Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAÄœO

En la sama rubriko

puce Budape ?to 1956 : kie trovi ?as la historia vero ?
puce BUDAPEÅœTO 1956 -2006
puce Åœajna objektiveco - en la servo de la dekstrularo

Budape ?to 1956 : kie trovi ?as la historia vero ?


(Vidu Ŝajna objektiveco – en la servo de la dekstrularo, Sennaciulo 1/2007, p.11.)


J. Petik akuzas min pri falsigo de la historio en mia artikoloBudape ?to 1956-2006 (Sennaciulo 12/2006, p. 165). Kompreneble malfacilas esti objektiva rilate historion. Por iuj la insurekcio en Hungario estis revolucio, por aliaj kontra ?-revolucio. La historiisto François Fejtö karakterizas ?in kiel kontra ?-totalisma revolucio. [1] Se oni volas kompreni la eventojn de oktobro 1956, oni devas retrorigardi minimume dek jarojn en la pasinton je la fino de la Dua mondmilito, kiam Hungario estis liberigita de la Ru ?a armeo same kiel Centra kaj Orienta E ?ropo. Sovetio tiam estis aliancano de la okcidentaj potencoj kaj tiuj rajtigis ?in enigi Hungarion en sian influsferon kiel anka ? Pollandon, Rumanion, Bulgarion kaj Ĉe ?oslovakion. Hungario mem akceptis la ĉeeston de la « liberiga armeo » por iu tempo necesa. Dum la Dua mondmilito Hungario esperis regajni la teritoriojn perditajn post la Unua mondmilito kaj estis aliancano de Germanio. La re ?imoj de Horthy, poste de la fa ?isto Szálasi, aktive subtenis la naziojn post la invado en la jaro 1944 (450’000 judoj kaj centoj da ciganoj estis deportitaj al A ?? vico). Hungario responsis pri gravaj perdoj en la sovetia armeo. Tial estis malfacile por Sovetio kiel liberiga kaj okupa potenco ne konsideri la hungarojn kiel malamikojn. Tamen Sovetio estis devigata helpi je la rekonstruo de la detruita lando, kiun ?i samtempe elrabis konsiderante tion « reparacio ». La okupa potenco sin apogis sur kelkcento da komunistaj kadroj revenintaj el la sovetia ekzilo kaj kamaradoj de la enlanda rezistmovado. La ambivalencon de la tiamaj rilatoj inter Sovetio kaj Hungario oni devas konsideri sur ĉi tiu historia fono.

La insurekcio komenci ?is la 23an de oktobro en Budape ?to per spontanea demonstracio de studentoj kaj intelektuloj, al kiuj kuni ?is laboristoj, kiuj postulis samajn reformojn kiel Gomulka anoncis samtempe en Pollando, tio estas definitiva rifuzo de la stalinismo, la retiri ?o de la sovetiaj trupoj, la demokratigo de la lando, ekonomiaj reformoj kaj sendependeco de Sovetio. Dum la sekvantaj dek tagoj la insurekcio i ?is kolera armita rezisto kontra ? la alvenintaj sovetiaj tankoj. Fine ?i estis brutale subpremita fare de la sovetiaj trupoj. La eventoj en Hungario ?an ?is la sintenon de la okcidentaj komunistoj : multaj iamaj apogantoj de Sovetio ek de tiam kritikis ?in.

Longtempe la dokumentoj koncerne la insurekcion kaj la postajn purigojn ne estis alireblaj por la historiistoj, ĉar ili estis sekretaj. Nur post la malfermo de la ar ?ivoj sovetiaj kaj hungariaj en la na ?dekaj jaroj eblis havi pli klaran bildon pri la eventoj, ĉar dum pli ol tridek jaroj la re ?imo de Kádár aran ?is ilin por siaj misinformaj kaj eĉ mensogaj kampanjoj propagandaj tabuigante la okazinta ?ojn de 1956. Nur en la jaro 1991 fondi ?is en Budape ?to la « Instituto de dokumentado kaj serĉado pri la historio de la revolucio en 1956 ». [2]

Hungara historiisto, György Dalos, kiu travivis la eventojn kiel junulo kaj poste studis en Moskvo, priskribas en la sekva cita ?o sian propran evoluon :


« Dum mia kariero kiel verkisto kaj historiisto mi havis plej diversajn, eĉ draste kontra ?ajn opiniojn. En la malfruaj kvindekaj jaroj, ankora ? duone infano, mi sentis tristecon pri la malvenko, kiel juna komunisto en la sesdekaj jaroj mi kondamnis la insurekcion kiel kontra ?-revolucion kaj en la sepdekaj jaroj mi akiris por la okazinta ?oj ĉiam pli da kompreno surbaze de miaj legadoj kaj propraj spertoj kun la sistemo. Kompreneble mi tute ne estus dezirinta ripeton de sanga ribelo. Pli senpasian rigardon pri la historio mi akiris nur en la fruaj okdekaj jaroj. Unu afero estintus preska ? neebla en la da ?ro de la jardekoj : forpeli la insurekcion el mia pensproceso, eĉ se mi estus volinta tion. » [3]


Sur la fotoj en la artikolo de J. Petik eblas rekoni la figuron de János Kádár, kiu unue estis je la flanko de la reformkomunistoj kun Imre Nagy kaj poste transiris oportunisme je la ordono de la sovetiaj potenculoj. Sekvis subpremo kaj purigoj : la nombroj de viktimoj de la teroro inter 1956 kaj 1961 estis : 300 ekzekutitoj, proks. 35’000 ju ?e kondamnitoj, proks. 20’000 internitoj sen ju ?o (disciplina puno plurmonata). [3]

Dum Kádár estis ĉefo de la partio (1956-1988) li rigore sekvis linion fidelan al Moskvo en la ekstera politiko. Pro tio Sovetio lasis al li sufiĉan liberon por la interna politiko, kiu ebligis al li fari kelkajn ekonomiajn kaj politikajn reformojn. La kadarismo celis la altigon de la vivnivelo de la popolo. Fakte hungaroj atingis relative pli altan vivnivelon kaj pli grandajn personajn liberojn kompare kun aliaj socialismaj landoj. Tamen la reformoj kondukis al alta ?tata ?uldi ?o. Kádár estas unu el la plej enigmaj kaj memkontra ?diraj figuroj en la moderna historio de Hungario.

Ri ?o 31227


El Sennaciulo aprilo 2007


[1Budape ?to 1956 : kontra ?-totalisma revolucio, en : Bauquet, Nicolas ; Fejtö, François ; Lessing, Erich ; Konrád, György. Budape ?to 1956. La hungara revolucio. Parizo 2006 (germana traduko de la franca, Vieno 2006).

[2Lendvai, Paul. La hungara insurekcio 1956. Revolucio kaj ?iaj sekvoj. Munkeno 2006 (en la germana).

[3Dalos, György. 1956. La insurekcio en Hungario. Munkeno 2006 (germana traduko el la hungara).

[3Dalos, György. 1956. La insurekcio en Hungario. Munkeno 2006 (germana traduko el la hungara).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio