sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Zamenhof-parolado pri la neceso de unueco

8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo



L.L.Zamenhof en la 8-a Universala Kongreso de Esperanto, en Krakovo, en 1912 :

"Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin : LABORU ĈIAM EN PLENA UNUECO, EN ORDO KAJ KONKORDO. Ĉiujn dubajn demandojn, kiujn koncernas la tutan esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam PACE, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto.

NENIAM PERMESU, KE EN NIA AFERO REGU LA PRINCIPO : "KIU PLI LAŬTE KRIAS, TIU ESTAS PRAVA.

PER UNUECO NI PLI AŬ MALPLI FRUE NEPRE VENKOS, EĈ SE LA TUTA MONDO BATALUS KONTRAŬ NI ; PER INTERNA MALPACO NI RUINIGUS NIAN AFERON PLI RAPIDE, OL TION POVUS FARI ĈIUJ NIAJ MALMIKOJ KUNE.

Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simple lingvo, kiun ĉiu el ni uzas por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava "socia problemo", ke por atingi nian celon, ni devas konstante "propagandi" nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperos io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido ; SED NI NENIAM SEMU EN NIA TENDARO RECIPROKAN MALAMON KAJ MALPACON, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn.

En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj "espero, obstino kaj pacienco" ; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon ; tial nun, transirante en la duan periodon de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon ; tiu vorto estas : "KONKORDO".

Pri tio atentigis en la poŝtlisto VEKI
Aloisio Sartorato Rio/Brazilo

Sama rubriko :


puce SZILÁGYI : Zamenhof (rimpoemo)

puce Zamenhof en la teknika altlernejo de Dresdeno

puce Vinko MARKOV : Iom da historio pri Zamenhof kaj Lanti

puce Miĥalski : La Espero

puce Zamenhof-parolado pri la neceso de unueco

puce Zamenhof pri esperantigo de propraj nomoj

puce Kaiser : Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Zamenhof respondas al tielnomataj amikoj

puce Zamenhof : Pseŭdoesperantistoj

puce Zamenhof : ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ

puce Zamenhof-parolado el la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo




Supren