Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko
puce Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo
puce Hemingway : Pura, bone iluminata ejo
puce Kunert : Centra stacidomo
puce Le Travailleur Espérantiste : La malbenito
puce Machsangi : Numero 16... Numero 20
puce Mark Twain : Taglibro de Eva
puce Mühsam : Diveno
puce Morgenstern : La venĝo de l’ cifero
puce Ostankowicz : Celstacio
puce Rakontoj de Breĥt kaj Böll
puce Rasch : Venĝo de l’ majskarabo
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23

Le Travailleur Espérantiste : La malbenito

la rakonton tradukis Fernand Blangarin el la franca

LA MALBENITO


La novaĵo posttagmeze rondiris en la laborejo : oni diris, ke la laboristo Agosti, sin diranta Korsikano, dungita hieraŭ, de la submastro, estas individuo de Itala nacieco.

La malkontenteco estis ĝenerala.

Konfuza bruado tondretis ĉe tiu laboristaro ; malbonaj rigardoj sin direktis al la nova dungito, kiu ne ŝajnis vidi la malamon, kiu lin ĉirkaŭas.

En tiu malgranda fabrikejo de mekanikaj konstruaĵoj de l’ Centro Franclanda, kiu okupis kvindekon da laboristoj, la fakto tre grandiĝis, kaj eĉ atingis la gravecon de strikokazo.

La submastro, informite, grimacis : jam li multe ŝatis la laboron de l’ laboristo. Altkreska, la viro ŝajnis posedi grandegan forton, lin ne timigis la laboro. La submastro nenion decidis ; sed, vespere, je la forira horo, la manifestacio, maturiĝinta dum la posttagmezo, okazis : krioj, malĝentilaj ekkrioj aŭdigis. La laboristo sin vidis ĉirkaŭata de amaso da individuoj kun malafablegaj vizaĝoj, premiĝintaj dentoj, etenditaj pugnoj, kies buŝoj eligis malamon kaj predikis ribelon. La laboristo Lager kondukis la bandon.

En mezo de tridek homoj ĉirkaŭe, li sin turnis al la novulo, kaj kriis al li, kiel revolucieman admonon :

— Laŭ kia rajto ci venas elpreni nian panon ? Ĉu ni iras almozpeti en cian landon ? Ĉu ne estas sufiĉe da Francoj, kies ventro estas jam de longe malplena ?

— En la akvon ! Oni kriis en la grupo. Kelkajn kriojn : « Morton ! » oni aŭdis, sed ili ne havis eĥon.

La vizaĝo tre kuntiriĝinta, la laboristo iris sur la strato postsekvata de la insultegoj.

La morgaŭon matene, li estis ĉe sia posteno. La bruo rekomenciĝis, pli forta, fariĝinta uragano. Lager kriis laŭte, ke li estas tuj sufokonta la individuon. Je la deka, la submastro venigis Agosti’n.

— Agosti, li diris, vi devas forlasi la laborejon. La viro palegiĝis.

— Vi min forpelas ?

— Jes, mi vin forpelas, ĉar vi mensogis al mi. Hieraŭ, kiam mi vin dungis, mi petis nenian ateston. Vi certigis al mi, ke vi estas Korsikano. Hodiaŭ, la laboristoj pretendas, ke vi estas Italo. Cetere, oni tion ja rekonas ĉe via akcento.

— Agosti, pli kaj pli pala, respondis :

— Kaj se mi estus Italo, ĉu mi ne havus la rajton vivi ?

— Jes. Vi havas la rajton vivi... en via lando, En Franclando, estas bedaŭrinde tro da senlaboruloj, tial oni ne bezonas dungi fremdulojn. La panpeco, kiun vi perlaboras ĉi tie, estas forprenita de iu el ni. Ne estas juste. Tion vi devas kompreni. Cetere, estas regulo en la fabrikejo, ke oni dungas eskluzive Francojn... Oni estas tre patriota en nia regiono.

La laboristo ŝajnis pripensi kelkajn sekundojn, kaj li mallaŭte diris al la submastro, petegante :

— Ne forpelu min hodiaŭ. Havu ankoraŭ paciencon dum kelkaj tagoj. Kiam vi min dungis, antaŭ kvardek ok horoj, mi estis nenion manĝinta. Mi ne scias almozpeti. Mi okupis min la tutan someron pri kulturado. Nun ni estas tute en vintro. La farmistoj neniun bezonas ; estas tre malfacile trovi laboron. Sep tagoj en via laborejo ebligos al mi ŝpari kelkajn spesojn por iri pli malproksimen... Vi servos malfeliĉulon.

La submastro turnis al li la dorson : Ni neniam nuligas tion, kion mi estas dirinta. Vi iros al la kasisto je la dekdua.

Agosti daŭrigis sian laboron. Dikaj larmoj fluis sur la vangoj de tiu herkuleso. La bruo rapide silentiĝis, kiam oni sciis, ke la submastro maldungis la fremdulon.

Subite, je la dekunua, korpremanta krio kovris la bruon de la laboriloj kaj radoj. Fajfilo aŭdiĝis ; la vapormaŝino haltis. Agosti rigardis malantaŭen, kaj vidis, je kelkaj metroj, Lager’n sub grandega ŝtala cilindro.

La akcidento estis okazinta, rapide, tragedie : la laboristo Lager estis genufleksinta por ekzameni metalpecon. Alia peco dekducent-kilograma ruliĝis sur la viron kaj lin faligis, dispremante lian bruston kaj lian vizaĝon.

De ĉiuj flankoj oni rapidas por lin helpi. Iuj parolas pri veturilkliniloj, aliaj pri leviloj por sublevi la ŝtalaĵon ; la plej malgranda neĝusta movo povis tute elpremegi la korpon de Lager.

Agosti estis alproksimiĝinta ; li konsideris unu sekundon la viktimon, kiu jam ne ĝemis, duone sufokiĝinta.

— Antaŭ ol vi estos sublevinta la cilindron, ĉi tiu viro estos mortinta. Li sin lokis ĉe la ekstremaĵo de la cilindrego, glitmalebligis siajn piedojn, liaj brakoj ĉirkaŭis la cirkonferencon de la dika peco ; sangalfluo ruĝigis lian vizaĝon pro la penego, kaj li malrapide levis la ŝtalaĵon, dum la laboristoj detiris Lager’n.

Tiu ĉi pene stariĝis. Li ne estis grave vundita ; nur kelkaj karnopremoj markis lian vizaĝon per sango la angoro de la danĝero kaj la okazinta suferego estis metintaj strangan esprimon en liajn okulojn. Per subita ekmovo, li prezentis al la Italo ankoraŭ malfacile spiranta sian sangokovritan manon kaj murmuris : Dankon !

Aklamoj ekaŭdiĝis ; nigraj manoj sin prezentis al la fremdulo...

Sed li malgaje ridetos, iom da maldolĉo sur la lipoj ; li sendube pensis, ke necesis elmontro de forto, ago de sindonemo por elspruĉigi simpation kaj venigi la ideon de frateco en korojn de homoj.


El la franca lingvo tradukis : Fernand BLANGARIN


el Le Travailleur Espérantiste, januaro 1912

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio