, naskanta kolosajn profitojn kaj enspezojn, kunportas fundamentajn kaj neviditajn karakterizaĵojn de tiu nova stadio de kapitalisma ekonomio. Ĝia fulma kresko ankaŭ estigas prikonteston al fundamentaj homrajtoj, notinde tiuj de virinoj kaj infanoj fariĝintaj seksaj varoj (…)


De 1995, internaciaj organizoj alprenas sintenojn, kiuj (…) malgraŭ parolado denuncanta la plej malbonajn efikojn de tiu tutmondiĝo de la seksmerkato, celas la liberaligon de la prostituado kaj de la seksmerkatoj (…) Kion defendas Monda Komerca organizo (MKo) favore al novliberala tutmondiĝo, tion refaras diversaj eŭropeaj kaj internaciaj organizoj, kiel UNo en la kampo de la seksekspluatado de virinoj kaj infanoj.


La kapitalisma tutmondiĝo implicas hodiaŭ neviditan "varigon" en la historio de homaj estuloj. De tridek jaroj, la plej drama ŝanĝo de la seksa komerco estis ties industriiĝo, ties banaliĝo kaj amasa dissemo je tutmonda skalo (…), kiuj donas miliardojn da dolaroj da profito kreante seksinterŝanĝan merkaton kie milionoj da virinoj kaj infanoj fariĝas seksvaroj. Estigis tiun merkaton : ĝenerala disvolviĝo de prostituado (efiko, inter aliaj, de ĉeesto de soldatoj engaĝiĝintaj en militoj aŭ en teritoriaj okupacioj), nevidita disvolviĝo de turisma industrio, eko kaj normaliĝo de pornografio, internaciiĝo de aranĝitaj geedziĝoj, ankaŭ bezono de la amasiĝo de kapitalo (…)


La prostituado kaj ties konektikaj seksindustrioj : drinkejoj, dancistinkluboj, bordeloj, masaĝsalonoj, entreprenoj de pornografia produktado, ktp., de kiuj profitas la koruptitaj policoj, baziĝas sur amasa subtera ekonomio kontrolata de prostituistoj ligitaj al la organizita krimo kaj profitas al koruptitaj policoj. Internaciaj hotelaj ĉenoj, aervojaĝaj entreprenoj kaj turisma industrio amplekse profitas de tiu industrio de sekskomerco. Prie eĉ registaroj profitas. (…)


Laŭ studaĵo de Bishop kaj Robinson, turisma industrio redonas 4 miliardojn da dolaroj tage al Tajlando. Prostituado fariĝis disvolviĝa strategio de ŝtatoj. Multaj ŝtatoj de Azio, Latinameriko kaj Afriko, devigitaj repagi sian ŝuldon, estis kuraĝigitaj disvolvi sian industrion de turismo kaj amuziĝo far internaciaj organizoj, i. a. Internacia Monda Fonduso kaj Monda Banko.


Oni nun ĉeestas pli kaj pli grava iniĝo de migradoj, kiuj karakterizas la kapitalisman tutmondiĝon. Granda parto de tiuj migraj fluoj iras al industriaj landoj. La eksterlandaj prostituistinoj situas sube en prostitua hierarkio, estas socie kaj kulture izolitaj kaj laboras laŭ la plej malbonaj sanaj kondiĉoj (...) La kondiĉo de virinoj kaj infanoj regresis : ekde nun, en multaj landoj de Tria Mondo, de eks-Sovetunio kaj Orienta Eŭropo frapitaj per politikoj de strukturaj alĝustigoj kaj ekonomiaj liberaligoj, virinoj kaj infanoj fariĝis krudmaterialoj (…)


La averaĝa aĝo de ekprostituado en Usono estas 14 jaroj. Rigarde tion, ĉu eblas aserti ke estas envere libera prostituado ? La pri-infaneca fako de UNo taksas ke ĉiujare unu miliono da infanoj eniras la sekskomercan industrion. (ndr. sekvas statistikoj lau kiuj centoj da miloj da virinoj kaj infanoj de diversaj aziaj landoj estas aĉetitaj kaj ekspluatataj). En Kanado, perantoj pagas 8.000 dolarojn por juna Azianino (…) kiun ili revendas 15.000 dolarojn al prostituisto. En okcidenta Eŭropo la kutima prezo por Eŭropanino venanta de eksaj "socialismaj" landoj estas inter 15.000 kaj 30.000 usonaj dolaroj. Enrirantaj Japanion, tajlandaj virinoj ŝuldas 25.000 usonajn dolarojn.


(Sekvas raporto pri la nuntempa pornografia industrio kiu ekis kun la kreado de revuo "Playboy" kaj, de tiam, penetris ĉiujn modernajn komunikilojn. En Usono diversaj seksaj merkatoj atingas plurajn miliardojn da dolaroj : tiu de la luado pornografiajn filmojn (ankau ties ekspluatado en la hotelĉambroj, tiu de la perreta aĉetado seksan materialon aŭ tiu de la infaneca pornografio, kiu uzas infanojn apenaŭ tri jarojn aĝaj).


En 1983 oni taksis la negocosumon de pornografio je 6 miliardoj da dolaroj, kio estas notinde suba al la hodiaŭa realo, des pli ke, dum la 1990aj jaroj, tiu industrio spertis eksplodan kreskon. Pornografio estas ekde nun tutmonda industrio amase dissemita kaj totale banaligita, kiu ne nur promocias la seksan malegalecon sed aktivas favore al ties kresko.


Landoj kiuj leĝigas aŭ toleras prostituadon fariĝis gravaj turismaj lokoj (…) Naciaj NROj aktivas je eŭropa aŭ internacia skalo por agnoskigi prostituadon kiel seksan laboron. Seksa turismo, industrio kreskanta de tridek jaroj, sekvigas la prostituiĝon de entuta socio (…) Amasa industrio de prostituado en Sud-Orienta Azio ekis pro Vjetnama milito, sekve pro restado militistojn en Vjetnamo, Tajlando kaj en Filipinoj (…)


Hodiaŭ oni opinias ke 18.000 prostituisinoj servas la 43.000 usonajn militistojn bazitajn en Koreio. Oni opinias ke, inter 1937 kaj 1945, la japana okupacia armeo uzis inter 100.000 kaj 200.000 koreajn prostituistinojn, kiuj estis enkarcerigitajn en "comfort stations" (rekuraĝigitaj bordeloj). Nur kelkajn tagojn post la japana malvenko, la "asocio por kreado specialajn facilajn amuziĝojn", malrekte financata de registaro, malfermis la unuan rekuraĝigitan bordelon por usonaj soldatoj. Je sia kulmino, tiu asocio dungis 70.000 japanajn prostituistinojn (...)


Unua devojiĝo favore al liberaligo je tutmonda skalo de la prostitua sistemo montriĝis en 1995 dum la Konferenco de Beijing, kie unuafoje aperis la koncepto de "trudita" prostituado subkompreniganta, ke nur trudado al prostituado estis kontraŭbatalinda (…) Laŭ Marie-Victoire Louis, ĉiuj ĉi politikoj "sankcias forlason de lukto kontraŭ la prostitua sistemo kaj konfirmas pravigon de ĝia varigo (…)"


De tridek jaroj ni ĉeestas porseksigadon de la socio (…) bazitan sur socia malegaleco, kio estigas ĝin ege profitodona (…) Multnaciaj entreprenoj fariĝis aŭtonomaj ekonomiaj potencoj, kiuj havas borsan kurzon. Tiu "libertempa industrio" bazita sur sistema malobservo de homrajtoj (…), kiu povus esti antaŭe sentita kiel marĝena estas ekde nun en la centro de disvolviĝo de l’ tutmonda kapitalismo. Jen kial tiu industrio, celas pli kaj pli esti agnoskita kiel banala ekonomia sektoro (…) En tiu kunteksto, rezisti aŭ lukti kontraŭ varigo de virinoj kaj infanoj fariĝas centra elemento en la lukto kontraŭ la kapitalisma tutmondiĝo. Io ajn pli modera estas kunkulpeco.


Richard Poulin (profesoro de sociologio en Universitato de Ottawa).
Integrala teksto en la angla
http://cleveland.indymedia.org/news/2005/10/17474.php
en la franca :
http://sisyphe.levillage.org/article.php3?id_article=193


Elfrancigis Djemil Kessous


El Sennaciulo, januaro 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio