Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 2012-07-28/08-04 Grezijono : Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE
puce Bicikla Alternativa Rondirado (2008)
puce Raporto de la verdula frakcio dum la Barcelona kongreso (2019)
puce Raporto pri Ekologiisma Frakcio / Verduloj dum SAT-kongreso en Gimpo 2017
puce Raporto pri la ekologiisma frakcia kunveno dum la 92a SAT-kongreso en Kragujevaco 2018.
puce Raporto pri la reta kongreso de 2020.

Bicikla Alternativa Rondirado (2008)

Ĉiuj el ni ĉiuj rifuzas ke plurnaciaj firmaoj, kiel MONSANTO, regu la
semojn, do la nutradon de la tuta mondo !!! Ni havos bonegan okazon,
komence en Francio, denunci tiujn plurnaciajn firmaojn, kaj proponi
alternativajn efikajn solvojn pri kultivado sen kemiaĵoj, okaze de tiu
BAR ( Bicikla Alternativa Rondirado ).

Ĝi estos ankaŭ unu el la plej gravaj eventoj kiu povos ( ankaŭ pro la jam
disvatiĝo de la kandidateco de esperanto kiel Nobel Premio ..) , en
Francio sed ankaŭ en multaj landoj, pruvi la taŭgecon de nia lingvo, kiel
rimedo moderna, efika, alirebla al ĉiuj ktp.. ĉe la internaciaj rilatoj .

Tiu BAR, de la 5a ĝis la 27a de julio, ebligos al 80
biciklantoj veturi ĉirkaŭ 120 km ĉiutage, de Montpeliero, tra Liono,
Orleano, Nanto, Bordozo, Loto kaj Garonio, Paŭo, Tuluzo kaj Montpeliero ; por
denunci en 22 etapoj, la dopadojn (en la sporto sed ĉefe en la agrokulturo)
sed ankaŭ promocii :

 la alternativajn solvojn pri la ekologiaj problemoj,

 la diversecon pri semoj, pri kultivado kaj ankaŭ pri kulturoj kaj lingvoj,
ktp ...

Vi povos trovi pli da detaloj kaj paĝon en esperanto (alklakante sur
"resumo en esperanto" de la unua paĝo de la TTT-ejo ( www.altertour.net) :

Jam 5 francaj gesamideanoj enskribiĝis (4 por bicikli dum unu aŭ pluraj
etapoj, unu kiel nacia organizanto partoprenos en ĉiuj 22 etapoj ...) .
Nun, ni nepre devas varbi ne francajn partoprenantojn .

Ni petas de ĉiu samideano kiu aprobas tiun iniciaton, (kiu povos kontribui
al granda propagando por esperanto : filmo kaj libro estas planitaj de
Suzanne KOROZI, kies avino estis hungara entuziasma samideanino, kaj kiu
promesis al mi pritrakti iom la temon "esperanto ")
ke :

a) ŝi/li bonvolu indiki ĉu ŝi/li aprobas ke ni citu ŝian-lian nomon
kiel aprobanto (inter la aprobantoj, estas R.CORSETTI, H. MASSON,
R.TRIOLLE, kaj gesamideanoj N kaj R.BALLAGUY, E.BARBAY, F. kaj M. BERNARD ,
G.CONCHE,W.LUTERMANO, J. MONTIGNAC, J.F. PASARELLA, M. kaj B.ROBINEAU , kiuj
vojaĝis 8 jarojn ĉirkaŭ la mondo grandparte dank’al esperanto :
www.voyage-tourdumonde.com

b) ŝi/li konigu tiun eventon al kiel plej eble da gesamideanoj ( ĉefe ne
francaj)

Ni petos de ĉiu ne franca kandidato, ke ŝi/li provu konviki iun
respondeculon pri ekologia asocio, ke tiu lasta partoprenu almenaŭ unu etapon
de tiu rondirado, cele venontjare, organizi saman eventon en sia lando .
Same kiel la muzik-festo, naskita en Francio, disvastiĝis en multaj
landoj, imagu la efekton por esperanto, se ĉi-jare, partoprenos almenaŭ unu
samideano el 3 aŭ 4 landoj akompanata de unu samlandano, kaj ke venontjare,
en pluraj landoj, samaj BAR okazos dank’al esperantistaro, nia lingvo
estonta uzita (eĉ se estas apud la franca kaj la angla) kiel lingvo-ponto ?

Jam, ĉi-jare, se ni sukcesos venigi plurajn nefrancajn partoprenantojn
dank’ al esperantistaro, kompreneble, ĉiuj amaskomunikiloj mencios tion !

antaŭdankinde
korajn salutojn
Emilo Mas
2 rue de l’espéranto
47 190 GALAPIAN
espergala ĉe wanadoo punkto fr

notinde estas ke en departamento Loto kaj Garonio, dum tri tagoj, ( de la 19a
ĝis la 21a de julio) okazos "FESTIVALO de la TERO", kun la temo :
DIVERSECO pri KULTUROJ kaj ESPERANTO !!!

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio