Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Francis Bacon - la pentristo de l’ intensa estaĵo
puce Orsinger : Kiel Japanio influis la impresionistojn (Pri japanismo)
puce Orsinger : Pentri sian socian apartigon
puce Pikaso kaj la milito en Gernika
puce Spitzweg - Bidermajra honestulo kaj revoluciulo

Orsinger : Pentri sian socian apartigon

artikolo


Oni ofte konfuzas, miksas la bildojn de nia memoro kun la antaŭjuĝoj de nia socia klaso sen plia analizo. Inter la bildoj kiujn oni ĝenerale antaŭenigas por priskribi la ĉirkaŭurbojn, kie la modernaj urbegoj apartigas la malriĉulojn kaj la elmigrantojn, la grafitioj kiuj kovras la murojn estas la plej oftaj. Tiagrade ke neniu reale scias kiu pentras la freskojn kiujn oni rigardas tra la vitro de la trajno aŭ buso veturigante nin al nia laborejo. Oni do malprecize opinias ke la grafitioj ne estas verkoj sed krimo de kelkaj "kanajloj" sen laboro nek metio. Eĉ se la opinioj evoluas, multaj ankoraŭ pensas ke tiu internacia eksprimrimedo ne indas je ia simpatio. Sen voli korekti tiun maljustecon, mi esperas ŝanĝi kelkajn vidpunktojn.


De ĉiam la homo gravuras kaj pentras sur la naturaj vandoj aŭ la muroj de siaj civitoj. La grafitio (kaj tag, anglanlingve, kiu signifas insigno kaj ankaŭ estas termino de basbalo), kiel urba kaj nuntempa disciplino, estas tre juna esprimrimedo kiu naskiĝis en preciza kunteksto soci-kultura. Por precizigi nian priserĉadon oni eĉ devus vojaĝi en la tempo ĝis Filadelfio (Pensilvanio) dum la 1960-aj jaroj kie aperis iuj el la unuaj grafitistoj kiel Cornbread aŭ Cool Earl. Sed estas en la novjorkaj gettoj ke la kodoj de la aktuala grafitio aperos. Taki 183, kromnomo de juna leterportisto, estos la unua heroo de tiu nova arto. Ja, pro tio ke lia laboro kondukis lin tra la tuta urbo de Novjorko, Taki 183 (li loĝis la 183-an strato de Harlem) enskribis sian nomon sur la muroj de ĉiuj kvartaloj kiujn li vizitis.La grafitio ekzistis do antaŭ la hiphopa movado kies grafitio nun estas unu el la kvar disciplinoj. Fakte, oni datas la naskiĝon de la hiphopo en 1973 kun la apero de tutmonda organizo fondita de Afrika Bambaataa : Zulu Nation (www.zulunation.com). Kiel la grafitiarto (ja oni nun povas paroli pri arto), la hiphopo estas kultura movado kiu venas de la popularaj kvartaloj kaj estas respondo al la perfortoj de iuj bandoj, ĝi esprimas la ribelosenton, la koleron de tuta socitavolo. Origine, ĝi certe limigis teritoriojn inter la bandoj de krimuloj kaj ankoraŭ hodiaŭ la historio de la hiphopo estas makulita de sango. Tiuj kvereloj ne malhelpis ĝian disvastiĝon en la plejparto de la mondaj ĉefurboj kaj la aliaj gravaj urboj de ĉiuj landoj, konservante malgraŭ ĉio ian unuformecon. Sendube estas tiu unuformeco kiu parte ebligis la agnoskon kaj la enigon de la grafitioj en la internacia arta merkato kaj muzeoj. Jean- Michel Basquiat estas la unua la plej fama nigra artisto kiu sukcesis la kunligon inter la strato kaj la muzeo.


M Basquiat (Baskia) tamen ne venas de la gettoj. Li naskiĝis la 22-an de decembro 1960 en la bela Broklino. Lia patro estas haitidevena kaj lia patrino estas puerto-rikanino, ambaŭ apartenas al la eta burĝaro kaj la juna Baskia estas do edukita en favorita medio. Ekde sia sepa jaro li parolas tri lingvojn, la anglan, la francan kaj la hispanan instruitajn al li ĉe katolika lernejo. Sed Baskia estas ribelema infano, 14 jaraĝa li spertas sian unuan formalaperon en la stratoj de Novjorko. Estas en speciala lernejo por naturdotitaj sed tumultemaj infanoj ke li renkontas Al Diaz-on tiu, kiu inicos lin al la grafitioj kaj kreas sian personaĵon : Samo-n (Same old shit). Li estas 16 jaraĝa kaj la malsupera parto de Manhatano kaj Soho estas sia teritorio. Tamen Baskia jam distingiĝas de aliaj grafitistoj ĉar, influita de la verkistoj de la beat generation (legi la apudan artikolon) li aldonas aforismojn aŭ sloganojn pli mal pli poetikajn kontraŭ la religio, la politikistoj,... aŭ simple skribas "Samo savas la idiotojn". Li preskaŭ 18 jaraĝas kiam Baskia forlasas la studojn por gapvagi sur la stratoj, ludi klarneton en muzikbando kaj krei grafitiojn kiuj estas veraj satiroj de la tiama socio. Baskia renkontos Keith Haring, kiu studis plastikajn artojn kaj estos mondfama artisto ankaŭ li. Reciproka admiro ligas ilin. Post renkontiĝo kun Andy Warhol la kariero de Baskia floros kaj li estos la pli juna artisto ekspozita en la Documenta de Cassel kaj la bienalo de la Whitney Museum. Baskia ankaŭ estas la unua nigrhaŭta pentristo kiu konos agnoskon de la artista medio. Li mortas la 12-an de aŭgusto 1988 pro trodozo de heroino. Li estas nun unu el la dek artistoj kies verkoj estas la plej multekostaj kaj priserĉitaj. Verdire, la verkaro de Baskia estas pli kompleksa ol komuna grafitio. Ja, tiu artisto tre influita de Jean Dubuffet, la abstrakta ekspresionismo kaj la pop art (1901-1985) miksas pluraj teknikojn por krei pentraĵojn kiuj arigas diferencajn materialojn kaj objektojn ĉerpitaj el la kapitalista produkto kaj konsumado kaj liajn proprajn kunmetaĵoj. Tiel, en la pentraĵoj de baskia, interpleksiĝas kaj surmetiĝas presitaj paperoj, puraj koloroj, ŝlosilvortoj, reklamoj, grafitioj, poemoj, bildoj... ĉio funkcias kiel spegulo de la tiama socio usona kaj kapitalista ekonomio kiu estas, ni scias tion, faktoro de apartigo.


Faktoro de apartigo do sed nun la grafitio ankaŭ estas grava esprimrimedo de gejunuloj aspirante al libereco kaj plena esprimo de iliaj kapablecoj kiuj spitas la oficialajn kriteriojn. Tiu junularo elmontras ke, inspirita de ilia ĉiutageco kaj amaskulturo kiel la usona kino aŭ mangaoj, originala kulturo ankoraŭ nun povas aperi en la subaj tavoloj de la socio, plifortiĝi kaj disvolviĝi tra la tuta mondo malgraŭ la antaŭjuĝoj kaj la devojigoj de la Merkato.


Cirilo


El Sennaciulo, februaro 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio